Subita kaj mistera malapero de junulino naskas tradician krimromanon.
Jen recenzo de Herbert Mayer:
Kiel ĝenro la krimromano havas specialan lokon en la
literaturhistorio de esperanto – pli pro literatur-sociologiaj kaŭzoj ol pure
arta pretendo. La unua originala krimromano estis 'Pro kio?' de Argus (Friedrich
Ellersiek), kiu imitis la tiamajn detektivajn romanojn, tamen sufiĉe enuige kaj
mallerte, almenaŭ por la hodiaŭa gusto. Sed per tia konstato ni tro severas kaj
maltrafe aliras la problemon: krimromano estas populara ĝenro, kiu volas plaĉi
aktuale kaj ne celas "eternajn artajn valorojn". En tia miskompreno situas ankaŭ
la blinde pedanta atakemo flanke de Golden al Valano. La literatur-sociologia
graveco de la esperanta krimromano ne ricevas sian legitimon el artismo, sed
simple el la fakto, ke ĝi estas ĝenro plej vaste legata en la subkulturo
esperanta.
Post Valano, kiu fine de la 70aj jaroj iniciatis ondon da tiaspecaj verkoj,
venis aliaj, kiuj jam trovis akceptopretan publikon: Dorval, Nemere, Tavanti,
Elgo. Kaj ĉiu aŭtoro alportis ion novan, tiel evoluigante krimromanan tradicion
internan, kiu povas kreiĝi aŭtonome sen troa imito de tendencoj en nacilingvaj
literaturoj: la krimromano originala emancipiĝis. La plej aktuala frukto estas
'Ŝia lasta poŝtkarto' de Serĝo Elgo.
Por la kulturigo kaj la flegado de la lingvosento, nia publiko bezonas spritajn,
agrablajn legaĵojn, lingve ekvilibrajn. Ĝuste pri tia romano temas: ĉio fluas
ĝue glate, ne estas stumbloblokoj, la lingva strukturo koincidas kun la natura
ritmo de la efektive parolata lingvo. Bone rimarkeblas, ke la aŭtoro certe havas
daŭran kontakton kun la viva esperanto-parola komunumo kaj ne estas tiu tipo de
aŭtoro, kiu volas krei ĉiutagan lingvon sur sia izolita skribotablo. Tamen etan
reformĉevalon ankaŭ (pardonu: anke) Elgo rajdas: li anstataŭas la adverban -aŭ
per -e: anke, ankore, balde, morge... sed 'anstataŭ' restas, ĉar tio ja estas
prepozicio. Tiu ŝanĝo estus tute konvena kaj bone integriĝus en la esperanta
lingvosistemo. Mi nur dubas pri la reago de la publiko, kiu – tra alies
ekstremaj klopodoj transformi nian lingvon laŭ privataj gustoj – komencas
bedaŭrinde malfidi ĉiun nekonvencian elementon. Ĉar nova tiu uzo efektive ne
estas, ĝi ekis jam en la lasta jarcento.
Ĉiujn krimromanajn ingrediencojn vi trovos: malapero de persono, strangaj uloj,
misvojantaj policanoj, duone putra ina kadavro, neatendita fino. Kaj ĉio
prezentiĝas en bone strukturita rakontmaniero, kiu bildigas la aferojn el
diversaj vidpunktoj, ĝenerale el tiuj de la esplorantaj policanoj Kramer kaj
Waddi, kiuj reliefas tute nuancite kaj senŝablone. Vivaj figuroj ili estas, same
kiel la aliaj rolantoj de la romano: sinjorino Hanĉo, la iama putino kaj nuna
grand-damo, Marĉelo, la de la sorto neglektita ulo, por kiu la mondo ekster sia
medio restas nekomprenebla, aŭ la marĝenuloj vivantaj proteste ekster la
socio... Ĝuste tion Elgo alportis al la krimromana tradicio de esperanto:
pentron de la socia kondiĉigo de la individuo. En tiu punkto la romano certe
transpaŝas aktualan valorecon.
Grava elemento de populara ĝenro estas ĝia periodeco: la ŝatanta publiko volas
kontentiĝi regule kaj ne emas atendi tro longe novan legaĵon. Valano tion
konsciis, kreante tutan "ĉu-serion". Ni esperu, ke Serĝo Elgo en tio imitos lin.