Unu el la plej legataj kultur-peraj verkoj de la Mezepoko, riĉa observaro de vigl-okula venecia komercisto vaste vojaĝinta de Zanzibaro ĝis Ĉinio.
Tradukis Daniel Moirand.
Jen recenzo de Sergej Pokrovskij, kiu aperis en la revuo La Ondo de Esperanto (03/2002):
La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj
Impona akiro
Jen unu el la plej famaj libroj de la monda literaturo tradukita en
Esperanton. Marko Polo estas unu el la plej konataj vojaĝantoj en la historio,
kaj kio povas pli konveni al la serio Oriento-Okcidento ol priskribo,
fare de veneciano, de la mezepoka Azio je kriza momento de ĝia historio?
La tradukinto estas Daniel Moirand, multjara (1991–2001) membro de la
Akademio, kiu dediĉis al la traduko kvar jarojn da intensa laboro.
Ankaŭ tipografie la libro aspektas impone: 445 paĝoj bele presitaj kaj sufiĉe
bone binditaj. Antaŭparolo de la tradukinto kaj abundaj piednotoj devas helpi al
la leganto kompreni, pri kio temas. Resume, la eldonaĵo tre konvenas por impresi
la publikon — kaj la esperantistojn, kaj la eksterulojn.
La originala Libro
La aŭtoroj
Fakte, la libro de Marko Polo havas almenaŭ du aŭtorojn, kaj estis
homo kies rolo en la sukceso de la verko estis ne malpli granda ol tiu de Marko.
Ĉar Marko estis nek unua, nek lasta; aliaj vojaĝintoj postlasis konsiderinde pli
fidindajn kaj valorajn informojn; sed neniu tiom famiĝis kiel Marko Polo.
La vera nomo de tiu homo estis, probable, Rustichello [rustikelo] el
Pizo; tiu italo verkis franclingve kavalirajn romanojn, sed sian nomon li
senmortigis ĝuste per tiu iniciato: literature prilabori la rakonton de Marko
Polo.
Verdire, estas problemo koncerne la nomon: italo, li preferis francigi
sian nomon kaj verkojn. La francoj tamen obstine lin nomas Rustichello
(kaj tiel ankaŭ en la recenzata libro); tio eĉ pensigas pri Napoleono, kiun la
aristokratoj persiste nomis Buonaparte. Nu, mi respektos lian plumnomon
Rusticien, kvankam transskribe: Rustisjeno.
Probable Rustisjeno elektis la materialon kiu, liaopinie, povus interesi la
publikon — kiun nome, li indikis jam en la unua frazo de la Libro:
Sinjoroj, Imperiestroj kaj Reĝoj, Dukoj kaj Markizoj, Grafoj, Kavaliroj kaj
Burĝoj kaj ĉiuj vi, kiuj volas koni la diversajn homajn rasojn kaj la malsamecon
de la diversaj regionoj de la mondo …
Komencante rakonton pri vere granda vojaĝo tra regnojn multoble pli grandaj ol
la tuta mikroskopa Eŭropo, Rustisjeno ceremonie riverencas ties etajn moŝtulojn.
Mi ne povis ne rememori la respektan admiron de Gulivero priskribanta la
majeston de la Liliputa Reĝo. Tiu unua frazo tre klare esprimas la tuton:
rakonto pri granda vojaĝo, filtrita kaj ornamita de liliputa ĵurnalisto por
plaĉi al liliputa publiko.
La fontoj
La tradukinto konstatas:
La granda sukceso de la Libro estis tia, ke granda nombro da kopioj kaj
manuskriptoj aperis (143) … Neniun tekston eblas konsideri kiel kompletan … La
itala eldono de 1928 provas fari la unuan sintezon de tiu materialo, sed la
kompleta sintezo aperis nur en 1938 … far la profesoroj Moule kaj Pelliot. Tiu
eldono donas rekonstruitan sintezan tekston surbaze de "ĉiuj" ekzistantaj
manuskriptoj … Pro tio kelkaj specialistoj konsideras ĝin fantazia, sed pri tia
opinio respondecas nur ili.
