Sciencfikciaj originalaj rakontoj de diversaj aŭtoroj, kompilitaj de Miguel Gutiérrez Adúriz.
Jen la enhavataj rakontoj:
La ladbubo (István Nemere);
La inferulo (István Nemere);
La neforlaseblaj (Arnoldo Aguila);
La senfina vojaĝo (Kovács Béla);
Sub la ruĝa suno (Serĝo Elgo);
Ŝanĝiĝo (Miroslav A. Andrić);
Laŭra (Liven Dek);
Or (Liven Dek);
Tradicio (Pekka Virtanen);
Kasteloj sur glacio (Georgo Kamaĉo);
Insul’ en Atlanliko (Georgo Kamaĉo);
La globo en la groto (Bernard Golden);
Flava rozo por Debora (Giorgio Silfer).
Kaj jen recenzo de Aleksandar Ŝivarov kiu aperis en la revuo “Literatura foiro” (nº 149, junio 1994):
Oni jam delonge scias ke en la sferoj de sciencfikcio kaj
fantasto orbitas nifoj. Sed aparta grupo surteriĝis en Santander por eldoni la
kompilaĵon de la terano Miguel Gutiérrez Adúriz. Ĉi terano kolektis el la
SF-tereno esperanta en 1988. Do, mezgrada rikolto, la tuto enpaĝiĝis en
centkvardeko da paĝoj. Kaj jen el kio ĝi konsistis — 13 noveloj (ĉu fingro de
Satano?) el dek aŭtoroj: István Nemere, Arnoldo Aguila, Bela Kovacs, Serĝo Elgo,
Miroslav A. Andrić, Liven Dek, Pekka Virtanen, Georgo Kamaĉo, Bernard Golden kaj
Giorgio Silfer.
Unuavide nenio ligas la diversajn pecojn en la libro, kvankam komuna trajto
povus esti la retrospektivo, renkontata en ses rakontoj. Iel trudiĝas la demando
kial ses diversaj aŭtoroj elektas la formon de rakonto en la rakonto kaj per tio
la plimulto el ili simple evitas la intrigon kaj morne filozofiumas ĉu pri
l’ estonta apokalipso, ĉu pri l’ homa naturo el ekstertera vidpunkto.
Tamen mi sekvos, vere iom ambigue, la konsilon de la grupo Nifo: “Pri la noveloj
de ĉi volumo juĝu la leganto mem”. Jen kelkaj el miaj prijuĝoj:
“La ladbubo” kaj “La inferulo” (de Nemere) estas inter la bono en la kolekto, kaj
precipe “La Inferulo” — rakonto pri freneza komponisto, uzinta la urban metroon
kiel gigantan orgenon — aludoj pri la Katastrofo aŭ nerekte pri Frankenstein.
“La neforlaseblaj” vere postlasas bonan impreson per sia alloga maniero rakonti —
temas pri la degenerinta homa specio en iu maŝina mondo. Kaj same tie oni povas
observi la lingvan evoluon kaj rememori kun rideto la neantaŭlongajn debatojn
pri komputero aŭ komputilo kaj vidi alian arkaikiĝintan formon: televizio
anstataŭ televido. Tamen tio ne damaĝas la bonan rakonton.
Inverse, ŝajnas ke “La senfina vojaĝo” kaj “Sub la ruĝa suno” estas ekzemploj kiel
oni povas tedi per sciencfikcio. La unua temas pri la forlasita verda Tero kaj
la malespero de la soleca serĉado, kaj mi ne scias kial laŭ la aŭtoro oni devas
pensi ankaŭ pri la aŭstronaŭto kiu mortis ankaŭ por oni kaj eterne flugas kaj
flugas en la kosmo.
La alia rakonto estas aparta okazo ĉar ne klaras, kiu estas ĝia titolo, ĉu “Sub
la ruĝa suno” — en la enhavo kaj sur la titolpaĝo — aŭ
“Sub la ruĝa ĉielo”, super la teksto. Ĉiukaze la rakonto mem ne estas imitinda, ĉar kutime legante
SF-literaturon oni ne atendas ke iu, montrante la mortantan planedon, diros per edifa tono: “Homoj, ne kondutu tiel!”.
Meritas atenton la humura novelo “Laŭra” kaj la tipa fabelo pri la bonaj indiĝenoj
kaj la malbonaj koloniistoj “Or”. Malgraŭ la iomete banala temo ĝi estas tute bone
legebla.
Kaj jen la artaĵo en la fasko. Senhezite tio estas “Tradicio” de Pekka Virtanen —
bonega metaforo de la mito pri la kaverno, priskribita de Platono.
“Insul’ en Atlanliko” estas amuza ludo kun tri epokoj, plena je subtila ironio.
“La globo en la groto” certe estas nemalbona historio de aŭtoro, kiu agas sur sia
profesia kampo — arĥeologio. Hazarde elfosita enigma globo komencas mortigi la
anojn de la arĥeologia skipo kaj direktas sin al la proksima vilaĝo. Juna
bravulo tamen trompas la globon kaj pereas kun ĝi por savi la vilaĝon. La fino
iom patosas kaj la stilo pli sciencas ol fikcias.
La lasta ero en la kolekto — “Flava rozo por Debora” estas duonhumura alrigardo al la homa socio.
Konklude, mi volas nepre mencii la bonegajn desegnojn, kiuj akompanas ĉiun
verkon, kaj la koloran bildkovrilon. Ĝi tuj kaptas la atenton inter la ne tro
buntaj esperantaj eldonaĵoj. Kvankam ĝenerale postulindus pli altan kvaliton de
la noveloj, konsiderante la fakton ke la juna esperantista popolo pli ŝatas umi ol emas legi, mi povas diri nur: pli de tiaj libroj!