Parolado realigita dum esperanta renkontiĝo la 25-an de junio - 2011.
La esperantistaj renkontiĝoj estas kvazaŭ speco de celebrado de la vorto. Laboro kaj vorto estas tio kio faris ke la homo elstariĝu el la besto, sed lia naturo, nek genetika nek biologia, tamen kultura, ebligis ke iuj individuoj ilin deturnu de sia nuklea funkcio en la komuna dialogo kaj sinergio por orienti ilin en propra profito kaj en malutilo de aliuloj, kvankam tio devenu ankaŭ en malutilo por tiaj individuoj ĉar la persona pleneco nur povas esti atingita se ĝi estas mergita en komuna pleneco.
Se la devio de la laboro nomiĝas ekspluatado, tiu de la vorto nomiĝas manipulado. Ekzistas tre bonaj studoj kiuj denuncas ĉi tiun manipuladon. Tiuj de Noam Chomsky estas tre signifaj, ĉar ili devenas el lingva spertulo, sed mi rekomendus al vi elŝuti el Guglo la verkon de Vicente Romano “La intoxicación lingüística” por malkovri la multnombrajn aspektojn kiujn ĝi entenas. Sed eble la maksimuma manipulado de la vorto loĝas en la manipulado de la mitoj. La mitoj okupas centran lokon en la kultura disvolviĝo ĉar ili intencas kunigi en kohera unueco tion kion oni scias kaj tion kion oni ignoras. La plej fama mito rilatigita al la vorto estas tiu de la Turo de Babelo kaj ĝia manipulado estas tiel kruda ke ĝia ĝenerala akcepto eble devenas de la fakto, ke Humpty Dumpty pravas kiam al la demando de Alica: ĉu oni povas fari ke vortoj havu plurajn malsamajn signifojn?, li respondas al ŝi: La demando estas scii kiu havas la povon… tio estas ĉio!.
La epizodon de la Turo de Babelo oni devas loki en ĝia literatura kunteksto, la libro Genezo kiu penas por montri la homan prahistorion, same kiel faris aliaj, kiel La epopeo de Gilgameŝ kun kiu ĝi havas grandan similecon, sed uzi la epizodon de la Turo de Babelo por fundamenti la lingvan diversecon de la homaro neebligas la komprenon de la homa interkomunikado en ĝia ĉiaspeca komplekseco ĉar tio kaŝas la veran signifon de la mito: la miskompreno produktita en unu lingvo pro korporaciaj slangoj kaj pro la uzado de tre malsamaj komunikiloj ligitaj al la privataj povoj kaj interesoj.
La lingva problemo estas traktita en du ĉapitroj de la Genezo, la deka kaj la dekunua kaj ĉiu el ili reprezentas malsamajn etapojn de la homa evoluado kiujn oni ne rajtas konfuzi.
La deka ĉapitro rakontas kiel la posteuloj de Noa, post universala diluvo, disvastiĝis tra la tuta Tero, ĉiu popolo kun sia lingvo. Mi insistis pri tio ĉar tio estas gravega. En la deka ĉapitro, ĉiu popolo havas sian propan lingvon. Tiam estis la nomadaj kaj tribaj tempoj kaj la lingva diverseco estis konsekvenco de la idiolekta (1) kontribuo al tio, ke lingvo pluvivu kaj de malsamaj kondiĉoj de la spaco-tempo en kiu disvolviĝas ĉiu homa komunumo. Tiel, la lingvoj de indiĝenoj de Amazonio havas sep aŭ ok vortojn por klare diferencigi malsamajn tonojn de verdo, sed ĝi havas neniun vorton por nomi la glacion aŭ la neĝon. Kontraŭe, la eskimaj lingvoj disponas de specifaj vortoj por nomi malsamajn formojn kaj konsistencon de la glacio kaj de la neĝo. Se la indiĝenoj de Amazonio, la beduenoj de la dezerto kaj la eskimoj de Gronlando havas malsamajn lingvojn, tio estas io tute natura kaj necesa kaj ĝi enhavas neniun problemon.
