IZQUIERDA  Y  ESPERANTO

SATeH

MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO


ROĴAVO :

LUKTO  KUN  LIBERECANA  SUBSTRATO

Joaquín Martínez (Solidaridad Kurdistán)

Teksto aperinta en la ĵurnalo CNT, n-ro 416 (Februaro 2015-a)

Murray Bookchin

En julio 2006-a forpasis Murray Bookchin. Inter la mesaĝoj lanĉitaj memore al la grava liberecana teoriulo, estis unu kiu povus surprizi tiujn kiuj havis nur supraĵan konon pri la kurda afero kaj ties kontraŭimperiisma lukto.

La PLK [1] esprimis, antaŭ la morto de Bookchin, sian agnoskon pri li kiel “unu el la plej grandaj sociaj sciencistoj de la XX-a jarcento”. La PLK agnoskis la kontribuon kiun liaj ideoj faris al la disvolviĝo de la socialisma teorio kaj esprimis ke liaj “tezoj pri la Ŝtato, la povo kaj la hierarkio estos plenumitaj kaj realigitaj pere de nia lukto” kaj, sekvante tiujn ideojn, la PLK promesis efektivigi praktike la demokratan konfederaciismon.

Kio estis okazinta por ke, de la unuaj tekstoj citantaj Stalinon, Leninon aŭ Maŭon, nun la emfazon oni metas je la liberecano Murray Bookchin?

En la jaro 1978-a estis fondita, en la teritorio de Kurdio sub turka dominado, la Partio de la Laboristoj de Kurdio. Tiu ĉi politika organizaĵo naskiĝis kun tre klaraj ideoj, la starigo de sendependa kaj socialisma Kurda Ŝtato. Per siaj unuaj dokumentoj la PLK esprimis tiun idearon. En ties “Manifesto” la PLK difinis sin kiel “politika organizaĵo sub la gvido de la scienca socialismo” kaj, eĉ se kritikema rilate iujn politikojn de la tiama Sovetunio, kiujn ĝi konsideris oportunismaj kaj reviziismaj, la PLK montris sin partiano de la lukto socialisma kaj naciliberiga sub la aŭspicio de tiu Sovetunio.

Sed la disvolviĝo, jen de la lukto kiun la PLK efektivigos, jen de la ŝanĝoj en la internacia geopolitiko, efikos profunde sur la programo kaj la strukturo de la kurda partio. Malsame al aliaj politikaj movadoj, la PLK kapablas fari kritikan pritakson de la realeco, la partio kapablas analizi la okazintaĵojn ĉirkaŭ la sovetia sistemo kaj la ideoj de la reala socialismo kaj de la liberigmovadoj. En tiu senco la Parti-Kongreso de 1995-a ekzempligis unuafoje, laŭ plej evidenta maniero, la okazintajn ŝanĝojn. La rezolucio de tiu Kongreso jam kvalifikis la epokon de la socialismo sub sovetia influo, kiel fazo de “socialismo primitiva kaj bruteca” kaj pledis por nova periodo en la porsocialisma lukto. Ne nur tio, ĉar la forlaso de la flago kun la serpo kaj martelo kaj la anstataŭigo de la “Centra Komitato” per la “Asembleo de la Partio” evidentigos tiun evoluprocezon en la konceptado pri la socialismo de la kurda liberigmovado.

Abdullah Öcalan

Sed la plej gravaj ŝanĝoj alvenos fine de la 90-a jardeko, la ideologia evoluprocezo de la partio daŭras, ĉefe de la mano de ties kapo Abdullah Öcalan, kaj ties aresto, en 1999-a, estos mejloŝtona en la historio de la kurda liberigmovado.

La novan situacion profitis Öcalan kiel spacon por intertrakti kun la turka registaro kaj, samtempe, estos laŭtparolilo por la novaj ideoj kiuj estis disvolviĝantaj en la PLK, kaj super kiuj Öcalan estis laboranta. La defenddokumentoj kiujn la PLK-gvidanto ellaboras estas historia kaj politika analizoj kiuj ekdisvolvigas la novan paradigmon de la kurda liberigmovado.

Sed ankoraŭ pasis kelkaj jaroj antaŭ ol la nova teoria framo estis plene disvolvigita kaj maturigita fare de Abdullah Öcalan. Inter 1999-a kaj 2004-a, kiam firmiĝis kaj la novaj ideoj kaj la nova strukturo de la kurda liberigmovado, aperos grava elemento kiu ebligos ke ĝuste la nova paradigmo de la kurda movado disvolviĝos tiel kiel ni ĝin konas nun.

