IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

NOVAJ  SOCIAJ  MOVADOJ

EVOLUO  KAJ  PERSPEKTIVOJ

Serĉe de vojo al la Integra Revolucio

Félix Rodrigo Mora

Ne pensu haste, ke justas tio, kion vi volas, sed volu tion, kio justas.

Erasmo de Rotterdam

Trakti nun pri la t.n. novaj (fakte, jam antikvaj, elĉerpitaj kaj kadukaj) sociaj movadoj signifas meti finon al realo estinta sed apenaŭ estanta, por trabati vojon al la postuloj de la novaj kondiĉoj. La ĝenerala krizo en la disvolviĝo de la eŭropaj socioj nepre petas ĉioampleksan strategion ĉioamplekse revolucian kiel solvon, ne sektorajn proponojn kun karaktero depostula kaj faka, emajn al adaptiĝo, aktualiĝo kaj integriĝo al la reganta kapitalisma sistemo, kiaj estas la novaj sociaj movadoj, se paroli nur en la plej bonaj el la okazoj.

Tiaj movadoj esprimas apartan formon de konservativismo, manieron de kunekzistado kun la reganta situacio, konstantan rezignon pri kreo de nova soci-ordo, de nova homo kaj de nova sistemo de konvinkoj kaj valoroj. Emerĝinte en etapo de prospero kaj stabileco de kapitalismo, samkiel de rapida kresko de la potenco de la ŝtatoj super la popoloj kaj la individuoj, en fazo de, ni diru, kontraŭracia optimismo, malplenigo de la mensoj, regado de la socialdemokrata kredo kaj eksplodo de dekadencismoj, tiaj novaj sociaj movadoj praktikis kaj praktikas “radikalecojn” integreblajn al la hiperdetrua konsumsocio kadre de la t.n. bonstato-dona Ŝtato.

Ĉar epifenomeno de la epoko de la jam retiriĝanta amas-konsumismo, tia movadaro nun malflusas kaj dekadencas, kaj tio ĉiam pli intensos laŭ la mezuro kiel akceliĝos la ĝenerala disfalo (esence nepra, se ne estos revolucio) de Okcidento.

Certas, ke, en la jaroj, kiam naskiĝis kaj kreskis la novaj movadoj en la disvolviĝintaj landoj de Eŭropo kaj Ameriko, tute ne eblis socia revolucio, se kompreni ĝin kiel detruon de la potencoj ŝtata kaj mastrara. Sed ja eblis prepari la kondiĉojn por estonta granda socia sismo regenera kaj civilizanta, per multobla peno por disvolvi la konscian faktoron: batalon por la vero, fervoron al virto, memkonstruiĝon de la individuo kaj popolan memorganiziĝon trans tujaj depostuloj. Nenio tia fariĝis. Oni sakraligis partajn celojn, ĉiutagecajn vidpunktojn kaj simple reformemajn batalojn. Tio estis ĉio, en la plej bonaj okazoj. En la plej malbonaj, tiaj movadoj emerĝis kiel politikaj-ideologiaj operacoj maĥinaciitaj de la Ŝtata potencularo por realigi makiavelajn projektojn de socia inĝenierio, kiaj estis la movadoj kontraŭkultura, hipia, “kontraŭrasisma”/kontraŭblankule rasisma kaj pluraj aliaj. Oni tiel intencis nei al la revolucio ajnan futuron.

Hodiaŭ, kiam tiu ruinigita futuro iĝis nuno, ni devas postuli de la novaj (fakte, jam oldaj kaj senilaj, kiel dirite) sociaj movadoj, ke ili agnosku siajn erarojn kaj nocaĵojn, korektu siajn starpunktojn kaj programojn kaj aliĝu al la projekto pri integra revolucio.

Ĉe la nuna granda krizo de la eŭropaj socioj, probable estiĝos objektivaj kondiĉoj por la revolucio, ne tuje, sed ja en la venontaj jardekoj. Tial endas fornei la novreakcian socialdemokratan projekton de la sociaj movadoj, cetere ĉiutage pli marĝenaj kaj malaktualaj en ĉiaj sencoj.

Estas plia motivo por kritiki ilin. Temas pri tio, ke ilia mitigo trans ajnaj mezuro, prudento kaj etika konsidero atencas la kreivon, aŭtonomion kaj memecon de la aktuala junularo, al kiu oni prezentas okazaĵojn kaj formuladojn oldajn je duonjarcento kiel modelojn sekvendajn kaj imitendajn nun kaj ĉiam. Ne.

