Pure esperantlingva lernolibro, bazita sur duonrekta kaj duongramatika metodo. La baza studmaterialo estas rakonto pri la vivo de juna laborista knabo. Al tio aldoniĝas ekzercoj por ĉiu leciono, kaj gramatika memorigilo ĉe la fino.
Jen eltiraĵo el intervjuo al profesoro Reinhard Selten, nobelpremiito pri ekonomio 1994, fare de d-ro Ulrich Lins kaj István Ertl, kiu aperis en la revuo Esperanto (nº 1065-12, decembro 1994, p. 203):
"Ĉirkaŭ 1960 en Frankfurto mi estis vicprezidanto de la klubo. Mi eĉ ekzameniĝis kiel kursgvidanto, eĉ se vi nun povus pensi ke mia lingvonivelo ne indas tian distingon (ridas). En la fruaj 60-aj jaroj mi fakte gvidis kurson, kaj rondo de kursfinintoj renkontiĝis ĉiun ĵaŭdon en mia hejmo. Mi konatiĝis kun mia edzino dank' al Esperanto. Kiam mia pli juna frato aĝis 14 jarojn, mi instigis lin partopreni iun kongreson en Frankfurto, kaj instruis lin per la lernolibro Petro de SAT."
Kaj jen recenzo kiu aperis en Sennaciulo, oktobro 2004, subskribita de Vinko Markov:
"Petro : ĉu kaduka lernolibro ?
Ĉiam estis al mi iom misteraj la kaŭzoj, kiuj pravigas la restadon de pli ol mil
ekzempleroj en la sidejo de SAT de tiu lernolibro, kiu en 1956 estis eldonita
por la 8a fojo. Libro okfoje eldonita inter 1925 kaj 1956 ja principe ricevis
sufiĉan sukceson, se konsideri la kutiman ritmon de elĉerpiĝo de verkoj en
Esperantio. Do, kial ĝi poste estis forgesita, aŭ nur konsiderata kiel historia
kuriozaĵo ?
Kelkajn eble dubigis la fakto, ke ĝi estas entute verkita en Esperanto. Efektive
tio malhelpas ĝian uzon fare de memlernantoj, sed tute ne devus ĝeni
kursgvidantojn, kiuj principe kapablas doni la bezonatajn klarigojn. Cetere mi
ofte aŭdis instruistojn plendi ke "la lernantoj ne sufiĉe pensas rekte en
Esperanto", kaj tiurilate la kompleta esperantlingveco de Petro estas certe
avantaĝa por limigi la tradukemon de la lernantoj. Pri la pedagogia valoro de
Petro jam atestas la sukceso de la antaŭaj eldonoj, kaj la fakto, ke ĝi estis
profunde reprilaborita laŭ la indikoj kaj sugestoj de kursgvidantoj. Konsentite,
mankas kelkaj aktuale tre ofte uzitaj vortoj, kaj bonvena estus pli diversa
vortordo en la frazoj, ĉefe ĉe la komenco, por bone komprenigi la utilecon de la
akuzativo, sed tiujn mankojn facile kapablas mem korekti iom inventema
kusgvidanto.
Alia manko estas la eksmodeco de la ilustraĵoj, kiuj certe havas malbonan efikon
en nia nuna epoko, kie la aspekto multe pli gravas ol la enhavo. Tion laŭ mi
kompensas la malalta prezo de la libro: 112 paĝoj da legaĵo kontraŭ nur 1€50
estas relative interesa propono, ĉu ne ?
Plej grava tamen estas la idea enhavo de tiu libro, kiu priskribas la vivon kaj
la spiritan evoluon de tipa laboristo, kiu iom post iom malkovras la avantaĝojn
de SAT kaj klopodas apliki ĝiajn principojn ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Jes, ni ne
plu vivas ekzakte kiel dum la tridekaj jaroj, kaj niaj kulturaj referencoj parte
aliiĝis, principe en okcidentaj landoj, sed tamen multaj menciitaj ideoj restas
plej aktualaj. Jen du ekzemploj :
Por korespondado Petro ne havis multe da mono. Sed ĉar li nek fumis, nek
drinkis, nek vizitis iajn amuzejojn, li kolektis la bezonatan sumon.
Petro [...] duobligis siajn fortojn por per atentigoj kaj klarigoj kontraŭagi la
formadon de burĝidea spiritostato en la cerbo de sia infano. Lace revenante
hejmen vespere, li tamen neniam preterlasis elspezi almenaŭ duonan horon ĉiutage
por priparoli kun Eŭgeno la lernej-aferojn kaj kompare montri al li la taskojn
de l' kontraŭmilitema kaj sennacieca junularo.
La risko aspekti ridinda aŭ eksmoda malaperos se oni remetos la rakonton en ĝian
historian kuntekston, ne forgesante mencii, ke multaj ŝajnaj eksmodaĵoj simple
estas tiel rigardataj pro la grandega disvolviĝo de la ununura liberalisma
penso. Jen bona okazo por tuj veki debatojn kaj montri, ke Esperanto estas tre
potenca ilo se oni uzas ĝin por kleriĝi kaj sendogmiĝi. Petro ankaŭ estas
interesa pro la fakto, ke oni povas kompari ĝin kun Karlo, legolibro de Privat,
kaj kun la nefinita, sed tamen bonega membiografia fragmento de Lanti, Fredo,
kiu estas havebla fine de la libro "Vivo de Lanti" (mendebla ĉe SAT).
Konklude: kursgvidantoj ne timu mendi kaj uzadi tiun lernolibron, eventuale kun
la helpo ankaŭ de pli modernaspektaj iloj. Tiel vi rekte helpos SATon, facile
disvastigos niajn ideojn ĉe novuloj, kaj eĉ helpos al la kleriĝo de viaj
lernantoj per tre valora metodo."