Demisia letero de Cindy Sheehan (sindi ŝihan), 29.5.2007
Cindy Sheehan |
Mi devis elporti sufiĉe da malamo kaj mokoj ekde kiam Casey (kezi) estis mortigita, ĉefe ekde kiam mi iĝis la tielnomata "vizaĝo" de la usona kontraŭmilita movado. Speciale depost kiam mi ĉesigis ĉiun restantan ligon kun la Demokrata partio mi estis plue insultata fare de la "liberalaj" blogoj, kiel "Democratic Underground" (demokratik andergraund: "Demokrata Subgrundo"). La plej mildaj insultoj varias inter "reklam-putino" kaj "fine ni liberiĝis de tiu rubaĵo".
Mi atingis tian dolorigan konkludon je la mateno de "Memorial Day" (memorjal dej: "Memortago"). Ne temas pri eksplodo de tiumomentaj pripensoj, sed pri aferoj kiujn mi pripensadas de ĉirkaŭ unu jaro. La atingitaj konkludoj disŝiras mian koron.
La unua konkludo estas, ke la tiel nomata "maldekstro" flegis min nur dum mi limigis mian proteston je la sola George Bush (ĝooĝ buŝ) kaj la Respublikana partio. Kompreneble tiam oni kalumniis min kiel marioneton de la Demokrata partio. Tiu etikedo utilis por marĝenigi min kaj mian mesaĝon. Ĉu eblis, ke virino havas proprajn ideojn kaj moviĝas ekster la du-partia sistemo?
Tamen, kiam mi komencis pritaksi la demokratulojn per la samaj kriterioj uzataj pri la respublikanuloj, tiam la apogo al mia agado komencis malfortiĝi, kaj la "maldekstro" ek-etikedis min per la samaj kalumnioj kiel la dekstro.
Mi kredas, ke neniu atentis min dum mi diris, ke la problemo pri paco kaj pri homoj senkiale mortantaj ne estas demando pri "dekstro-maldekstro" sed pri "justa-maljusta". Min oni konsideras "radikaleca" ĉar mi kredas ke la partiaj politikoj devas esti flanken metataj, kiam centmiloj da homoj mortas pro milito bazita sur mensogoj kaj subtenata de la demokratuloj samkiel de la respublikanuloj. Mirigas min la fakto, ke homoj kapablaj esti akutaj kaj subtilaj kiel laser-radioj — kiam temas pri mensogoj, falsigoj kaj politikaj ruzaĵoj uzataj de la kontraŭa partio — rifuzas rekoni la samajn fiaĵojn en sia propra partio.
La blinda lojalo favore al unu sola partio estas danĝera, kie ajn ĝi situas. La alilandaj popoloj jam rigardas nin usonanojn kiel anekdotojn, ĉar ni permesas al niaj estroj agadi laŭ tioma sangavida inklino. Se ni ne kapablas eltrovi alternativon kontraŭ tiu ĉi "duopa sistemo", nia respubliko mortos kaj ĝin anstataŭigos tiu situacio en kiun ni estas rapide glitantaj senkonscie kaj senekvilibre: planedo dezertigata fare de faŝisma korporaciismo.
Min oni demonigas ĉar kiam antaŭ mi prezentiĝas homo, mi ne pritaksas lin laŭ partio au nacio: mi rigardas lian koron. Se homo aspektas, vestas, agas, parolas kaj voĉdonas kiel respublikanulo, kial mi devus lin apogi, eĉ se li nomas sin mem "demokratulo"?
Mi ankaŭ konkludis, ke mi agadas tiamaniere ĉar mi estas "reklam-putino", anstataŭ vere engaĝi min. Mi investis mian tutan havaĵon en provo alporti pacon kaj justecon al lando, kiu tute ne deziras ambaŭ aferojn. Se troviĝas ulo deziranta tiajn aferojn, li normale nenion alian faras ol partopreni manifestacian marŝon aŭ sidi antaŭ sia komputilo por kritiki aliulojn. Mi elspezis ĉiun centimon ricevitan de mia "dankema lando" kiam mia filo estis mortigita, kaj ĉiun centimon ricevitan per prelegoj kaj libroj. Mi oferis 29-jaran geedziĝon, longtempe mi vojaĝadis restante malproksima de la gefratoj de Casey, kaj mia sano suferis, kaj la hospital-ŝuldoj akumuliĝis ekde la pasinta somero, kiam mi preskaŭ mortis.
Mi elspezis mian tutan havaĵon por provi igi mian landon ĉesi masakri senkulpajn homojn. Min oni nomis per la plej mallaŭdindaj epitetoj fontantaj el mizeraj mensoj; plurfoje oni mortminacis min.
