J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl, Mondial, Novjorko, 2008, 175 paĝoj, 22 cm
Beletra Almanako (BA) estas nova literatura periodaĵo,
lanĉita en septembro 2007. Komence ĝi publikiĝis ĉiun sesan monaton, sed ekde
2009 ĝi aperas trifoje jare, en februaro, junio kaj oktobro. Ĝin eldonas Ulrich
Becker (Mondial, Novjorko) kaj redaktas Jorge Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto
kaj István Ertl.
Jen la enhavtabelo de ĉi numero:
Prezento (Jorge Camacho)
Originala Prozo
Sten Johansson: Faktoro 15
Francisco Javier Moleón: La tagon de via morto
Luiza Carol: La domo de Brendo
Originala Poezio
Anja Karkiainen: Al portretisto; Portret’ pri vi; Sonbukedo; Savo; Resone; Son-ondare; Splena finalo; Post tradukprovo; Diversverse