La dek unua ĉapitro traktas jam pri la neolitika tempo, pri la urba disvolviĝo
kaj pri la lingva unuiĝo de malsamaj gentoj. En tiu lasta afero, la skribo
plenumis fundamentan funkcion, sed kontraŭe al la vorta komunumo ne ĉiuj havas
la saman eblecon partopreni en la generado de komuna penso, ĉar la skribo
dividis la homojn en skribistoj kaj analfabetoj. Por scipovi skribi oni bezonas
esti inicita, instruita, kaj ankaŭ havi sufiĉajn rimedojn. Dum longaj tempoj la
skribo estis tre multekosta. Papero kaj presarto iniciatis demokratiigon de la
skribo, sed tio ĉi estas procezo malrapida kaj malfacila. Ankoraŭ hodiaŭ estas
landoj kun alta procento de analfabetismo. Aktualaj komunikiloj ne solvis la
problemon ĉar ne ĉiuj havas aliron al ĝia uzo. Kune kun tiaj malfacilaĵoj
ankoraŭ ekzistas tri gravaj problemoj. Unue: Ne ĉiuj povas partopreni
en publika kaj kolektiva diskutado kaj decido. En
la greka Agoro, konsiderata
kiel ekzemplo de demokratio, partoprenis nek virinoj nek sklavoj. Se virinoj
estis la duono de la loĝantaro, sklavoj estis la naŭdek procentoj. Due: Ne ĉiuj
loĝantoj de la sama urbo havis la saman patrinan lingvon. La sklavoj estis
alportitaj de malsamaj lokoj, kaj estas politika devizo, dividi ilin por pli
bone ilin submeti. La sklavoj havis problemojn por interkompreniĝi, kaj notu, ke
el la penado por reciproka kompreno, eliris la piĝino kaj la lingvoj
kreolaj kiuj enhavas grandan intereson por la kompreno de la genero kaj evoluo
de la homaj lingvoj. Kaj trie, ĉi tiu divido estas esence ligita al profesiaj,
ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj strukturoj kaj interesoj. La divido generas
getojn kaj privilegiitajn grupojn kiuj uzas sian povon por propra
profito kaj favore al konstruaĵoj nomitaj faraonaj por
diferencigi ilin de tiuj kiujn vere bezonas la popoloj, kiuj povas silentigi
sian marĝenan staton ĝis kiam neatendite ili eksplodas kun pli granda
aŭ pli malgranda perforto, sed kun konsekvencoj ne ĉiam antaŭvideblaj.
Pli multe oni povas paroli pri tio, sed mi finas per unu demando, unu peto, kaj unu pripenso.
La demando estas: Se la deka ĉapitro de la Genezo montras la lingvan plurecon kiel natura procezo simila al biodiverseco, kiel kaj kial oni ligas tian diversecon al la dek unua ĉapitro, tio estas, al la fiasko de la Turo de Babelo? Kiel?, kial?. Pripensu kaj respondu.
La peto estas: Kiam vi vidos la bildon de la Turo de Babelo aŭ vi aŭdos pri ĝi, bonvolu ne pensi pri la lingva diverseco, sed pri la malsimila ebleco de ĉiu lingvo por partopreni en la konstruado de la homa kulturo, pri la kialoj de tiu malsimileco kaj pri la fenomeno de la diglosio.
La pripenso estas: Esperanto naskiĝis de la kapablo de la skribo por normaligi kaj konverĝigi lingvojn kaj ĝi estis strukturita kiel lingvo kiu serĉas simplecon, universalecon, ekonomion kaj logikon. Tiel, do, ĝi konsistigas fundamentan rimedon por ke la tuta homaro havu fluan kaj plenan interkomunikadon simila al tiuj, kiujn havas la parolaj, gentaj kaj naturaj komunumoj kun kiuj Esperanto ne konkuras sed komplementas. Sekve, Esperanto estas nepra elemento por taŭga reordigo de la aktuala tutmonda interago, kaj samtempe kun sia rekta efika funkcio kiel komuna lingvo, ĝi preparas la mensojn por egaleco, justeco, frateco kaj efika sinergio.
* * * * *
Noto:
(1) Persona parolmaniero de la lingvo.