Dum tiu ĉi periodo je civila malobeo, de Islando
ĝis la plej lastaj ribeloj en Rusio kaj Hungario, klariĝis la alta
diseriĝa grado kiun atingis ne nur la politikaj sistemoj sed ankaŭ
iliaj reprezent-metodoj (ili ne reprezentas nin!) kaj ilia servemo
al la postuloj de la nuna interamika kapitalisma sistemo (savu la
popolon, ne la bankojn!).
En 2011 ni okupis la stratojn, reakiris nian
voĉon en publikaj lokoj, kuniĝis, estigis dialogojn kaj kundividis
niajn revojn. Ni kuniĝis por igi klare, ke ni ne estas varoj regataj
de politikistoj kaj bankistoj kiuj starigas bridajn politikojn
sensekurigante niajn vivojn. Kontraŭ ili ni deklaras kiel en Grekio
“Nenion ni ŝuldas, ni ne pagos kaj nin ne forvendos ni”.
Tamen, kio multe pli gravas estas ke ni ankaŭ
kundividu la deziron realproprigi al ni niajn vivojn kaj la komunan
bonfarton pere de senpera partopreno, kolektiva mastrumado kaj fine
la aspiro al vera demokratio je la servo de ĉiu.
Post internaciaj forumoj, kaj ankaŭ interretaj
kaj ĉeestaj diskutoj, decidiĝis ke la 12-a de Majo estu la venonta
Tutmonda Ago-Tago, kaj la 15-a de Majo estu nova Supernacia Mobiliza
Tago.
Sabato 12M estis proponata kiel tutmonda ago-tago
dum kiu ni refoje okupos la stratojn, parkojn aŭ iun ajn lokon en
kiu ni povas disvolvi specifan agadon kiu donu forton al amasaj
manifestacioj.
Male, la 15M estas intencata kiel tutmonda
ago-tago por interveni kontraŭ fluoj kaj movoj de kapitalo; samtempe
estos kunordigataj agoj celantaj levi ĉies atenton tra la mondo por
ke ĉi tiu alprenu novan direkton. Temas pri konstrui novan imagon
por difini novajn homajn, ekonomiajn kaj socialajn interrilatojn,
kiu ebligu al ni atingi ĉi tiun transformon de la povo-rilatoj inter
la registaroj, la kapitalismaj reguloj kaj la socioj.
Kuniĝu al ni.
|