IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

OKAZO  INFORMI  PRI  LA  HISTORIA  ROLO  DE  ESPERANTO

Publikigita de "La Sago", numero 31, decembro 2006*

Kiam vi legos tiun ĉi artikolon, universitata Kongreso de historiistoj estos aŭdinta pri la historia rolo de Esperanto en tre konata pasinta okazintaĵo: la intercivitana milito en Hispanio.

Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas probable bone konataj de la legantoj de "La Sago", sed probable la plej junaj ne tiom konas ke Esperanto estis forte uzata por propagandi la respublikanan kaŭzon en diversaj forumoj. Do, mi ĉi-sekve resumos baze tiun uzadon.

Antaŭe, ni tamen devas rememorigi ke la milito komenciĝis en julio 1936, do antaŭ 70 jaroj, kiam grupo de generaloj, helpitaj de la konservativaj fortoj, kaj apogitaj de la katolika Eklezio, kaj kiuj poste estos estrataj de generalo Francisco Franco, ribeliĝis kontraŭ la demokrata Respubliko, kiu de februaro estis regita de koalicio de progresintaj fortoj, konata kiel la Popola Fronto. Ties ĉefaj membroj estis diversaj burĝaj progresemaj partioj plus la socialistoj, kaj, kun malpli da graveco, la komunistoj, katalunaj naciistoj kaj aliaj pli malgrandaj partioj. Krome, apogis la respublikanan flankon, la anarĥiistoj kaj la malgranda duontrockista partio POUM, sed ili iniciatis revolucian agadon, kiu baldaŭ konfliktos kun la registaraj fortoj, kiuj preferis koncentriĝi en la rezistan lukton kontraŭ la armeo. Aliflanke, la vaskaj naciistoj, tre konservativaj, ankaŭ kontraŭis la puĉon, sed sekvis iom sendependan vojon, kiu ankaŭ provokos problemojn de kunordigo ene de la lojala flanko.

Post mil tagoj, la dekstrulaj fortoj venkos en la milito, apogitaj de la faŝistaj ŝtatoj de Germanio kaj Italio, dum la okcidentaj demokratioj deklaros la pakton de Ne Interveno, kiu fakte kondamnos la Respublikon al la serĉo de helpo ĉefe en Sovetunio kaj, pli simbole ol signife, Meksikio. La venkintoj kreos diktatorecan reĝimon, kiu supervivos preskaŭ 40 jarojn. Post la morto de la diktatoro, la ekvilibro de fortoj kondukos al politika transiro, kiu finiĝos en okcidentecan demokration. Unu el la konsekvencoj de la paktoj postfrankismaj, estos la neceso forgesi la militajn vundojn, kaj ne serĉi politikajn respondecojn. Kvankam floradis la historiaj esploroj, kaj ankaŭ la libroj kaj filmoj pri tiu periodo, apenaŭ estiĝis politikaj iniciatoj por memorigi la mortintojn, kaj speciale la institucioj forgesis la respublikanan periodon, kiun oni iel povus konsideri antaŭanto de la nuna demokrata reĝimo.

Dum tiu ĉi jaro 2006 la nova socialista registaro, kun la apogo de ĉiuj politikaj grupoj, kun la signifa escepto de la ĉefa opozicia forto, la Popola Partio, klopodis solvi la plej akutajn konsekvencojn de tiu institucia forgeso, inter kiuj la pluelmontro de diversaj frankismaj simboloj en multaj hispanaj stratoj, la malkono de la loko kie troviĝas la korpoj de multaj persekutitoj, enterigitaj en nekonataj aŭ komunaj tombejoj, kaj la malagnosko de la rolo de multaj batalantoj, konataj aŭ ne, favore al la demokratio. Por tio, solena decido de la Parlamento deklaris tiun ĉi jaron la Jaro de la Historia Memoro, oni proponis specifan leĝon (tre kritikatan ambaŭflanke), kaj oni organizis diverstipajn agadojn por honori batalantojn aŭ por esplori la tiutempaj okazintaĵojn.