Ja laŭ tiu ĉi sinteza teksto estas farita la nuna traduko en Esperanton.
Mi konfesu, ke mi samopinias kun tiuj "kelkaj specialistoj". La normala
filologia praktiko: elekti la plej fidindan fonton kaj kompletigi ĝin per
variantoj kaj diferencoj, garantias ke
Mi havis okazon kompari tiun sintezan tekston kun la rusa traduko de I.P.
Minajev, unue eldonita en 1902 kompletigite kaj komentite de V.V. Bartold. La
ĉefteksto de tiu traduko sekvas la malnovfrancan tekston de Rustisjeno, kelkaj
kromaĵoj aperas kiel aparte markitaj kromĉapitroj (se ili taŭgas tiaforme), la
variantoj aperas en finteksta komentaro (ekz-e la materialo de ĉap. CLV estas
malsame prezentita ĉe Rustisjeno kaj ĉe Ramusio [ramuzio], kaj maleblas kombini
ilin sen iel difekti unu aŭ alian; tial en la rusa traduko la dua aperas en la
aldono).
Krom tiuj teoriaj principoj mi proprasperte vidis grandan plibonigon esencan: la
sinteza teksto Esperanta duoble pli longas ol la rusa traduko de la Rustisjena
manuskripto — sed ĝuste tial la rusa teksto estas konsiderinde malpli teda.
Ekz-e la vojo al Ĉinio okupas 92 paĝojn en la sinteza teksto, kaj nur 44 paĝojn
en la rusa traduko laŭ la teksto Rustisjena; kaj la diferencoj, plejparte, estas
piaj legendoj kaj erudiciaj mitoj, kiujn probable enŝovis kopiisto aŭ alia
okcidenta klerulo, kiu ne bezonis forlasi sian Parizan kabineton por produkti
tiun makulaturon. Fakte, ĝuste en tiaj kabinetoj plej komforte vivas la ĥimeroj.
La informoj
Kiom valorajn informojn entenas la Libro? Jen kion ĝi rakontas pri Rusio (pĝ. 418–419):
Sciu tre vere, ke oni trovas en Rosio la plej grandan malvarmon, kiu estas en la
mondo, kaj oni eskapas ĝin nur kun granda peno … Kaj se ne estus la multaj
vaporbanejoj, kiuj troviĝas tie, la homoj ne kapablus malhelpi morti pro
malvarmo. Sed vere estas multaj vaporbanejoj, kiujn pie konstruigas la nobeloj
kaj potenculoj, tute same kiel ĉe ni, ili konstruigas malsanulejojn. En tiujn
vaporbanejojn ĉiuj homoj rajtas impeti tien se bezonate. La malvarmo estas foje
tiel intensa, ke la homoj irantaj hejmen, aŭ de iu loko al alia por siaj aferoj,
kiam ili forlasis iun banejon, ili estas preskaŭ trafrostitaj antaŭ ol atingi la
postan, kvankam ili estas tiel oftaj kaj tiel proksimaj, ke, laŭ tio kion oni
diras, ne estas inter ili pli ol 60 paŝoj. Tiel do, kiam bone varmigita homo
forlasas iun banejon, li frostiĝas laŭmezure de sia irado al la alia, sed li tre
rapide eniras en ĝin kaj tie varmiĝas… kaj tiel plu, ĝis li atingis sian hejmon
aŭ ian ajn lokon kien li deziris iri …
… Sed la damoj, kiuj restas dum tuta tago en tiuj drinkegadoj, ne malaperas por
pisi; iliaj servistinoj alportas al ili grandajn spongojn, kaj ŝtele subŝovas
ilin tiamaniere, ke la aliaj personoj ne rimarkas tion. Unu el ili ŝajne babilas
kun sia mastrino, dum alia subŝovas al ŝi la spongon, kaj tiel, la mastrino
sidante pisas en la spongon; poste la servistino forprenas la spongon tute
plenan. Kaj tiel ili pisas kie ajn ili volas.
