Verko tradukita de Lanti.
"... Ne malofte mi konstatis, ke ateistoj ne pli meritas la nomon liberpensulo ol la plej ortodoksa kredulo... Tiu libro liveras bonan ekzemplon de toleremo per tio, ke deisto kaj ateisto amike interdiskutas pri demandoj, al kiuj ili donas malsaman respondon...".
Fine aperas 9 artikoloj de la franca filozofo Alain, elektitaj de Lanti mem por "Sennacieca revuo" kaj "Sennaciulo". Ili estas jenaj:
Dubi (Sennaciulo, majo 1929)
La cerbo kaj la stomako (Sennacieca revuo, decembro 1933)
La rajto kaj la perforto (Sennacieca revuo, januaro 1934)
La rajto (Sennacieca revuo, februaro 1934)
Agi laŭpense, ne laŭstomake (Sennacieca revuo, marto 1934)
Ne forgesu la ideon (Sennacieca revuo, aprilo 1934)
La egalo kaj la rajto (Sennacieca revuo, majo 1934)
Materialismo - Spiritualismo (Sennacieca revuo, julio 1934)
Kio beligas la homan vivon? (Sennacieca revuo, aŭgusto 1934)