Ĉerpaĵo el “Volontuloj kun okulvitroj” (enkonduko)

Ĵus aperis, fine de majo, nova libro eldonita de SAT-en-Hispanio, kiu temas pri partopreno de eksterhispaniaj volontuloj dum la Hispana Enlanda Milito. Ĝi konsistas el du libroj, rakontantaj la spertojn de du tiaj vizitantoj, plus aliaj klarigaj tekstoj. Ni ĉerpas la detalojn el la enkonduko (kun tre malgrandaj adaptoj):

La hispana enlanda milito estas foje konsiderata la milito de la intelektuloj. Tio ne estas ekzakta, ja plejmulto de la partoprenintoj estis laboristoj, en ambaŭ flankoj. Sed veras tamen ke ĝi estis la plej ideologia milito de la pasinta jarcento, tiu en kiu la teritoriaj problemoj ludis malplej grandan rolon, kaj en kiu alfrontiĝis la grandaj fluoj de ideoj, kiuj tre baldaŭ denove batalos je tutmonda skalo en la Dua Mondmilito, kun baze similaj ideologiaj aliancoj. Do, ne estas mirinde ke la homoj plej engaĝitaj en landoj eĉ tre foraj, sentis sin pelitaj veni en Hispanion por defendi siajn ideojn kaj albatali la nigrajn nubojn, kiuj ĉirkaŭis Eŭropon kaj la mondon.

Inter ili troviĝis multaj intelektuloj, kelkaj eĉ tre konataj. Iuj engaĝiĝis kiel soldatoj kaj batalis kun siaj hispanaj kamaradoj. Aliaj partoprenis kiel ĵurnalistoj aŭ portempaj vizitantoj. La sovetia ĵurnalisto Kolcov, akra observanto de la okazintaĵoj de la milito, nomis ilin “Volontuloj kun okulvitroj”, esprimo kiun ni decidis uzi por titoli tiun ĉi volumon.

Pluraj el ili verkis pri siaj spertoj, tuj dum la milito mem, aŭ jam post iom da tempo. Iuj libroj estis propagandaj kaj militemaj, aliaj pli analizaj, neniu neŭtrala. Inter la plej konataj aŭtoroj troviĝas George Orwell, André Malraux, Ludwig Renn, Ilja Ehrenburg, Pablo Neruda, Ernest Hemingway, Artur London, Arthur Koestler kaj multaj aliaj. El iliaj verkoj oni faris plurajn eldonojn, tradukojn al diversaj lingvoj, foje eĉ filmojn, speciale el tiuj venantaj el plej parolataj lingvoj.

En tiu ĉi volumo ni elektis prezenti du verkojn de internacie malpli konataj aŭtoroj, kaj do malpli facile troveblajn por la internacia publiko, sed kies kvalito estas ja komparebla al la antaŭe menciitaj. Ili estas gravaj verkistoj en pli minoritataj lingvoj, kaj ambaŭ kundividas alian trajton: ili rakontas pri siaj personaj spertoj. Temas pri la nederlanda Jef Last kaj la norvega Nordahl Grieg. En ambaŭ koincidas alia cirkonstanco: ambaŭ estis komunistoj, kvankam ilia posta evoluo tiuflanke ne tute koincidis. La historio de la du libroj similas, sed la vojo de ambaŭ tradukoj al Esperanto estas tre malsama.

La libro de Grieg “Spansk sommer” (“Hispana somero”) estis publikigita en 1937, tuj post la reveno de la verkisto el Hispanio al sia lando, kiel kolekto de kronikoj. La libro longe restis konata preskaŭ nur en Norvegio. Sed en 2017, okaze de la 80a datreveno de la eldono, kaj post la liberigo de la kopirajtoj, estis lanĉita kampanjo por atingi financadon por publikigo de hispanlingva traduko. La kolekto sukcesis kaj en tiu sama jaro aperis dulingva eldono, kun titolo “Spansk sommer / Un verano español”. Tio vekis la intereson de kolombia esperantisto, Juan Sebastián Quintero Santacruz, kiu komencis ĝian tradukadon, surbaze de la duobla versio. Tiu iniciato ricevis apogon en la forumoj de SAT kaj SAT-en-Hispanio, kaj ni komencis organizi eblan eldonadon. Komenciĝis polurado de la traduko, en kiu forte elstaris la laboro de Claude Rouget, loĝanta mem en Norvegio. Pro tio vi vidas la nomojn de ambaŭ kiel kuntradukintoj. Aliaj kontribuantoj al reviziado estis Marcelo Redulez, Pedro Sanz kaj Toño del Barrio.