Tio ne tute malveras: efektive, vintre en Rusio malvarmas, kaj la rusoj ŝatas
ŝvitbanejon; la cetero estas amuza fantazio. En la rakontoj pri la ceteraj
landoj estas simila miksaĵo, kvankam malpli amuza.
Per si mem la Libro ne estas valora fonto historia (mi ne scias ekzemplon de ĝia
utilo por pruvi aŭ malpruvi ion ajn en studoj historiaj). La fontoj islamaj aŭ
ĉinaj estas multe pli riĉaj, precizaj, fidindaj — kaj multaj el ili estas pli
artismaj. Alia afero, ke inter la eŭropanoj nur la fakuloj legas kaj povas
aprezi la psiĥologian valoron de verkoj kiel La sekreta historio de la
mongoloj (aperinta en Ĉinio 15 jarojn antaŭ ol Marko naskiĝis).
Kio estis Marko Polo?
La komunan opinion resumas la teksto sur la dorsa kovrilo: "La vigl-okula
komercisto Marko Polo". Traleginte la libron en du tradukoj, mi ne plu scias
tion. Nenie en la Libro estas indikitaj la celoj kaj cirkonstancoj de la vojaĝo.
Pri negocaj interesoj tute ne temas. Estas tamen indikite, ke Marko kaj liaj
parencoj transportas leterojn inter la papo kaj la mongolaj ĥanoj; tamen ili ne
estas diplomatoj plenumantaj komision — pli ĝuste, ili igas la papojn komisii al
ili tion.
Nenie estas indikite, kial ili elektis tiom malfacilan vojon tra la Iranajn kaj
Afganiajn montarojn, anstataŭ iri la bone konatan kaj bone funkciantan Silkan
vojon. Cetere, kiun vojon fakte iris la Poloj neniu scias precize; Marko kaj
Rustisjeno rakontas ĉion kion ili legis aŭ aŭdis pri Azio samtone kiel pri la
vojaĝo mem, sen iel marki fontajn diferencojn. Tial diversaj aŭtoroj malsame
rekonstruas la Markan vojon sur la mapo. Granda diferenco disde la samepokaj
vojaĝraportoj de Plano-Karpini aŭ Rubruko, kun precizaj lokoj kaj datoj.
La dokumentaj esploroj (de testamentoj ktp) pruvis, ke la fabelaj riĉoj
alportitaj de la Poloj el ilia vojaĝo estas romanista elpensaĵo; la familio
estis kaj restis sufiĉe modestaj negocistoj. Ankaŭ la interesoj de la
"vigl-okula komercisto" estas nekutimaj por negocisto: pleje lin interesas
ĉasado (precipe birda) kaj efektaj ekzotaĵoj. La ĉasojn de la granda ĥano Marko
priskribas en 4 ĉapitroj (XCIII–XCVI); ankaŭ dumvoje li pleje atentas la falkojn
kaj akcipitrojn.
Ĉe la kortego de la granda ĥano Ĥubilajo Marko pasigis 17 jarojn (1275–92),
tamen liaj informoj pri la historio de la mongoloj, kaj eĉ pri la eventoj
okazintaj antaŭ liaj okuloj estas same konfuzaj kiel la Bibliaj informoj pri la
najbaraj popoloj: la personoj kaj datoj estas konfuzitaj; la nomoj, apenaŭ
rekoneblaj. En ĉap. XVII Marko fanfaronas pri sia granda rolo ĉe la kortego; la
ĉinaj fontoj tion ne konfirmas, sed jen interesa aserto:
Kiel saĝa homo, kiu konas ĉiujn strangaĵojn de la sinjoro, li [t.e. Marko] tre penis ekscii kaj aŭskulti ĉion, kio laŭ lia scio plaĉos al la Granda Ĥano. Li bone finplenumis sian taskon, danke al Dio, kaj li kapablis rakonti multajn novaĵojn kaj strangaĵojn. Kaj la Granda Ĥano, la konduto de Marko Polo tiom plaĉis al li, ke li multe da bono deziris al tiu, kaj tre honoris lin, kaj tenis lin tiom proksima al sia persono, ke la aliaj nobeloj tre enviis lin.