Ĉiu generacio devas serĉi siajn proprajn vojojn kaj disvolvi renovigitajn vidpunktojn, enhavojn kaj manierojn sin engaĝi kaj partopreni. La nuntempa junularo devas esti io ajn, krom ema obei, imiti kaj lasi sin kuntreni, ĉar la sociaj cirkonstancoj kaj la evoluo de la faktoroj de la konscio konstituis ĝeneralan scenejon tre diferencan disde la tiama. Sekve, la teksto, kiun la leganto havas antaŭ si, celas stimuli la krean impulson de junularo apenaŭ posedanta ĝin, malfeliĉe.

Post la ĝisnuna enkonduko en la aferon, konvenas diri, ke akra akuzo kontraŭ tiaj movadoj estas, ĝuste, la ĉiuflankaj konformismo kaj nekreivo de la nuntempa junularo. Ĉi tiu konsistas en amaso pasiva kaj ripeta, apenaŭ kreiva, iel konservativema kaj ne malmulte rezignacia, enzorga nur pri kontentigo de la materialaj vivbezonoj, pri la aferoj “praktikaj” kaj ĉiutagaj. Tial, ke la malvaloroj1 kaj la disdegnindaj celoj de la novaj sociaj movadoj estas la oficialaj en la nuna socio, ilia praktiko evidentigas kion ili signifas kaj intencas.

LA ORIGINOJ

Tiaj movadoj elkoviĝas en la 60aj jaroj de la dudeka jarcento, aparte la fama “franca majo de 1968”2. Kio, ĉefe en Parizo, tiudate okazis, vere ne multo, kontrastas kun la pria kreita mito, kolosa kaj vort-inunda, kvankam nun preskaŭ tute forgesita post ol oni evidentigis ĝian vulgaran naturon3.

Ĉe sia naskiĝo, kelkaj el la eŭropaj sociaj movadoj (ankaŭ la usonaj, kvankam alimaniere) havis iomagrade pozitivan signifon, ĉar ili rompis la hegemonion de la komunismaj partioj. Post ol ĉi tiuj kapitulacis ĉe la fino de la Rezistado kontraŭ naziismo kaj faŝismo (en Hispanio, tio respondas al la funebra agado de la hispana kompartio en la enlanda milito kaj poste en la periodo de la Transiro4), post la fiasko de la t.n. “socialismaj” socioj en la orienta Eŭropo kaj la tiutempa socialdemokrateca konformismo de la kompartioj en la ĉiutaga agado5, necesis trabati al si vojon kapablan superi stagnan situacion.

Pluraj el la sociaj movadoj rolis kiel provoj en tiu direkto. Ja provoj baldaŭ fiaskintaj sed komence esperdonaj.

Ilia programo, pli implicita ol eksplicita, koncentriĝis al la iluzio de esenca ŝanĝo sen revolucio. La celo estis (estas) vivi “pli bone” ĉi tie kaj nun, sub la diktaturo de kapitalismo kaj de la ŝtata ento, en la supozo, ke sub tia kaj kun tia diktatoreco solveblas certaj problemoj specifaj, sektoraj, hejmaj kaj partaj, la unusolaj, kiuj devus krei zorgojn kaj instigi onin al mobiliziĝoj.

Sub la novaj movadoj subkuŝas jena formulado: konsiderinte la enorman prosperon de kapitalismo en la jardekoj postaj al la Dua Mondmilito, oni konkludis, ke estis kreita socia situacio tute mirinda kaj neinversigebla, kie la fundamentaj problemoj estis jam solvitaj, ĉefe tiu pri la materialaj stabileco kaj prospero, kaj tial restis nur superi kelkajn “neperfektaĵojn” de la kapitalisma sistemo por realigi “la utopion”

Se la starigo de la konsumsocio kaj la asista Ŝtato faris, laŭ ili, “neebla” la revolucion, la reformisma batalado devis difini al si kiel celon aferojn partajn kaj tujajn, ne esencajn, kaj lasi netuŝitaj la grandajn problemojn, nome tiujn rilatajn al la libero, la vero, la vivo de la spirito, la certa scio, la persona aŭtonomio (rifuzata de la bonstato-dona Ŝtato), la kunvivado, la memkonstruiĝo de la individuo, la estetiko kaj la eroto, krom la ĝenerala senco pri la vivo kaj la decidaj ekzisto-tuŝaj aferoj.