En 2002-a Öcalan komencis studi la verkaron de Bookchin, trovante en ĝi grandan inspiron kaj rekomendante ĝian legadon al kurdaj aktivuloj kaj politikistoj. Kaj jam en 2004-a Öcalan esprimiĝas klare rilate sian afinecon kun la ideoj disvolvigitaj de Bookchin en ties verkaro. Nur unu jaron poste la nova idearo de la kurda liberigmovado estas matura kaj oni lanĉas ĝin oficiale kaj paralele al la organiza restrukturado de la movado.

La 20-an de Marto 2005-a estis anoncita la starigo de la Koma Komalen Kurdistan (kiu estos poste rebaptita kiel Koma Civakên Kurdistan [2]) kaj la demokrata konfederaciismo estis difinita kiel la idearo de tiu ĉi nova organizo kaj la modelo por la liberigo de la kurda popolo kaj la aliaj popoloj de Mezoriento.

La demokrata konfederaciismo estas jam kompleta sistemo kiu finas tiun proceson de ŝanĝoj kaj la stagnadon en kiuj troviĝis kaj la idearo kaj la strukturo de la PLK, kaj komenciĝas nova epoko stampita de tiu ĉi nova paradigmo.

La demokrata konfederaciismo ne interpretas la rajton je memdeterminado de la popoloj kiel la rajto por starigo de kurda Naci-Ŝtato, sed konsideras ke io tia ne farus pli ol “anstataŭi la malnovajn katenojn per novaj”. Fronte al tio oni proponas modelon de memregado konstruita sur “la memmastrumado de la lokaj komunumoj organizitaj laŭ malfermaj konsilantaroj […]. La civitanoj mem estas la rolantoj en tia regado, ne la ŝtata aŭtoritato”, kiel ĝin esprimas Öcalan.

Kiel integra propono por socia liberigo, la demokrata konfederaciismo havas tre fortan kontraŭkapitalisman karakteron. En sia opozicio je la kapitalisma ekonomio ĝi proponas ekonomian sistemon bazitan sur la “ekologiaj kaj ekonomiaj komunumoj”, bazoj por la kreo de ekonomia sistemo kiu funkciu por respondi la bazajn bezonojn de la socio kaj ne por atingi profitojn, kaj kiu kapablu protekti la medion. La graveco krei ekologian socion estas alia piliero de la demokrata konfederaciismo kaj estas klara pruvo de la influo de Bookchin sur ĝin.

Laste, el tiuj rimarkindaj pilieroj, oni devas paroli pri la ina liberigo, la memorganizado de la virinoj ene de la movado estas ties fundamenta elemento, kaj la lukto kontraŭ la patriarĥeco estas fundamenta parto de la programo de la kurdaj revoluciuloj, kiel diras Öcalan: “sen la libera virino ne povas esti libera Kurdio.”

En la kvar regionoj de Kurdio la liberigmovado batalas por konstrui liberan socion, Norda Kurdio [3] kaj Roĵavo [4] estas la du plej klaraj ekzemploj, kie, spite la fortan subpremadon kaj la militon, la demokrata konfederaciismo funkcias.

La kurda revolucia movado kune kun ties frataj popoloj donas lecionon al la mondo. La demokrata moderneco fronte al la kapitalisma moderneco. Fronte al la historio de okupacio, koloniismo kaj invado la kurda popolo estas konstruanta socion demokratan, egalecan kaj liberan.

Tradukis: Nikolas Xil Carvalho
Aŭgusto 2015-a

    Notoj (Nomoj en la kurda lingvo krom la indikitaj):

[1] Partio de la Laboristoj de Kurdio (PLK)/Partiya Karkerên Kurdistan (PKK).

[2] Konfederacio de la Popoloj de Kurdio (KPK)/Koma Civakên Kurdistan(KCK).

[3] Norda Kurdio/Bakurê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la turka ŝtato.

[4] Okcidenta Kurdio/Rojavayê Kurdistanê. La kurda teritorio ene de la siria ŝtato.


Pliaj similtemaj tekstoj:

Kampanjo “Armilojn por la PPT/IPT!”
Tutmonda Tago por Kobano
Liberecana bloko subtene al la kurda revolucia rezistado
Kurdio: popolo kiu rezistas malekzisti
Organizoj de la kurda liberiga movado
Espero en Kurdio
La demokrata konfederaciismo: alproksimiĝo je la kurda konflikto
Kobano
Kontraŭfaŝisma agado de Stokholmo: raporto el Roĵavo
La glavo de Erdogan por la balotado
Solidarece kun ĉiuj batalantoj kontraŭ la aŭtoritatismo kaj la aŭtokratio en Turkio kaj Kurdio
Deturni la rigardon



La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.