Alloga aventura evento okazinta en la 9-a jarcento en malgranda ĉemara vilaĝo en Svedio. La rakonto pri kelkaj amikoj el la vikinga tempo celas junajn legantojn kaj ĉiujn ŝatantojn de suspenso.
Jen eltiraĵo el recenzo de Zlatoje Martinov, kiu aperis en la revuo "La Espero":
Konforme al reala historia fakto kiu datiĝas el la jaro 829, laŭ kiu du
misiistoj Ansgar kaj Vitmar vojaĝis al tiam pagana Svedio por disvastigi la
kristanismon, Leif Nordenstorm (1960), plektas interesan rakonton pri vikinga
tribo kiu havis la historian honoron esti vizitita far tiuj du misiistoj. La
aŭtoro ekkonigas nin kun preskaŭ idilia vivo de la tribo, precize dirite kun la
tribestra familio kiu trankvile kaj libere vivas, laboras kaj timas nur de la
atakoj de la mar-piratoj. La filo Arne, saĝa kaj klarvida knabo estas la
ĉefheroo de la rakonto, iuspeca "hinĝo" ĉirkaŭ kiu turniĝas la rakonto. Tiel ni
ekkonas multon el la svedaj tradicio kaj historio precipe de la tempo de
vikingoj, iliajn ĉiutagan vivon, ritojn, kutimojn, timojn...
La aŭtoro klopodis montri la momenton de la granda civiliza turno: vikinga
kontakto kun nova religio, la kristanismo, kiu baldaŭ fariĝos la dominanta
tutmonda religio kiu fundamente kaj diversmaniere ŝanĝos la mondon. Li tion
faras pere de sia literaturheroo Arne, la ĉefido. La knabo dum interparolo kun
du misiistoj kristanaj, ekkomprenis kaj iom post iom akceptis la moralajn
valorojn de la nova religio. Li konsciis ankaŭ ke la sklaveco kaj socia
malegaleco ne estas la naturaj kategorioj, far dioj ordigitaj kaj pro tio
neŝanĝebla. Ŝanĝiĝas ankaŭ lia vidpunkto konforme al la sociordo de la tribo,
same lia rilato al la sklavoj. Li eksentas ke ankaŭ ili estas homoj, ne nur
puraj iloj kiuj parolas. Nordenstorm montras (pale kaj nesufiĉe) al ni la
moralan transformon de la vikinga knabo. La knabo certe estas simbolo de la
tutvikinga transformo el la paganaj kredoj al la kristanismo.
Por la aŭtoro la tradicio estas sendube grava, tial la rakontado estas kurta,
efekta, la stilo konciza kaj fokusita al deziro prezenti la ĉefajn trajtojn de
la vikinga komunumo sed bedaŭrinde ne ankaŭ la psikologiajn. Malhavo de pli
profundaj psikologiaj rilatoj inter la literaturherooj estas la ĉefa manko de la
novelo. Plue, Nordenstorm estetikigas la primitivan vivon de la vikingoj, en
iliaj kondutoj sentiĝas surpriza spirito de la tute civilizitaj homoj, sed ne la
atenditaj senbrido kaj nekontrolitaj instinktoj kiuj estas normalaj karakterizoj
de ĉiuj barbaraj triboj. Sed li donacis tiel belegajn bildojn el la antikva vivo
kun pitoreskaj priskriboj de la ritoj kaj moroj ke leganto havas senton ke li
mem troviĝas inter la vikingoj kaj partoprenas tiajn festenojn.
