Naŭ originalaj rakontoj de la renoma aŭtoro Stellan Engholm, unuafoje libroforme.
Jen recenzo de Sten Johansson:
Stellan Engholm estas konata kiel originala Esperanta
romanisto, tradukinto de pluraj verkoj kaj eldoninto de Malgranda Revuo en
1943-52. Krome li verkis kelkajn novelojn, kiuj aperis en revuoj de 1932 ĝis
1958. Du noveloj, 'Maljunulo migras' kaj 'Venĝo', aperis libroforme en 1943.
Herbert Mayer kolektis liajn novelojn kaj en 1997 eldonis ilin en volumo ĉe
IEM, kio signifas gravan servon al la nuntempaj literaturamantoj Esperantaj.
Legante la naŭ novelojn, mi eĉ bedaŭras, ke Engholm ne pli multe dediĉis sian
talenton al tiu ĝenro, ĉar temas plejparte pri tre imponaj tekstoj.
La enkonduka titola noveleto estas unupaĝa, tre koncentrita teksto, kiu en
amara tono kaj distilita lingvaĵo prezentas al ni la senesperan sorton de lupo
katenita kiel simbolo de la urbo Romo. "Granda estas la ŝarĝo sur malgranda
mizera lupo, kiu portas la pezon de epokoj, de la paŝtistaj kabanoj sur
Palatino ĝis la mondregno de 'Pax Romana'" (p. 7). Ĉi simbola novelo aperis en
1958, du jarojn antaŭ la morto de Engholm.
La plej multaj el la noveloj havas filozofian bazon kaj traktas demandojn pri
esenco aŭ moralo de homeco. En 'Silenta Fredriko' la ĉefa temo estas la homa
libereco, kaj en kio ĝi konsistas. "Kiam mi estis infano, la sencela vagado
sufiĉis por mi, kaj en tio estis libereco sufiĉe. Sed nun mi bezonas sencon
kaj celon, kaj en tio estas libereco" (p. 25), cerbumas Fredrik post duona
tago, kiam li forestis de sia laboro por gustumi liberecon.
En 'Stult-Kuraĝa' el 1934 temas pri la baza senco de la vivo. Ĝi prezentas
viron, kiu kredis trovi tiun, sed kiam li - reale aŭ sonĝe - venas en la
ĉielon, nenio tie estas laŭ lia atendo. Ĉi tie la aŭtoro trovis samtempe
humuran kaj pensigan formon por diskuti la vivon.
'La branĉetoj' estas alegoria fabelo pri la vivo, verkita en leĝera kaj
naiveca tono. Nova balailo el betulaj branĉetoj sopiras je la printempa
ekfoliado, sed klarigas al ĝi fosilo: "La senco de nia vivo estas esti utilaj,
ripozi kaj denove esti utilaj. Ĉu la vivo povas havi alian sencon?" (p. 39-40)
'La Fajrofesto' rakontas okazaĵon tre konatan al multaj svedoj. Temas pri
milito inter infanoj kaj junuloj kun la celo prirabi unu la alian je brulligno
por la plej impona printempa fajro. El tiu realisma kaj preskaŭ folklora temo
Engholm kreis idean novelon pri la amara gusto de perdita konkordo, eĉ ĉe la
venkintoj. "Ni sentis same kiel li, kaj por kaŝi, ke ankaŭ ni estas ploremaj,
ni faris same kiel li: malfiere iris for en la mallumon kaj lasis la fajron
por bruli laŭ propra plaĉo" (p. 14).
Ĉiuj noveloj, krom la fabeleca 'La branĉetoj', estas verkitaj en realisma
stilo - eĉ 'Stult-Kuraĝa', kiu okazas parte en la ĉielo. Kaj ĉiuj noveloj
estas tre sukcesaj, bonaj artaĵoj, krom la plej frue verkita. Tiu estas
'Festo' el 1932, kaj ĝi aperas plej multe kiel skizo aŭ provo, kie la aŭtoro
prilaboras temojn, kiujn oni rekonas en postaj verkoj. La novelo rakontas pri
maljunulo, kies infanoj formigris de li, sed revenas vizite dum Kristnasko. Ĝi
tamen ne havas kompletan formon, sed ŝajnas nur komenco de io pli ampleksa.