Per unu aŭ alia formulado, la sociaj movadoj manifestis sian enamiĝon al la medola parto de la starigita ordo, sian nekapablon por pripensi socion superan al la kapitalisma, sian akcepton de akcelita ŝtatigo, sian indiferenton antaŭ la probable plej terura afero, la detruo de la konkreta homa esenco. Tial ili devas esti rigardataj kiel reprezentantoj de popol-flata konservativismo kaj nomataj nova reakcio6, ĉar ili kontraŭmetas la reformojn al la revolucio kaj deklaras la unuajn “eblaj” (t.e. dezirindaj) kaj la lastan “neebla” (kio similvaloras kiel nedezirinda).

La stulta fido al tio, ke la materiala prospero en tiuj jaroj (fakte, artefarita, trompa kaj provizora kaj, sekve, longa-tempe neefektivigebla, kiel pruvas la grava nuna ekonomia krizo en la eŭropaj socioj) kaj la teknologia disvolvo estis solvintaj la fundamentajn problemojn, manifestas la mediokrecon7 intelektan, etikan, estetikan kaj emocian de tia fido. Per ties ascendo kreiĝis la apoteozo de la mobilizita nenio, kiu konsternas sub la formo de homoj portantaj slogan-afiŝojn, prikriantaj frap-frazojn kaj disdonantaj pamfletojn.

La plej konataj el la novaj sociaj movadoj jenas: ekologiisma, feminisma, kontraŭkultura, hipia kaj pacisma. Kiam ili naskiĝis, kvankam altgrade enhav-mankaj, ili ne posedis la ŝarĝon da progresema integrismo, paraliziga dogmismo, institucia dependo kaj kruda reakcio, kiujn ili poste atingis, ĉefe kelkaj el ili. Nelonge poste alvenadis la kontraŭrasismo, gejoj, lesbaninoj, fervoro al orientalismoj, malkreskismo8, kontraŭtutmondiga movado kaj kelkaj aliaj. La plej ligitaj al la Ŝtato kaj al la Fondaĵoj de la grandaj entreprenoj finfine iĝis politikaj religioj, je nur unu paŝo for de la ekstrema dekstro, precipe la novpatriarka feminismo. Aliaj iniciatis grupojn kun plej decida simpatio al la leĝo kaj la ordo, kiel la Germana Verda Partio, nun unu el la ĉefaj subtenoj de la germanaj imperiismo kaj kapitalismo. Ekster ĉi studo restas, inter kelkaj aliaj, la movado studenta, ĉar, kune kun la laborista, antaŭiris la ĉi tie traktatajn kaj, sekve, ne klasifikeblas kiel “nova”.

Kelkaj el la novaj sociaj movadoj havis, kaj plue havas, elementojn valorajn kaj, sekve, indajn je apogo kaj savo, kvankam la tiumovadaj idearo, est- kaj pens-maniero, alte socialdemokrataj, kontraŭraciaj, nihilismaj kaj senhumanigitaj, ĉion malpurigas kaj damaĝas.

ILIA NATURO

Ili estas fakaj kaj sektoraj: pledas por tio, ke la respondo al parto solvas la problemojn de la tuto. Tiel la individuo estas mutilita, senesencigita kaj malmobilizita, ĉar nur la penso pri la finia totalo kaj la holisma9 agado estas taŭgaj por trakti la grandajn temojn (kolektivajn, individuajn kaj ekzisto-tuŝajn) kaj permesas la memkonstruiĝon de la persono. En burĝa socio, kie fakiĝo esence damaĝas la individuon, proponi pli da fakiĝo per la logaĵo, ke tio “renversas la starigitan ordon”, estas kontraŭdiro.

Aldoneblas, ke, pro sia propra naturo, la revolucio estas holisma kaj la reformismo – fak-favora. Sekve, ĉio sekta kaj parta estas propranature integriga, burĝa. En la sociaj movadoj, krome, estis (kaj estas) fabrikataj estuloj parceligitaj anstataŭ totalaj individuoj. Tio kontribuas al seriiga ĉen-kreado de la nenio-estuloj, kiujn la starigita ordo bezonas.