Kaj jen recenzo de Baldur Ragnarsson, aperigita en la revuo "Esperanto":
Juna knabo legas runojn sur ŝtono ĉizitajn memore al lia avo, la loko
estas ie sur la orienta bordo de Svedujo, la tempo frue en la 9-a jarcento, en
la t.n. vikinga epoko. La tempo estas danĝera, komerca vojaĝo trans la Baltan
Maron estas riska afero, piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde. La rakonto
tamen ne temas pri vikingoj, sed pri ordinaraj homoj, kiuj preferas hejman vivon
kaj pacan laboron al militista gloro. La knabo Arne, filo de Björn, ĉefo de
malgranda bienula komunumo, elkreskas en atmosfero fremda al militisma etoso, li
ne estas destinita al kariero de vikingo; lia patrino ne nutras esperojn pri
batalista gloro por sia filo, ŝi estas saĝa kaj kuraĝa virino, kiu gvidas la
infanojn tra arbaro al sekura loko, kiam minacas atako de piratoj. Komparo kun
la islandaj sagaoj el la vikinga epoko ĉi tie sin invitas; tie patrino
antaŭvidas vikingan gloron por sia filo, kiu verkas strofon: "Diras mia patrino,
ke oni donu al mi batalŝipon, ke mi iru kun vikingoj kaj revenu hejmen faliginta
multajn homojn en batalo", tiel parolas Egil, sepjara filo de Skalla-Grim en
sagao, kiu portas lian nomon. La kontrastoj estas akraj: unuflanke la glorigita
vikinga vivo, aliflanke la ordinara, tamen tute ne seneventa aktivado de honeste
laborantaj homoj.
Tute ne seneventa, jes, fakte tiel estas. Ĉasado de alkoj, vizito de kristanaj
misiistoj, alproksimiĝo de ŝipo kun suspektindaj homoj, probable piratoj; ludoj,
laboroj, festenoj; ĉio kunplektiĝas en proceso de efikoj kaj sekvoj, kiu evoluas
al nova kompreno pri interhomaj rilatoj, kio estas la motivo kaj celo de tiu ĉi
laŭdinda infanlibro de Leif Nordenstorm.
Arne, la ĉefrolulo, estas vigla, agema knabo, sed ankaŭ pensema kaj scivolema
pri aferoj, kiuj instigas al demandoj, esploroj kaj eventuale al novaj
vidpunktoj kaj sintenoj al realaĵoj. Sklavoj apartenas al la komunumo, aĉetitaj
sed ne kaptitaj, ili ne estas malbone traktataj, sed ili "devas scii ke ili
estas sklavoj", kiel la patro de Arne plurfoje admonas, li ankaŭ ne tro multe
ludu kun la sklavaj infanoj. Gravan rolon en la spirita evoluo de Arne ludas la
sklava knabeto Trumbe. Okazas malbelaj aferoj, kiuj kaŭzas konsciencan doloron
al Arne kaj li komencas pridubi la diferencon inter liberulo kaj sklavo. Kaj iom
post iom ŝanceliĝas ĝis ekrompiĝo la barilo, kiu apartigas la du knabojn kiel
liberulon kaj sklavon. La kristanaj misiistoj "Ansgar kaj Vitmar, ja historiaj
personoj" evidentigas, ke Trumbe estas kristana, kio vekas ĉe Arne gravan
demandon pri sia avino, kiu estis liberigita sklavo, ĉu eble ankaŭ ŝi estas
kristana?
La afero klariĝas dum vizito ĉe la patrinliniaj geavoj en alia vilaĝo. Neniam
malbontraktu sklavojn kaj Dio benu vin, mia infano! diris la avino.
La rakonto ne tiel finiĝas, ke la familianoj de Arne fariĝas kristanoj. Multaj
generacioj forpasis ĝis plena kristanismo en Svedujo. Sed la rakonto havas
gravan humanisman mesaĝon, kiu estas ĉiamvalida: Ne malbontraktu, ne persekutu!
Entute, bona infanrakonto "kaj ne nur por infanoj", realisme prezentita surbaze
de solidaj scioj pri la sveda prasocio kaj ne dramomanke. La ilustraĵoj de Pavel
Rak estas absolute ŝatindaj, ili estas bonhumoraj kaj bele harmonias kun la
etoso de la libro.