IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

ANARĤIISTO  PROPONIS  ESPERANTON  AL  LA  KOMUNISTA  INTERNACIO

Toño del Barrio

Publikigita en "Sennaciulo 2009 05/06, n-ro 1247-1248".

Ángel Pestaña

Lastatempe mi komencis esplori pri la historio de la rilatoj de la hispaniaj anarĥiistoj al Esperanto. Kvankam jam konata, almenaŭ supraĵe, temas pri iom neglektata parto de la esperanta bibliografio, ĉar ili aperas apenaŭ marĝene en la ĝeneralaj historioj pri la movado. Tio ŝuldiĝas ĉefe al la apartiĝo de anarĥiistoj disde la ĝenerala esperantista movado, kaj ankaŭ al la drasta malfortiĝo de tiu sektoro post la enlanda milito. Sed por neniu estas sekreto la forta engaĝiĝo de la anarĥiistoj antaŭmilitaj al Esperanto, lingvo kiu fariĝis kvazaŭ simbolo de la liberecana idealo. Ne estas mirinde do ke en la historiaj verkoj pri la anarĥiismo aperas tre ofte informoj pri Esperanto, aŭ ke en la biografioj de unuopaj aktivuloj de tiu ideologio oni mencias ke li aŭ ŝi lernis la internacian lingvon.

Kelkaj informoj pri tiu rilato aperos en artikolo pri kiu mi estonte informos. Sed mi nun deziras diskonigi ateston pri aparta okazaĵo en kiu hispania anarĥiisto ĉefrolis, sed kiu rilatas al pli ĝenerala laborista kunteksto. Temas pri la diskuto rilate al la ebla utiligo de Esperanto ĉe la Komunista Internacio. Ĝi estis jam konata, ĉar tio aperas eĉ en la Enciklopedio de Esperanto de la jaro 1934, sed mi nun povas informi pri la detaloj.

    Kion faris anarĥiisto en la Komunista Internacio?

Ni klarigu ke la 3-a Internacio naskiĝis post la Rusa Revolucio, kaj en momento en kiu la Laborista Internacio (la 2-a, de socialista tendenco) estis kolapsinta pro la Unua Mondmilito. Tiu rusa revolucio naskis multajn esperojn en diversaj laboristaj movadoj, kaj vekis la solidarecon de ĉiuj revoluciuloj. Do, kiam oni deziris krei kunordigan organizon, kaj oni faris alvokon al la diversaj landoj, multaj partioj kaj sindikatoj montris volon aliĝi al ĝi. Tio okazis en Hispanio en diversaj sektoroj, inter kiuj la socialistoj, kiuj sendis delegitaron al Rusio por esplori la okazintaĵojn, kaj ankaŭ la Nacia Konfederacio de la Laboro (CNT), en kiu dominis la anarĥiistoj, decidis en Kongreso en Barcelono provizore aliĝi al la ĵus fondita Internacio.

Por konkretigi la aferon, la CNT decidis sendi delegitojn al la Dua Kongreso, kiu okazos en Moskvo. Oni elektis du delegitojn, Eleuterio Quintanilla kaj Pedro Vallina, kiuj finfine ne povis mem foriri. Mi mencias iliajn nomojn pro la fakto ke la unua estis esperantisto, laŭ la konservataj atestoj. Post diversaj okazintaĵoj povis tien vojaĝi Ángel Pestaña, grava gvidanto de la sindikato.

Eble mi devus klarigi ke, malgraŭ tio antaŭe dirita, oni ne devus nomi lin anarĥiisto. Fakte, malgraŭ la simpligoj de la bibliografio, mi devas atentigi ke la sindikato CNT ne estis oficiale anarĥiista, kaj enhavis multe pli ampleksan anaron, zorgantan ĉefe pri laboraj luktoj, kaj ne ĉiam pri revoluciaj taskoj. La liberecanoj estis tre aktivaj gvidantoj de la movado, sed ankaŭ kunvivis en ĝi pli moderaj sektoroj. Pestaña estis unu el la motoroj de tiu ĉi lasta grupo, kaj dum la 30-aj jaroj li estos apartigita de la sindikato, kaj eĉ kreos politikan partion, la Sindikatistan Partion, kiu gajnos du seĝojn en la balotado de 1936 ene de la Popola Fronto.

Pestaña en malsanulejo de Manresa post suferi teroristan atencon

    La propono de Pestaña

Pestaña partoprenis la cititan Duan Kongreson, kaj ankaŭ la preparojn organizitajn la antaŭajn tagojn, kaj krome disvolvis aliajn agadojn de propagando en Petrogrado kaj Moskvo. Post sia reveno, li estis enkarcerigita, kaj iom poste li suferis tre gravan atencon fare de teroristoj apogitaj de la patronaro. Li tamen havis ŝancon informi la sindikaton kaj verki longan raporton, sekve de kiu la CNT decidis malaliĝi el la Tria Internacio, kaj revivigi la Unuan. En ĝi troviĝas kelkaj paragrafoj koncernantaj la lingvan demandon, kiun mi nun tradukas:

Poste venis tio rilata al la oficialaj lingvoj de la Konferenco. Oni akceptis la germanan kaj la francan. La angloj, kies delegitaro estis sufiĉe multnombra, eĉ se ili reprezentis malgrandajn frakciojn, proponis ke la angla estu konsiderata ankaŭ oficiala lingvo. Per plimulto da voĉdonoj oni rifuzis la proponon. (...)