Plej konstateblas ĉe la tiumovada batalantaro ties malalta homa kvalito. Tiuj movadoj, krom ke ili estas vojo por apartigi homojn disde la revolucia praktiko kaj malhelpi la pripensadon bazitan sur la sperto kaj agantan sur la grandajn temojn de la homaj kondiĉo kaj destino, konsistigas procedon por dispisti la personon, medion por senhumanigo.

Plie, tion oni realigis kaj realigas (en la ankoraŭ restantaj movadoj) per jenaj misaj nocioj kaj praktikoj:

  1. aktivismo kontinua kaj permanenta;
  2. izoliĝo disde la realo kaj la popolaj klasoj por vivadi sektece, gete, marĝene;
  3. rifuzo pri la nocioj persona virto kaj civitana virto kiel manifestiĝoj de la memkonstruo de la mi/ni;
  4. nekritika akcepto de dogmaroj, fanatikecoj kaj unu-argumentaroj hipoteze “kontraŭsistemaj” sed faritaj de la kapitalisma sistemo;
  5. abomeno al la kategorioj peno, memtrudita devo, memdisciplino kaj sinofero, kaj aliĝo al burĝa hedonismo;
  6. nekapablo de la aliĝintoj havi aliajn vidpunktojn diferencajn disde la egoo, iam ajn havi tiun de la “ni” kaj iam ajn havi tiun de la totalo, el kio sekvas aŭtismaj individuoj;
  7. mensa-intelekta reduktismo10 ĝis la ekstremo ĉion kunpremi al 20-liniaj pamfletoj kaj al afiŝo-sloganoj;
  8. avido ricevi kaj ne doni, peti kaj ne proponi, servi sin anstataŭ servi la aliajn;
  9. rifuzo iel dubi pri si, rezoni pri la propraj eraroj, peni por memkonstruiĝi spite la proprajn mistrafojn;
  10. universaligo de mondbildo surbaze de universalaj senamo kaj abomeno, kio faras la individuon emocie mutilita kaj nefekunde soleca;
  11. priteoriita perdo de entuziasmo por la ideo bone fari la aferojn, kultivi ĝentilon, paroli kaj sin teni elegante, doti sin per malavara persona ĉarmo, estetikigi kaj erotizi la vivon fronte al la suferata eksplodo de mediokro, trivialo, malpuro, malbelo, malindo, malerotizo, pigro, sendisciplineco, brutigo kaj paraziteco;
  12. malsakraligo kaj rifuzo pri la ofte miljaraj praktikoj pri sinrego, volfortigo, rezigno, asketismo, silento kaj abnegacio;
  13. prefero al memkontemplado, viktimiĝemo11, neresponso kaj neŭroza narcisismo;
  14. redukto de la ekzistado al festo, ludado, bagatelo kaj funebreca12 pseŭdo-amuzo, kio degenerigas la individuon farante lin(ŝin) neplenaĝul(in)o stultigita kaj nekapabla por la vivo13;
  15. elimino de ajna manifestiĝo de epiko, pasio, honoro, sinofero kaj heroeco, el kio sekvas la interna disfalo de la persono.

Kiel fina bilanco, el la sociaj movadoj ŝprucis, krom la plifortigo de la reĝimo de diktaturo ŝtata kaj kapitalisma, katastrofo pri la kvalito de la individuo. Tio klarigeblas per la fakto, ke la tuto estas la medio de l’o homa kaj, sekve, enfermi la personon en parto egalas detrui lin(ŝin) kiel personon, kies atributoj jenas: transcendo, totalo, centreco pri la spirita aspekto, grandiozeco pri la korpa kaj sublimeco pri agoj.

Rilate al la individuo, la sociaj movadoj unuiĝas ĉirkaŭ nocion-celon detruan kaj senhumanigan, “la atingon de la feliĉo”14, por turni ĉiun homon en bonan burĝon, ĝueman, dikventran kaj kontentan pri sia et-anima ekzistado tiel, ke tiu ulo estu konformisto bone integrita en la sistemon de dominado. La feliĉo kiel celo egalas ekzisto-tuŝan demagogion, ĉar la homo ne estas farita de la naturo por la ĝuo kaj la plezuro, krom se tiuj rigardatas spertoj okazaj kaj limigitaj, prave traviveblaj kiel tiaj sed minoraj laŭ graveco. La homo estas destinita sperti ankaŭ la doloron, la streĉitecon, la angoron kaj la morton, Ni finias, ni mortalas, kaj tio determinas niajn vivojn.

