taskas la Plenum-Komitaton difini la aperritmon de Sennaciulo en interkonsultiĝo kun la
redakto-skipo;
konstatas, ke la Plenum-Komitato portas la ĉefan respondecon pri redaktado kaj
eldonado de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo, kaj gvidas la redakto-skipon inkluzive la
ĉefredaktoron; ĝi alvokas la membrojn pli vigle kontribui al la organoj de SAT;
rekomendas eksperimente enkonduki reprezentanton de ĉiu SAT-rondo en la
Ĝeneralan Konsilantaron (ĜK-aron); la reprezentantoj estu tuj allasitaj al la dissendolisto
de la ĜK-aro, sed ne havos voĉdonrajton en kazo de balotado;
komisias la Plenum-Komitaton kunvoki laborgrupon, kiu esploru la teknikajn problemojn de la
KD-igo de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), la konsekvencojn de ĝia eventuala estonta enretigo
kaj ĝian estontan poluradon;
proponas, ke la LEA-Komitato kaj la Poresperanta Fako, cele al kunordigado de siaj komunaj
agadterenoj, dum la estonta kongreso de SAT kunsidu en komuna forumo;
instigas la membrojn liveri informojn pri siaj personaj interesoj kaj agadkampoj, cele al
kompletigo de la SAT-Adresaro per indikoj, kiuj plifaciligu la kunlaboron de la membraro;
alvokas al ĉiuj anoj informi la PK pri ĉiuj eblecoj transpreni diversajn taskojn
priskribitajn en la klarigo pri la administrado, precipe se ili mem kapablas ion transpreni, aŭ
konas iun alian taŭgan.