"Poemaro modesta laŭ la amplekso, sed ege riĉa laŭ la vario de la temoj kaj formoj, ĝi montras entute freŝan koncepton pri la rimedoj kaj celoj de la poemarto. Per sia simplo kaj kristala neteco, ĝi ne ambicias iĝi 'populara', sed, pli ĝuste, komprenebla por ĉiuj aŭ almenaŭ por la plimulto el la legontoj" (H. Vatré).
Jen recenzo de Carlo Minnaja, kiu aperis en la revuo 'Monato':
Temas pri la dua eldono de kolekto el 28 poeziaĵoj,
aperinta en 1977 ĉe 'La Nuova Frontiera/LF'. Pri ĝi estis aperintaj du recenzoj
en 'Literatura Foiro': unu estis (n-ro 47) la antaŭparolo de H. Vatré (kun
foresto de unu alineo), la alian (n-ro 52) verkis C. Conterno. Ĉi lasta finiĝis
per jenaj frazoj: "...la rezultoj estas mirindaj. Ni atendu, do, la sekvojn de
ĉi tiu premiso."
Tial seniluziige, ke ĉi dua eldono, krom la ekstera lukso, tute ne diferencas de
la unua. La antaŭparolo eĉ ne estas ĝisdatigita, krom unu -ita ŝanĝita al -ata;
la lokucio "versaro dorminta longe en tirkesto", skribita jam antaŭ
kvaronjarcento, bezonus almenaŭ revortumadon nun, kiam la dormolongo, minimume,
duobliĝis. Datoj tute mankas, kaj ke temas pri la dua eldono, spuriĝas nur en
preskaŭ kaŝita linio, kie estas la dato de la unua eldono. Eĉ la lokigo de la
poemoj en la paĝoj restas neŝanĝita, diferencas nur la litertiparo. Egalaj
restis la kelkliniaj komentarioj de la aŭtoro mem, kiu pri si parolas
triapersone, kvazaŭ pri aliulo. Ununura novaĵo: la aldono de "Stilekzercado",
mikroeseeto pri tradukado de kantoj kaj ritmoj, aperinta jam en 'Literatura
Foiro' antaŭ dek tri jaroj, kaj, miaopinie, tute senkoneksa al la poemaro.
Se fine ni venu al la kerno, la poemoj estas diversnivelaj. La unuaj provoj
estas de knabo ankoraŭ adoleska en la aĝo kaj en la inspirfontoj, en la
verstekniko kaj en la lingvomajstrado. Cetere, la aŭtoro verkis por propra
bezono kaj tute ne supozis pri publikigo: la epoko estis je la fino de la
milito, en la distaŭzita Belgio. Se klasi ĉi poemojn laŭ la terminologio de
Auld, ili apartenus al la primitiva romantismo, kvankam la iama recenzo de
Conterno ilin klasas en la polurita. Sed apartaĵo ege atentinda jam en ĉi unuaj
poemoj estas la subtila rimkonstruo, evidentigita de Silfer en fina gloso: rimas
inter si radikoj, kaj finaĵoj rimas sendepende (la antaŭparolo de Vatré
identigas tion kun parnasgvidlibra 'aborta rimo', sed fakte ĝi estas fenomeno
alispeca).
Post deko da paĝoj, la stilo altiĝas subite: evidentas sufiĉe longa tempopaso
post la unuaj provoj. La renkonto kun la virino kiu estos lia edzino, la vojaĝoj
tra la vasta mondo, la vivo en sia plena aktivado, la vivo jam en retrospektivo,
kvankam la lastaj poeziaĵoj estis verkitaj antaŭ ol atingi la duonjarcenton. La
poemoj evoluas de la nuraj rapidaj impresoj kaj disvolviĝas kvazaŭ rakontoj:
forlasinte mallongajn versojn, ili fariĝas pli kompletaj, kvazaŭ parolante ne
plu al si mem, sed al la leganto. La verstekniko evoluas, kaj la latento de la
lingvo dismontriĝas: sed, maloftaĵo inter la samtempaj poetoj, la lingvo restas
klara kaj plene komprenebla, facile flua, ĝuebla.
Valano ŝatas Esperanton kaj ĝian esprimkapablon internan, kaj ne bezonas uzi
neordinarajn vortojn aŭ kunmetojn, nek torditajn frazojn. La leganto pluiras
facile, sen la streĉo de malfacila kompreno. Pluraj poeziaĵoj estas sen rimo kaj
kun nur fona ritmo, aliaj estas, male, tiom rimitaj kaj tiom ritmitaj, ke ili
taŭgus por rekantaĵoj: versofinoj rimantaj per tabelvortoj, aŭ viraj rimoj per
personaj pronomoj.
Du baladoj skurĝas la lakeojn de unu aŭ la alia el la ĉefaj ideologioj de la
lasta duonjarcento; sed Valano-Piron estas psikologo (tiun profesion li akiros
fine, post periodo kiel interpretisto), kaj al la homo li ĉiam indulgas. Eĉ en
plej amaraj momentoj aperas optimismo. Sentiĝas en la temaro iuj reeĥoj el la
infanrasa Auld; sed alia estas la pritrakto: pli simpla, malpli altnivela
filozofie, kvankam ne malsupera poezie.