La uloj, kiuj komercas per feliĉo, krom ke ili degenerigas la menson de la individuo rifuzante al tiu la sublimajn celojn: la liberon, la moralan perfektecon, la veron, la amon, la responson, la internan forton, la heroecon kaj la integran revolucion, faras la homon ankoraŭ pli malfeliĉa kaj afliktita promesante al tiu kion ne eblas atingi kaj lasante la personon senarma antaŭ la neŭrozo kaj angoro aperantaj, kiam oni pasigas la tutan vivon, minuto-post-minute, atenta al tio, ĉu “mi” atingas aŭ ne gustumi, sorbi, alproprigi al mi la tutan feliĉon eblan nun ĉi tie. La plej bona estas plenumi la memtruditajn celojn preterante tion, ĉu ni staras antaŭ feliĉo, malfeliĉo aŭ ia intera situacio. Tia indiferenteco antaŭ la feliĉo kaj la malfeliĉo povas esti nomata senfeliĉo.

La demagogio de la feliĉo kiel celo, krom ke ĝi mutilas la personon, egalas vojon ale al ekstremaj formoj de malfeliĉo, nenecesaj kaj nedezirindaj. Ia socio sena je alia celo, krom realigi la feliĉon de siaj anoj, estas malsana kaj en putro. La novaj sociaj movadoj, konformismaj kaj burĝaj rilate al ĉio grava, senas je ajna alia celo. Tial ili kontribuis(as) al la ĝenerala senhumanigo.

LA TEKSTOJ

Ne multas la libroj konstituantaj la komunan substraton de la novaj movadoj. Ĉi tiujn konsistigas homoj “praktikaj” (kiuj ne sukcesas fari ion praktikan) kaj malkleraj, kiuj legas progresemajn katekismojn, simplaĉajn pamfletojn kaj reduktismajn lernolibrojn. La granda okcidenta klasika kulturo fremdas al ili. Kaj tio manifestiĝas per ilia intelekta malriĉo, psika elementeco kaj stuporiga et-animeco.

Frivoligi la vivon egalas fari ĝin nehumana. Malaltigi ĝian naturan nivelon de komplekseco egalas damaĝi nin kiel estulojn pens-kapablajn kaj kreivajn.

Ja la adeptojn de tiaj movadoj fascinas pamfletoj simplaĉaj kaj liniaj temantaj pri la propraj doktrino, teorio kaj dogmaro, nome katekismoj kaj lernolibroj. Male, ili sentas abomenon al la studo de faroj kaj spertoj bone starantaj sur realaĵoj kaj faktaj fortaj fundamentoj. Enmurigitaj en universo el falsaj kredoj, strasaj teorioj kaj instituciaj fanatikecoj, ili apenaŭ sukcesas konekti kun la realo, el kiu ili nepre fuĝas.

Unualoke staras la tekstoj de la utopiaj socialismoj, ne ankritaj en la realo, hedonismaj kaj novklerikalaj en la senco, ke ili prezentas bildon de la futuro prenitan el la religiaj revoj pri la paradizo. Krome, iliaj proponoj prezentas idealigitan version de la pensmaniero ĝuema kaj oportunisma de la burĝaro. Neniam ekzistos tia “perfekta” socio, kiun ili dezajnas. Per sia prediko, ili damaĝas la individuon, kiu internigas tiajn erarojn, ĉar ili semas en li(ŝi) falsan ideon pri la nun ekzistanta realo, la historio kaj la homa kondiĉo. Finfine, la utopiaj socialismoj estas spiritaj narkotaĵoj.

Tiaj libroj, grandnombre konsumataj de la adeptoj de la novaj sociaj movadoj, donas al ĉi lastaj ties karakterizan aspekton de surscenigita mensogo kaj junula parodio.