La plej gravaj eroj de la aro tamen estas la du finaj noveloj, kiuj aperis
libroforme en 1943. Plej imponas 'Maljunulo migras'. Ĝi estas bonega portreto
psikologia de maljuna viro. La novelo estas trafa, homeca, plena de klarvido
kaj komprenemo. Krome ĝi donas riĉan kaj profundan mediopriskribon el kampara
Svedio. La novelo estas verkita en tria persono, "li-formo", sed senescepte
konservas la perspektivon de la maljunulo.
"Dume vagas ankaŭ liaj pensoj, tra pli ol sep pasintaj jardekoj en la
hejmlando kaj en malproksima okcidento. Tiam foje okazas, ke li tute forgesas
la kaŭzon kaj celon de sia irado kaj dum horoj estas for en siaj memoroj. Sed
jen li vekiĝas el siaj pensoj, rigardas kun miro la fremdan pejzaĝon ĉirkaŭ si
kaj demandas sin, kial li tie ĉi iras. Poste li rekonsciiĝas, memoras la
virinojn kaj la filon." (p. 55)
Plej longa kaj eble plej grava el la naŭ noveloj estas 'Venĝo'. Ĝi estas
filozofia kaj morala novelo en realisma mantelo. Ĉi tie Engholm traktas homan
malicon, ĝian kaŭzon kaj celon, kaj la sencon de venĝo - por la venĝanto, por
la persono al kiu li venĝas, kaj por la ceteraj homoj. "Kian sencon havus
tio?" (p. 73) demandas sin la ĉefrolanto, pensante pri eventuala venĝo pro
antaŭlongaj malicaĵoj. Kaj malgraŭ liaj finaj vortoj: "Ne, ne, tio ne havas
sencon" (p. 81), tamen la novelo havas nedeciditan finon. La aŭtoro havas la
kuraĝon lasi al la leganto mem juĝi, kaj ne multe trudas al ni la ĝustan
respondon. Se konsideri, ke la novelo aperis en 1943, tio estas fino kiu
rivelas ion pri la sendependeco de Stellan Engholm.
La novelo 'Venĝo' tamen havas ankaŭ malfortajn flankojn, kiujn mi rekonas de
aliaj verkoj, precipe de la 'Torento'-trilogio. Teknika malglataĵo troveblas
en la maniero rakonti. La novelo havas unu ĉefan tempo-planon, kaj krome
necesas sciigi kio okazis antaŭ ses jaroj. Tion la aŭtoro faras parte per
dialogo inter restinta patrino kaj ŝia filo, formigrinta kaj nun revenanta
vizite. Tio estus bonega metodo, tamen ilia dialoga rememorado ne aperas
realisma, ĉar efektive ĝi ja estas informado al la leganto. Alia, pli grava
problemo estas, ke la homoj ne nur agas kaj parolas, sed krome filozofie
motivas kaj diskutas la sencon de siaj agoj. Ambaŭ tiuj problemoj fontas el la
sinteno de Engholm al la realismo. Li efektive ne estis realisto, sed
filozofia verkisto kiu uzis realisman formon. En ordo, sed pro tio li kredis,
ke li povas rezigni la realismon, kiam ĝi ne konvenis al lia celo, ekzemple en
la traktado de moralaj dilemoj.
Kiel evidentas el la supre diritaj vortoj, aldona temo de 'Venĝo' estas la
situacio de tiu, kiu formigris kaj poste revenas. "Li fariĝis homo sen
hejmloko. En la ĉefurbo li ĉiam pensis pri sia naskiĝloko kiel pri sia vera
hejmo, egale ĉu li tie loĝos aŭ ne. La reveno detruis tiun imagon" (p. 72).
Tiun senton de fremdeco ĉiuloke, ĉiumedie, Stellan Engholm evidente bone
konis. Klare, ĝi rekoneblas ankaŭ de multaj legantoj. Pro tiu kaj multaj aliaj
detaloj, la noveloj ŝajnas pli legindaj kaj ĝueblaj de nuntempuloj, ol liaj
romanoj.
Pri la stilo kaj lingvaĵo de la noveloj sufiĉus diri unu vorton, kiu signifas
la plej altan gradon de rekomendo: Ili estas 'Engholmaj'!