Ekde 1921, Sennacieca Asocio Tutmonda SAT
organizas ĉiujare (krom la mondmilitaj jaroj) laboristan esperantistan kongreson,
kunvenigantan kelkajn centojn da personoj el la tuta mondo, ĉiujare en malsamaj
landoj. Dum la jaro 2002 la kongreso havis lokon en Alikanto (Alicante/Alacant), Hispanio.
SAT-aj kongresoj estas ĝenerale tre solidaj, kun multnombraj laboraj kaj
diskutaj kunvenoj. Okazas asembleoj por pritrakti internajn aferojn de la asocio,
aŭ por diskuti la mondajn problemojn kaj la agadojn de la anoj de SAT tiurilate,
kaj ne mankas la estraraj kaj la frakciaj kunvenoj.
Jen informoj pri diversaj lastjaraj kongresoj:
76-a Kongreso: de la 12-a al la 19-a de julio de 2003 en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono, Svisio). Jen la aprobita Deklaracio.
87-a Kongreso: Dinano, Francio, 9-a al 16-a de aŭgusto 2014.
Sed ni ne forgesu la kulturajn aspektojn, kiuj estas unu el la statutaj bazoj de la asocio. Kaj kutime restas tempo ankaŭ por la distraj kaj turismaj agadoj, kun ekskursoj al la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, kaj ankaŭ por la malserioza babilado.
Se vi interesiĝas pri pliaj detaloj, ĵetu rigardon al la oficiala paĝo de la kongresoj.