Ne surpriziĝu ke oni malmulte diskutas, aŭ almenaŭ ne juĝu ke oni malmulte diskutis laŭ tio kion mi ĉi tie povas diri; pensu ke ĉiu diskuto devas esti tradukita almenaŭ en kvar lingvojn, kaj la respondon kiun oni faru al tiu parolado per la sama proceduro. (...)

La sesioj perdis ĉiun intereson. La multaj tradukoj igis senfina la plej malgrandan diskuton.

Krome, kiam oni estis tradukonta en iun lingvon, tiu kiuj ĝin ne komprenis forlasis la salonon; kiam oni finis tiun tradukon kaj oni devis fari alian, necesis atendi ke revenu tiuj de tiu lando, kio kaŭzis nekalkuleblan perdon de tempo. Kaj ĉe ĉiu traduko ripetiĝis la sama afero. Kaj nur estis unu virino por traduki en ĉiujn lingvojn: Angelika Balabanoba.

Angelika Balabanoba

La ritmo de la Kongreso estis malesperiga, ĉar, krom kiam parolis LeninoTrockij, la diskutoj pasis meze de ĝenerala indeferenteco, dum en la Komisionoj aranĝiĝis ĉiuj aferoj. Ni aldonu al tio ĉi ke la laciĝo de Balabanoba intensiĝis tagon post tago, kaj la tradukojn ŝi pli kaj pli konkretigis, ĝis fine apenaŭ restis io el tio kion la parolanto diris.

Konsiderante tiun ĉi malfacilon pri la lingvoj, kaj pensante ke la simpligo de tiu malfacilaĵo estus tre avantaĝa, kaj memorinte la interkonsenton prenitan en Madrido fare de la Konfederacio, mi skribe petis al la Prezidanteco ke ĝi metu je diskuto de la Kongreso la deklaron por venontaj Kongresoj de "Esperanto" kiel helpa lingvo. Kiam mi prezentis la proponon, ili diris ke ili diskutos ĝin, kaj donos respondon pri tio akordita pri ĝi.

Zinovjev

Kiam la sesioj jam daŭris dek-kvar aŭ dek-kvin tagojn, la angla delegitaro kreskis per la alveno de novaj delegitoj, kaj tiam la prezidanteco proponis ke, konsiderante la nombron da anglaj delegitoj kiuj prenis parton en la Kongreso, oni forigus la francan kiel oficialan lingvon, anstataŭigante ĝin per la angla. La propono estis aprobita.

De post tiu momento fariĝas pli malfacile por mi sekvi akurate la Kongreson, kiel ĝis nun; ĉar, konsiderante ĉiam la laciĝon de la tradukistino, kiu pligrandiĝadis, estis vesperoj kaj kompletaj sesioj en kiuj oni faris eĉ ne unu solan tradukon en la francan. (...)

Ĉar mi sciis ke tiu estis mia lasta sesio de la Kongreso kaj ke mian proponon pri "Esperanto" oni estis forgesinta, tial ke oni nenion estis respondita, mi insistis ĉe Zinovjev por ke li laŭtlegu la proponon, kaj la Kongresu donu sian opinion pri ĝi.

Li respondis ke ne eblis ĝin diskuti. Li povus laŭlegi la proponon, aldonante ĉe la fino la inviton al la Komitato de la Tria Internacio esprimi informon aŭ komisii raporton por ĝin diskuti en venonta kongreso.

Mi tiel faris kaj la Komitato respondis ke ĝi ĝin studos.

Lanti

La uzo de citiloj en la du aperoj de la vorto "Esperanto" aperis tiel en la originalo, kvazaŭ la aŭtoro ne certus ke oni komprenus pri kio temas.

Notu ankaŭ ke ne temis pri ideologie planita iniciato, sed pri rekta propono surbaze de persona sperto fare de homo antaŭe ne engaĝita en la debato pri internacia lingvo. La problemoj de Babelo apartigis la delegitarojn kaj malhelpis la diskutojn kaj la alprenojn de praktikaj solvoj

Kiel ofte okazas, kiam oni enmetas gravan aferon en Komitato, ĝi riskas perdiĝi en profunda puto, el kiu eble ĝi ne eliros. Io simila okazis ĉe la propono pri esperanto, interalie ĉar ĝi komplikiĝis pro la konkurenca propono pri Ido. Tiu historio estas pli konata, ĉar en ĝi partoprenis Lanti, kiu vojaĝis al Moskvo por defendi la opciojn de nia lingvo. Tamen, li nur sukcesis ricevi unu mesaĝon kun la teksto:

K-do E. Lanti, delegito de la esperanta organizo "SAT", kun aprobo de l' Internacia Sekretariejo de l' Komunista Partio Franca, veninte Moskvon, celante enketi pri la laboroj de la "Studa komisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio", estas oficiale informata, ke tiu komisiono estas jam likvidita k ke la Komunista Internacio alprenis nenian decidon pri adopto ĉu de esperanto, ĉu de ido.

Ĉu Lanti sciis tiam ke la proponon faris sindikatisto ne speciale proksima al la komunista partio, kaj pro pure praktikaj motivoj? Mi dubas, ĉar eble en tiu kazo li estus uzinta alian strategion. Sed tio jam apartenas al la "fikcia historio".