Alivorte, probable Marko kaj Rustisjeno havis sufiĉe similajn rolojn ĉe siaj respektivaj kortegoj: ĵurnalistoj, ĉasantaj sensaciojn por plaĉi "al la sinjoro".
La valoro de la Libro
Iuj opinias ke la Libro de Marko Polo estas rakonto pri vojaĝo. Certe ne. Ni
ne scias, kiujn lokojn kaj kiam Marko vizitis. Pliparto de liaj informoj estas
evidente duamanaj, ekz-e la tutan Okcident-Azian parton probable kompilis
Rustisjeno.
Sed estas aferoj kiujn nur Marko povis scii (ekz-e pri tumulto en Pekino el ĉap.
LXXXVII — laŭ la ĉinaj fontoj iu Po-lo partoprenis postan enketon, kaj Marko mem
sin prezentas atestanto); ankaŭ pri ili lia rakonto konfuzas personojn kaj
lokojn.
Kompreni la Okcidenton
La Libro de Marko Polo ja estas instrua — ĝi estas instrua pri la interesoj
de la Okcidenta publiko. Ĝia sukceso (eĉ se ne tuja) pruvas, ke Marko kaj
Rustisjeno ĝin divenis ĝuste — pli ĝuste ol la samtempaj kaj pli valoraj verkoj
de Rubruko aŭ Plano-Karpini.
Eĉ (kaj precipe) per siaj eraroj kaj fantazioj la Libro influis la historion.
Jen kelkaj ekzemploj.
Ne sciante kiel francigi la italan saggio (pezounuo, 4,7 g), Rustisjeno
kreas vorton saie, kiu simple ne ekzistas; la francoj konjektis, ke tio
estas misskribita sac, kaj tiel gramoj da oro iĝis sakoj da oro.
(La legantoj de la esperanta traduko pri tiu mirindaĵo ne scios, tie aperas
korektitaj kursivaj saggi aŭ saĝjoj.)
La rakonto de Marko-Rustisjeno stimulis la rabistan entreprenemon de la
eŭropanoj, kiel unu el fontoj de la epoko de la Grandaj Geografiaj Malkovroj
(kaj de la plej kruela Koloniismo); tie ne gravis la fakta precizo, eĉ male, la
eraroj kaj troigoj pri la oraj tegmentoj kaj valoregaj diamantoj estis pli
inspiraj ol la vero. Ekzempleron de Latina traduko de la Libro kunprenis Kolumbo
en sian vojaĝon al Ameriko (ĝi konserviĝis, kun pli ol 70 notoj faritaj per lia
mano).
Malpli grave: malkovrinte la grandan insulon oriente de Afriko, la eŭropanoj
certis, ke temas pri "la insulo Mogedaŝo/Madeigascar" (la manuskriptoj prezentas
variantojn de la nomo), kiu ĉe Marko probable estis la kontinenta "Mogadiŝo";
per nia Madagaskaro ni eternigis tiun eraron (kvankam ĝi ne sufiĉis por
hejmigi sur la insulo la Somaliajn kamelojn kaj elefantojn — pĝ. 376).
Resume, la valoro de la Libro estas ne en ĝi mem, sed en ĝia socihistoria rolo
(simile pri Biblio, kies propraj informa valoro kaj fidindo estas tiom
malgrandaj, kiom grandas ĝia ekstera rolo historia).
