La 15-an de oktobro, homoj en la tuta mondo
ekregos stratojn kaj placojn. De Ameriko ĝis Azio, de Afriko ĝis
Eŭropo, homoj ekstaras por depostuli siajn rajtojn kaj peti veran
demokration. Jam venas al ni ĉiuj la tempo unuiĝi en tutmondan
neperfortan proteston.
La regantaj potencoj laboras cele profiton de iuj
malmultaj, ignorante la volon de la granda plimulto kaj malestimante
la kostojn homan kaj naturmedian, kiujn ni ĉiuj devas pagi. Necesas
ĉesigi ĉi neelteneblan situacion.
Unuvoĉiĝintaj, ni diskonigos al la politikuloj
kaj al la financa elito, kiun ili priservas, ke ekde nun ni, la
homoj, decidas pri nia estonto. Ni ne estas varoj inter manoj de
politikuloj kaj bankistoj, kiuj nin ne reprezentas.
La 15-an de oktobro, ni kuniĝos en la stratoj por
ekigi la tutmondan ŝanĝon kiun ni deziras. Ni pace manifestiĝos,
debatados kaj organiziĝos ĝis atingi nian celon.
Estas tempo por ni unuiĝi. Estas tempo por ili
aŭskulti nin.
Ni ekregu niajn stratojn tra la mondo la 15-an de
oktobro!
|