Diversaj aŭtoroj, Grupo Nifo, Santander, 1992, 134 paĝoj, 18 cm
Sciencfikciaj rakontoj de diversaj aŭtoroj kompilitaj de Miguel Gutiérrez Adúriz.
Ĉi sepa volumo el la serio "Sferoj", spicita per atuto da plurtemaj historioj kun varia etoso, proponas al vi jen rideton ĉe "Difektiĝis skuder'" kaj "Rakonto de la homo, kiu estis genio", rakontoj ŝercaj tamen pensigaj. Jen tremon ĉe "Sangantaj ŝtonoj", vere terura elcerbumaĵo. Jen amaran guston ĉe "Ŝvarc inter la galaksioj", "Iŝmael enamiĝinta" kaj "Envenu gesinjoroj". Jen aventuron ĉe "La krizalido". Nu, resume, bukedon da noveloj por sciencfikcie kaj esperante ĝui.
Jen la enhavataj rakontoj:
La dua vojaĝo (Carlos Peralta), tradukita el la hispana de Liven Dek;
Envenu gesinjoroj (Elia Barceló), tradukita el la hispana de Liven Dek;
La alĥemiisto (P.G.M. Calín), tradukita el la hispana de Liven Dek;
La krizalido (Blanca Martínez), tradukita el la hispana de Liven Dek;
Difektiĝis skuder' (D. Bilenkin), tradukita el la rusa de Vladimir V. Ĉarin;
Rakonto de la homo, kiu estis genio (V. Baĥnov), tradukita el la rusa de Vladimir V. Ĉarin;
Homo ekster la ŝipo (A. Gorbovskij), tradukita el la rusa de Vladimir V. Ĉarin;
Okazo sur la planedo Om (D. Bilenkin), tradukita el la rusa de Vladimir V. Ĉarin;
Estis foje (Wellington Gabriel Mainero), tradukita el la hispana de Liven Dek;
Ŝvarc inter la galaksioj (Robert Silverberg), tradukita el la angla de Karl Pov;
Sangantaj ŝtonoj (Harlan Ellison), tradukita el la angla de Charles Power;
Iŝmael enamiĝinta (Robert Silverberg), tradukita el la angla de Karl Pov.