Jen finfine kompleta kaj fundamenta esperantlingva referenc-verko pri
nuntempa stato de la mondo (el naturmedia, sociala kaj politika vidanguloj). Per
tiu sinteza dokumento, Lester R. BROWN per klaraj vortoj ne nur provizas al ni
sufiĉe precizan kaj koncizan superrigardon pri okazaĵoj kaj okazontaĵoj
naturmediaj kaj socialaj - kaj kiel ili influas sin reciproke ĉirkaŭ la mondo -
sed li liveras ankaŭ vastan solvo-proponaron, kiun li zorge kaj sisteme ilustras
per tre konkretaj ekzemploj kaj eksperimentoj jam disvolviĝantaj en la mondo.
Lester R. BROWN estas fondinto en majo 2001 kaj prezidanto de la Ter-Politika
Instituto (Earth Policy Institute), kies celo estas provizi planon por konstrui
daŭripovan estontecon kaj gvidliniojn pri kiel atingi tiun ĉi celon.
Elangligon de la plej lasta ĝisdatigo de ĉi tiu verko de Lester R. BROWN
realigis tuta skipo, kunordigita de Robin BETO, en kiu partoprenis Michael
CAYLEY, David KELSO, Jack WARREN, Giridhar RAO, CHARMIAN, Leo De COOMAN kaj
Nicola RUGGIERO, ĉiu alportante nemalhaveblan parton al la laboro.
Inter viaj manoj baldaŭ kuŝos libro, kiu certe ne nur multe pripensigos vin sed
ankaŭ provizos al vi faktojn kaj sciojn por instigi vin al agado.