Kio pri Piron inter la du eldonoj de ĉi poemaro? Atentulo pri eldonado certe
rimarkis la sukceson de la ritme aperintaj Ĉu-romanoj kaj de aliaj prozaj verkoj
diverstemaj, el kiuj iuj atingis ankaŭ vendorekordojn. Piron produktas abunde,
li prelegas, li novelas. Li poetis ne plu, eble nur sporade. Bedaŭrinde:
'Malmalice' estus meritinta, krom reeldonon, pluan ĉapitron.
Kaj jen recenzo de Mauro Nervi, kiu aperis en la revuo 'Literatura Foiro', n-ro 192 (aŭgusto 2001):
La nomo de Johán Valano ne bezonas prezentojn en la
esperanta medio, kaj estas ligita al fenomeno preskaŭ unika en nia literaturo:
fakte la aŭtoro estas nia sola verkisto kies libroj furore vendiĝas; unu el liaj
krimromanoj (Ĉu vi kuiras ĉine?) inaŭguris la faman Ĉu-serion, pasie legatan de
multaj esperantistoj. Literaturaj snoboj povus plendi, ke krimromanoj estas niaj
solaj amase vendataj tekstoj; sed mi emas pensi ke sukcesaj aŭtoroj ĉiam kaŝas
talenton, alivorte iun ŝlosilon, per kiu ili komprenas kaj interpretas la
kulturon de siaj legantoj. Certe tiu kvalito apartenas al Johán Valano.
Nun revenas ankaŭ kolekto de liaj poemoj, por firmigi tiun opinion. Ni havas
ĉi-volume 28 poemojn, pri kies plejparto la aŭtoro siatempe ne celis publikigon;
ilian formon, simplan kaj direktan laŭ supraĵa aspekto, oni dirus taŭga por tuja
kompreno ankaŭ por legantoj, kiuj neniam okupiĝis pri literaturo. Tamen, tuj sub
la krusto, oni perceptas ke Valano prilaboras la formon samstrebe kiel la
enhavon. Jam lia dua poemo, verkita dum adoleskanteco, pruvas lian forman
sentivon, montrante en nur tri versoj rimon enversan, kaj, tuj poste, radikan
asonancon:
Ekdetrue en mallumo
venis brue granda zumo,
prenis brute en la fumo
vivojn de la ter' (p. 12)
aŭ, en pli posta poemo:
alaŭdo
aŭdas la ĵuron
murmuran... (p. 21 ).
Tiu esploro pri formo ŝajne naiva kaj preskaŭ spontanea karakterizas la valanan
poezion. Al ĝi on ŝuldas ankaŭ tiun komplikan rimoskemon, kiun Vatré en sia
enkonduko nomas 'aborta rimo' kaj kies kaŝitan poluritecon Silfer prave
substrekas en sia postparolo. Mi alpinglus rimarkon pri lia amo al aliteracioj
(kp. 'Solena saluto', p. 43, kie aliteracio nestiĝas eĉ en la titolo) kaj pri la
intenca, kuraĝa kaj kontraŭtendenca uzo de adasismoj (kp. 'Balado pri vespera
amo', p. 57).
Same varias la enhavo. Ĝin modlas rememoro pri dummilitaj bomboj en la unua
fazo, poste amo, aŭ sociaj temoj. Interese, ke erotika obsedo surprenas la
formon de aŭda halucino en 'Ombroj dimanĉaj', laŭ procedo, kiun memorinde
priskribis Roland Barthes en 'Fragmentoj de amparolo'; la alternativo
ĉeesto/malĉeesto etendiĝas ne nur en la spaco sed ankaŭ en la tempo en
'Senpoveco', en kiu la hodiaŭa ploro refrene kontrastas kun la strofa vojaĝo
antaŭen al la estonteco. (Cetere, ankaŭ 'Spegule', p. 49, prezentas morton kiel
tempokomfuzan fandaĵon de diversaj aĝoj). Sed ne nur erotiko: ne mankas socia
kritiko, aŭ la aparta ĉarmo de noktaj antaŭurboj ('Havena nokto', p. 39). Fine,
la poeto amuzas la leganton per 'Stilekzercado' inda je la tradicio de Raymond
Queneau, kiu prilaboras laŭ diversaj stiloj kaj ritmoj ĉiutagan, ŝajne
sensignifan mikroeventon.
La lingvouzo estas senmakula, kion oni povis atendi de tia prozisto; la
esprimmaniero estas simpla kaj direkta, ĝuebla ankaŭ por tiuj legantoj kiuj ne
spertas pri literaturaj artifikoj. La volumon eldonis per profesieca kompetento
Internacia Esperanto-Muzeo, kies meritoj en la aperigo de literaturaj
originalaĵoj rimarkinde kreskis. Libro ankaŭ ekstere belaspekta, kiu diskonigos
poeton ĝis nun popularan nur pro sia proza verkado, malgraŭ ĉeesto en
'Esperanta Antologio'.