Unu el tiuj agadoj estas la organizado de Kongreso pri la Hispana Intercivitana Milito, kiu havos lokon fine de novembro, kiam tiu ĉi numero de "La Sago" troviĝos en la presilo. Ĝin organizos universitataj medioj, kun la apogo de la Ministerio de Kulturo, kaj ĝin partoprenos kelkaj el la plej gravaj tutmondaj esploristoj pri tiu temo.

En la Kongreso, la konata esperanta historiisto Ulrich Lins (aŭtoro interalie de La danĝera lingvo; studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto) kaj mi mem (José Antonio del Barrio) ĝuos la okazon prezenti prelegon pri "La uzo de Esperanto dum la hispana intercivitana milito".**

    La rolo de Esperanto dum la milito

Esperanto estis uzita dum la hispana milito, precipe en propagandaj laboroj. La esperantista movado en Hispanio estis en tiuj jaroj sufiĉe disvolvita, tiel ke eblis utiligi la fortojn de la organizaĵoj por informi la eksterlandan movadon pri la argumentoj de la batalantoj. Por esti precizaj, la lingvon uzis preskaŭ nur la respublikanaj fortoj, ĉar, malgraŭ la ekzisto de esperantistoj kiuj apogis la frankistan flankon, ĉi ties aŭtoritatoj rigardis kun malfido la internacian lingvon, kaj ne profitis de la eblecoj kiujn ĝi permesis.

La unuaj informoj kiuj atingis eksterlandon igis multajn pensi ke ekzistis eĉ specifaj taĉmentoj de batalantoj esperantistaj. Laŭ la unuaj informoj, la kolonelo Julio Mangada, prezidanto de tiama Hispana Esperanto-Asocio, kaj unu el la plej konataj respublikanaj militistoj, komandis esperantistan roton; oni nun scias ke tio estis legendo, kvankam veras ke la rolo de Mangada estis elstara en la unuaj semajnoj de la milito. Oni ankaŭ menciis la uzon de Esperanto en la Internaciaj Brigadoj kiuj venis Hispanien por helpi la respublikanan tendaron. Estis vero ke eksterlandaj esperantistoj luktis en Hispanio, kaj ke multaj utiligis Esperanton en diversaj okazoj, sed ili ne estis grupigitaj en specialan taĉmenton.

La ĉefa uzo de Esperanto direktiĝis al propagandaj celoj. Diversaj organizaĵoj eldonis revuojn en la internacia lingvo, kaj pluraj radiostacioj elsendis en ĝi. Ekzistis eĉ grava institucia agado: la Komisarejo pri Propagando de la aŭtonoma registaro de Katalunio, eldonis siajn gazetarkomunikojn en diversaj lingvoj, inter kiuj Esperanto, kun duonmonata periodeco. Tiu organizo ankaŭ eldonis afiŝon, kontraŭ la interveno de Italio kaj Germanio apoge al la trupoj de Franco, kiu havis tre vastan disvastigon.

La unuaj kiuj eldonis gazeton por informi pri la milito estis la anarĥiistoj, tre fortaj tiam ĉefe en Katalunio kaj Andaluzio, kaj por kiuj Esperanto estis baza ero de sia identeco. Ili lanĉis gazeton nomatan "Informa Bulteno", kiu aperos tuj post la eko de la milito, kaj havos gravan disvastiĝon, helpante, ekzemple, al la varbado de batalantoj por la Internaciaj Brigadoj. Ankaŭ eldonos proprajn bultenojn la menciita partio POUM, en kies vicoj troviĝis kompare multaj esperantistoj, kaj la katalunaj komunistoj.

Tamen, la plej konata gazeto estis eldonita en Valencio, fare de grupo de socialistoj, inter kiuj Luis Hernández Lahuerta kaj Guillermo Bosch, kiuj estis konataj SAT-anoj. La gazeto "Popola Fronto" tre famiĝis pro la kvalito de sia stilo, riĉa kaj batalema. Ĝi publikigis ĉefe oficialajn informojn, sed ankaŭ entenis novaĵojn pri la partopreno de esperantistoj kaj de la helpo de diverslandaj simpatiantoj.