La teksto Esperanta
Malbone redaktita
La teksto suferas pro manko de redaktado. Jam en la enhavtabelo mi vidas: Kvara parto (post la samnivelaj 1a, 2a, 4a Libroj). Multaj tradukŝanĝoj estas faritaj nekonsekvence: ekz-e, la mezurunuo polmo, anoncita sur pĝ. 56 (proks. 12 cm), en la ĉefteksto preskaŭ ĉie aperas kiel palmo, ofte kun komika efekto:
granda multo de sovaĝaj ŝafoj, kiuj estas tre grandaj, ĉar ili havas tre longajn kornojn, kelkajn pli ol ses palmojn longajn [pĝ. 129].
Mia naskiĝloko (Uzbekio) aperas en la notoj jen kiel Transoksanio (persa vidpunkto, mian tutan vivon mi loĝas sur tiu "transa" flanko de Amudarjo; cetere, por la koncerna epoko pli konvenus la araba nomo Maveranahro / Mawarannahr ol tiu latinaĵo), jen kiel Transoksanejo (pĝ. 194). Jen Bukhara, jen Buĥara, iam ambaŭ sampaĝe. Esperante preferinda Baktrio (lando kies ĉefurbo estis Baktra, pĝ. 125) najbaras kun Baktriano (pĝ. 124) — formo kiun preferas la franca. Ktp ktp.
Nomoj propraj
Tre salutinda estas uzo de la ĝusta formo Ĉingis anstataŭ la kriplaj
formoj Ĝingis aŭ eĉ Ĝinĝis (?!) aperantaj en PIV. Tamen la skribo
Ĉingis Ĥano estas gramatike stranga, kiel Artur Reĝo; devas esti
aŭ ĥano Ĉingis, aŭ Ĉingisĥano.
Strange aspektas la malnecesaj pedantaĵoj, kiel Baghdado (pĝ. 90) aŭ
qypĉaqaj Turkoj (pĝ. 87); la etna nomo, efektive grava kaj bezonata (tiom ke
ĝi aperas kun diversaj finaĵoj Esperantaj), meritas asimilitan formon
kipĉakoj.
Ni jam vidis, ke la solan nomon francigindan (Rustisjeno) la tradukinto lasis
itala; sed ial li francigis amason da aliaj nomoj, tradicie asimilatajn, ekz-e
ni trovas (pĝ. 42) Jean de Plan Carpin (kaj eĉ kun transskribo de la
franca prononco) por italo Giovanni da Pian del Carpini, kiu verkis
Latine, kaj kies nomon oni kutime
asimilas: Иоанн де Плано Карпини, John of
Plano Carpini, Johann de Plan Carpini, Jean de Plan Carpin… Do, Esperante mi
atendus Johano Plano-Karpini.
La plej ŝoka estas la francaĵo Tartaroj. Tiu plata kalemburaĉo ial havis
sukceson en la Okcidento, sed por la rusa okulo tio estas netolereble
malbongusta. La tradukinto diras ke li lasis tiun formon intence; sed li
ne klarigas motivojn de tiu insulta intenco. Ĝi neniel harmonias kun la tono de
Marko, kiu samtiom admiras la tatarojn (mongolojn), kiom li abomenas la
islamanojn; kaj la rusa komentisto notas, ke la franca tekstoeldono fare de
Pauthier konsekvence uzas la ĝustan formon tataro.
Scii ambaŭ lingvojn
Ĝenerale, la tradukanto devas bone scii ambaŭ lingvojn, kaj la fontan, kaj la
celan. Legante ĉi tiun tradukon mi ofte sentis ĉeeston de fremda ĝenulo, neniel
rilata al la originalo aŭ al Esperanto: de la moderna franca lingvo.
