Nia forumo ekfunkciis komence de januaro de
la jaro 2003-a. Ĝi estas utiligata precipe por interŝanĝi spertojn kaj
diversajn informojn kiuj rilatas maldekstremajn movadojn kaj esperanton. Ni ne
ŝatas tiujn eternajn diskutojn kiuj estas tipaj ĉe aliaj diskut-forumoj,
kvankam ankaŭ kelkaj diskutoj disvolviĝas. La forumo celas, unualoke, la
agadon. La informoj kiuj trakuras la forumon estas stimuliloj kaj inspir-fontoj
por disvolvi novajn aktivadojn.
La mesaĝoj estas senditaj en la
hispana kaj en esperanto. Sed, kutime, ni uzas esperanton, ĉar kelkaj el la
forumanoj ne scipovas la hispanan. Do tiuj, kiuj ne flue uzas esperanton, povas
utiligi la hispanan. Por ili la forumo estas aparte interesa el la didaktika
vidpunkto, ĉar ĉe la forumo ili povas observi la realan ĉiutagan uzon de la
esperanta lingvo.
Ne estas bezonate membri ĉe nia grupo por
partopreni la forumon. Eĉ pli, esti forumano implicas nenian devigon, tio eĉ
ne devigas aktive partopreni ĝin. Iu ajn povas esti forumano kaj nur ricevi la
mesaĝojn.
Eniru la forumon! Vi estos bonvena! Sufiĉas skribi al ni petante
aliĝon (estas preferinde, kvankam ne devige, sendi etan memprezentadon).