Sed jen la plej horora konkludo de mi atingita ĉi-matene: Casey vere mortis por nenio. Lia multvalora sango estis elverŝita en malproksima lando, malproksime de la familio kiu lin amis, kaj li estis mortigita de sia lando mem: lando kiu jam funkcias kaj agadas kiel milit-maŝino, kapabla atingi eĉ la kontrolon super niaj pensoj.
Depost lia morto mi ĉiel klopodis havigi signifon al lia sinofero. Casey mortis por lando pli zorganta pri kiu estos la nova "Usona Idolo", ol pri kiom da homoj estos mortigitaj en la venontaj monatoj, dum demokratuloj kaj respublikanuloj ludadas je politiko per homaj vivoj. Disŝiras mian koron la scio, ke mi tiom longe vivadis lojale en tia sistemo, kaj ke Casey pagis la prezon de mia lojalo. Antaŭ mia filo mi kulpas, kaj tio plej multe turmentas min.
Mi ankaŭ provis aktivi en la kadro de pac-movado, en kiu oni ofte metas la personan egoon super la pacon kaj la homan vivon. Jen grupo kiu rifuzas labori kun iu alia, jen ulo kiu ne partoprenos iniciaton se ĉeestos tiu ulino; kaj ĉu oni povas scii kial la tutan atenton kaptas tiu Cindy Sheehan? Malfacilas labori por la paco se dum oni ĝin alvokas, oni gardas malantaŭ la ŝultroj tiom da rankoroj.
En Irako niaj kuraĝaj junuloj kaj junulinoj estas lasataj tie senfine fare de siaj malkuraĝaj estroj, kiuj movas ilin kvazaŭ peonojn sur ŝaktabulo el detruo; kaj la iraka popolo estas destinata al morto, aŭ al io pli malbona ol morto, fare de uloj zorgantaj pri la balotadoj pli ol pri homaj vivoj. Vi ja vidos: post kvin aŭ dek aŭ dek kvin jaroj niaj trupoj revenos hejmen lamante, trenante post si fian malvenkon, kaj niaj nepoj vidos siajn gepatrojn morti senkiale, nur ĉar la avoj plu subtenis ĉi koruptitan sistemon. George Bush neniam estos submetita al "impeachment" (impiĉmen: "akuzo pri ŝtatperfido"), ĉar se la demokratuloj fosas tro funde, povus aperi skeletoj el iliaj tomboj mem; tiel la sistemo daŭros senfine.
Vizaĝoj de mortintaj usonaj soldatoj |
Mi estas kolektanta la restaĵojn kaj revenonta hejmen. Mi iras hejmen por esti patrino al miaj pretervivantaj filoj, por provi reakiri iom el tio, kion mi perdis. Mi provos gardi kelkajn bonajn, pozitivajn rilatojn akiritajn dum la vojaĝo al mi altrudita de la morto de Casey; mi provos ripari kelkajn aliajn, kiuj rompiĝis kiam mi komplete engaĝiĝis en tiu ĉi entrepreno, celante ŝanĝi tiun ĉi vivsistemon kiu, mi timas, estas skulptita en senmova, nefleksebla, rigida, mensoga marmoro.
"Camp Casey" (kamp kezi: "tendaro Casey") utilis al tiu celo. Ĝi estas vendata. Ĉu belega kvin-akrea bieno en Crawford (kraŭford), Teksaso, interesas al iu? Mi konsideros ĉiun prudentan proponon. Onidire ankaŭ George Bush baldaŭ foriros de tiu loko, tio plivalorigas la bienon.
Do per ĉi letero mi demisias de mia rolo kiel "vizaĝo" de la usona kontraŭmilita movado.
Ne temas pri fina bilanckonto, ĉar mi neniam ĉesos serĉi kaj helpi la personojn, kiuj en la mondo estas persekutataj de la usona imperio. Mi nur ĉesis labori en aŭ ekster tiu ĉi sistemo.
Tiu ĉi sistemo energie rezistas kontraŭ ĉiu ajn helpo al si proponata: ĝi voras la homojn, kiuj provas helpi ĝin. Mi eliras el ĝi, antaŭ ol ĝi elkonsumos min aŭ iun alian amatan personon, krom miajn restantajn vivrimedojn. Adiaŭ Usono. Vi ne estas la lando kiun mi amas; mi fine komprenis, ke neniel gravas kiom oni sinoferas por vi: neniu sukcesos fari el vi la landon kiun mi deziras. Nun estas via vico.
Tradukis Filippo Franceschi