La libro de Last “De Spaanse tragedie” (“La hispana tragedio”) estis eldonita ankaŭ dum la milito mem, surbaze de la leteroj senditaj al lia edzino, laŭ ties iniciato. La verko estas do pli spontanea, ne tute kongrua, sed eble pro tio ĝi ĝuis rimarkindan sukceson. Tuj estis aranĝita traduko al Esperanto, kiun la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (tiama laborista asocio ligita al SAT) publikigis en 1938. La tradukisto estis D. J. Degenkamp, konata verkisto kaj tradukisto, kaj la kvalito de la eldonado estis rimarkinda en ĉiuj sencoj, se konsideri la jaron kaj la cirkonstancojn. La libro estas delonge elĉerpita, kaj ni decidis republikigi ĝin en la sama volumo (rimarkinda afero estas ke la libro neniam estis eldonita en la hispana lingvo).

Ni represis la tiaman eldonon, sen la ŝanĝoj kiujn la aŭtoro faris en posta versio, en la 60aj jaroj. Tiu enhavis duan parton, pri vojaĝo de la aŭtoro en tiuj jaroj al Hispanio, kun interesaj komentoj pri la tiama vivo en la lando, sed kiuj troviĝas ekster la celo de tiu ĉi libro. Ni ankaŭ konservas la enkondukon, kontraŭe al la ekzemplo de la dua nederlanda eldono, kiu forigis, laŭ decido de la aŭtoro mem, diversajn konsiderojn pri aferoj en kiuj li ne partoprenis mem (tion konsideru la leganto, ĉar la analizoj foje estas tre trafaj, sed en aliaj kazoj evidentigas ne senperan konon de la okazintaĵoj).[…]

Konsciante ke por multaj legantoj la cirkonstancoj de la hispana milito kaj de la internacia partopreno en ĝi ne estas nun tiom konataj, krom tiujn notojn ni aldonis epilogon [verkitan de Toño del Barrio], kun bazaj informoj pri tiuj aspektoj. Depende de via kono pri tiu historio, vi mem povas elekti ĉu legi la epilogon unue, aŭ lasi ĝin por la fino. En tiu studaĵo ni pritraktas ankaŭ la rolon de intelektuloj kaj verkistoj dum la milito, kaj klarigas la organizadon de la Ligo de Artistoj por Defendo de la Kulturo kaj de la Internacia Kongreso de Verkistoj por Defendo de la Kulturo okazinta en Valencio en 1937, kiuj grave rolas en la rakonto de ambaŭ verkistoj. La parolado de Last en tiu Kongreso aperis en la originala eldono. Ni tradukis ankaŭ la paroladon de Grieg, kiu aperas aparte. Ni ankaŭ inkludis informojn pri la uzo de Esperanto dum tiu hispana milito, interesa temo ĉar ja tre maloftas ke Esperanto estis uzita en milita kunteksto, ne nepre por pacaj celoj. Fine, vi povos trovi mallongan biografion de ambaŭ aŭtoroj.

SAT-en-Hispanio havas inter siaj projektoj la publikigon de aliaj verkoj pri la hispana milito, depende de la intereso trovita en tiu ĉi eldonado. Ni atendas viajn sugestojn kaj komentojn, kaj esperas ke tiuj ĉi du unuaj verkoj montriĝos altiraj por koni personajn spertojn de tiu drameca epizodo de la tutmonda historio.