Oni ne devas kaŝi la gravajn problemojn kiuj disvolviĝis ene de la respublikana tendaro. Kiel menciite, diversaj grupoj intencis utiligi la ribelon de la dekstroj por lanĉi revolucian agadon, kaj fakte oni kolektivigis industriojn kaj bienojn, ĉefe en Katalunio kaj Aragono, kiuj estis estritaj de kvazaŭ sendependaj grupoj. Dume, aliaj partioj pli substrekis la neceson unuigi la lojalajn fortojn, kaj koncentriĝi en la militan penon, eĉ se tio signifis prokrasti aŭ nuligi la revolucion, por ne fortimigi la hispanajn burĝprogresemajn fortojn kaj la okcidentajn ŝtatojn. Tiu divido kaŭzis diversajn streĉojn, kaj fine kondukis al kvazaŭ interna milito ene de la pli ĝenerala milito. Ĝi ankaŭ speguliĝis en la esperanta gazetaro, en kiu la anarĥiistaj medioj defendis la revolucion, dum "Popola Fronto" pli emfazis la neceson koncentriĝi en la milito kaj unuigi fortojn. Ankaŭ la movadon ligitan al SAT trafis la diskuto, kio kondukis al diversaj polemikoj en la paĝoj de "Sennaciulo" kaj en la Kongreso de 1937 en Roterdamo.

Nia komunikaĵo ankaŭ pritraktas la persekutojn suferitajn de la esperantistoj, laŭ la avancado de la milito, kaj post ĝia fino. Kiel dirite, Esperanto estis ĝenerale suspektata, kaj la ligiteco de multaj esperantistoj, inter kiuj pluraj el la plej konataj, kun aliaj progresemaj movadoj, kaŭzis ke multaj el ili suferis ĉikanojn, enkarcerigojn, ekzilon aŭ eĉ la morto. Estis malmultaj la persekutoj ŝulditaj nur al la ligo kun Esperanto, kaj estas nun eble diri ke kelkaj novaĵoj disvastiĝintaj, ekzemple pri la pafmortigo de la grupo esperantista de Kordovo, estis probable troigoj aŭ miskomprenoj. Sed ja veras ke multajn unuopajn esperantistojn trafis la persekutoj, kaj ke ĝenerale la movado suferis pro la malvenko de la respublikanaj fortoj. La aktivado por nia lingvo forvaporiĝis dum preskaŭ unu jardeko, kaj nur iom post iom sukcesis releviĝi. Kvankam, aliflanke, la franca kaj meksikia movado profitis je la alveno de multaj ekzilitoj, kiuj plu portis la torĉon de sia aktivado.

Mi certas ke por multaj partoprenantoj en la historia Kongreso estos surprizo aŭdi pri la rolo de nia lingvo, kiun probable ne multaj rilatigas kun la sociaj movadoj, sed ĉiukaze nur kun pli trankvilaj aktivadoj. Do, ni esperas esti kapablaj sciigi tiujn profesiajn kolektivojn, ke estis momentoj kiam la internacia lingvo ne estis nur flankokupaĵo de senzorgaj hobiuloj, sed ilo por defendi ideojn, pravajn aŭ ne, por provi plibonigi la socion el kiuj la esperantistoj formis parton. Mi esperas ke ankaŭ tiu ĉi estas unu el tiuj momentoj.

Toño del Barrio

* Artikolo verkita ene de dosiero pri la Hispana Intercivitana Milito aperinta en "La Sago", organo de SAT-Amikaro, okaze de la 70-a datreveno de la milito. Legu alian artikolon de la dosiero.

** Raporto pri la prelego estas legebla en la retejo de Libera Folio. La tutan tekston oni povas legi en aparta loko de la sama retejo (kaj nun ankaŭ en tiu ĉi retejo).