Temas ne nur pri la krudaj francaĵoj, kiel rilato pri batalo anstataŭ
raporto pri batalo (pĝ. 180); sed ankaŭ pri diversaj patinaĵoj, kiujn eble
postulas la franca tradicio, sed kiuj ĝenas en traduko Esperanta.
Unu tia ekzemplo estas tartaro, france tradicia, sed en Esperanto
senmotive insulta. Alia ekzemplo estas la geografiaj ĉefdirektoj: anstataŭ niaj
Nord-Okcidento aŭ Nordo aŭ Oriento aŭ Sud-Oriento
ĉiam aperas Greka Vento (eĉ en Tibeto), Tramontano, Levanto, Siroko.
Tutevidente, en la lingvo de la originalo tioj ne estas stilfiguroj, sed
normalaj, stile neŭtralaj terminoj. Tial eĉ novfrance, kie tiaj vortoj
(tramontane, sirocco ktp) konserviĝis kiel arkaismoj, ili ne estas taŭgaj
tradukoj; tiom malpli en la lingvoj kie ili neniam ekzistis, kiel la rusa aŭ
Esperanto. Tute prave en la rusa traduko aperas la normalaj vortoj cellingvaj
(kiel Nordo aŭ Nord-Okcidento).
La vorto Levanto estas speciale konfuza, ĉar ĝi aperas ne nur en la senco
relative-direkta (oriento), sed ankaŭ en la senco absoluta ("la Proksima
Oriento", ekz-e "la Levantaj Tartaroj" estas ne "la orientaj tataroj" el Ĉinio,
sed tute male, la plej okcidentaj tataroj el la Okcidenta Azio. Normale mi
evitas la eŭropocentrismajn misterminojn kiel "Proksima, Fora Oriento" (pli
internaciaj kaj precizaj estas Okcidenta, Orienta Azio), sed ĉi tie "la
Proksim-Orientaj tataroj" estus sufiĉe klara kompromiso.
Aliflanke, lasi tiajn rebusojn en la traduko estas samkiel elfrancigi la
romantitolon "Quatre-vingt-treize" per "Kvaroble dudek kaj dek tri": V. Hugo
certe ne celis doni aritmetikan ekzercon, kaj temas simple pri franca nomo de la
1793a jaro.
La mongola ulus aperas kiel Sinjorejo (pĝ. 37) — temas pri
apanaĝoj de la Ĉingisidoj. Tiu Sinjorejo pensigas pri "ejo por
sinjor(ar)o", kp "prefektejo" kontraste al "prefektujo", "episkopejo" kontraste
al "episkopujo" ktp; tial ĝi pensigas min pri ia Palazzo della Signoria,
tiom pli ke parolas italo.
Pri iuj vortoj la tradukinto honeste kapitulacas (pĝ. 34):
La adjektivo 'nobla' povas rilati al ĉio, al homo, al urbo, al vilaĝo … ĝi estas multsignifa kaj celas redoni tiun pozitivan impreson, kiun ricevis Marko Polo; ĝi pli-malpli valoras la esprimon "fame konata". Li ne strebas esti pli preciza en sia priskribo. Pro tio mi lasis ĝin senŝanĝa ĉiufoje kiam ĝi aperas (kaj tio ofte okazas!)
Efektive, tio oftas kaj ĝenas, ekz-e (pĝ. 121):
Balk estas nobla urbo, kaj tre granda.
Oni povas bedaŭri la konfuzan pensmanieron de la antikvuloj, sed en la rusa
traduko ĝi ne estas ĝena. Tie nobla estas tradukita ne kiel la moderna
franca noble (благородный, sed
per pli trafa знатный kio
tuj klarigas la penson: la trafa esperantigo estus eminenta, kiu en
Esperanto havas ĝuste tiun sencogamon: de eminenta sinjoro kaj
eminentulo ĝis eminenta afero, eminentaj rimoj [Kalocsay],
eminenta vino ktp.
Eĉ se nevole, la traduko imitas la lingvan nivelon de Rustisjeno …