Fundamentas la figuro de Herbert Marcuse. Li estis socialdemokrata pensulo, kiu instruiĝis ĉe la Germana Socialisma partio kaj poste elmigris Usonen. Li koncentriĝis al renovigo de la socialdemokrata argumentaro kaj skizis novan sistemon de akordiĝo kun la kapitalismo. La kerno de tia sistemo estas la planizita detruado de la individuo. Lia libro “El final de la utopía” (La fino de la utopio), kompilo de la prelegoj disvolvitaj de Marcuse en la Libera (!) Berlina Universitato, en julio 1967, elmetas la esencon de la novmovada programo: en sia lasta fazo, la kapitalismo kreis la ekonomian-teknologian bazon de paradiza socio, kio ebligas la realigon de la utopio kaj, sekve, ties finon kiel tia utopio. Oni nur rompu la superstrukturajn obstaklojn por ebligi la definitivan aliron al socio, kie la festo estos eterna, la konsumo senlima, la plezuroj senbaraj kaj la ĝuo senfina15

Tiaj trompoj formulas la bazojn por plej efika pistado de la persono, ĉar ili proponas falsan (novklerikalan) interpreton de tio, kio estas kaj povas esti la homaro kaj l’o homa, samkiel de la irado de la reala historio. Ankaŭ Marcuse donas la formon de “radikala” politika retoriko al la plej kadukaj idealoj de la burĝaro, ĉiam hedonisma kaj oportunisma, kaj tiel li burĝigas la amasojn kaj faras ilin ideologie kongruaj kun la konsumsocio kaj kun la bonstato-dona Ŝtato. Aliflanke, lia analizo pri la teknologio kaj la ekonomio estas stuporige erara, krom infaneca kaj institucia, kiel pruvas la evoluo de la eventoj.

Gravas la konkludo, ke ne eblas kompreni la novajn sociajn movadojn sen koncepti ilin ĉefe kiel artifikojn kaj ruzaĵojn el la politika reklamado kaj la ideologia merkatiko, celantajn la intelektan, kunvivadan, estetikan kaj etikan koruptadon al la popolaj klasoj.

Teoriaĵo antaŭa al la ŝpruco de la novaj sociaj movadoj estas “El derecho a la pereza” (Rajto de pigro), verkita de Paul Lafargue, bofilo de Markso, en 1880. Ĉi libro resumas kosiderindan kvanton da eraroj kaj misfunkcioj, kaj tre taŭgas por krevigi la cerbon al la homoj, kiuj prenas ĝin serioze. Pigro estas ne bono, sed malbono, ĉar:

  1. la individuo memkonstruiĝas per penado, dum pigro ruinigas kaj fiigas la homon;
  2. libero povas ekzisti nur kiel minacata realaĵo, tial la lukto por la libero kaj ĉio iranta duope kun tia lukto (persekutado kaj torturoj, doloro kaj morto) estas kaj ĉiam estos propraj al l’o homa kaj do eternaj kaj universalaj, kaj tio trudas permanentajn sinoferon kaj penojn;
  3. perfekta socio farus tre neperfekta la individuon, kiu ne bezonus peni por plenumi sin16, kaj tio signifas, ke neniam ekzistos tiuspeca socia organizaĵo kaj neniam la historio havos feliĉan finon tian, ke ni povus kuŝi por ĝui kaj plezuriĝi;
  4. la historia evoluo portas nin ne al edeno, sed al ĉiufoje pli kompleksaj vivoformoj, kie l’o homa devas firmiĝi fojon post fojo pere de penado kaj sinsekvaj bataloj;
  5. por la individuo, viro aŭ virino, estas nek ripozo, nek feliĉo, nek paradizo, sed nur senfina lukto, eterna batalado.

La Lafargue’aj formuladoj estas ekstremismaj formoj de la burĝa teorio pri la progreso. La tuta marksismo tielas, sed la citita libro alportas ekstran porcion da dekadencismo, propra plie al la pensmaniero de aristokrato, riĉa parazito aŭ membro de la rentula elito, ol al tiu de supozata estro de la deknaŭajarcenta proletaro…

Kiu internigas en sin la libron de Lafargue, pruvas sin nenio-scia pri la homa kondiĉo kaj pri la historio. Temas pri spirita narkotaĵo aplikata al la homoj, kiujn la sistemo de dominado deziras redukti al nulo por superregi ĉiujn. Loki sin en la medio de Lafargue kaj Marcuse egalas stari en la religia sfero, kiel okazas rilate al la utopioj kaj la marksismo17. Egalas konfirmi sin nematura kaj infanigita individuo deziranta iĝi eterna predo de infan-vartejo kaj -ĝardeno, sub la kuratoreco de “paĉjo Ŝtato”, de la lulilo ĝis la tombo. Egalas rifuzi la liberon por fiziologie bonstati, kio reduktas la personon al la kategorio de digesta tubo. Konsekvence, tial, ke la eŭropa ekonomio disfaladas, ni havas nek liberon nek humanecon nek civilizon kaj, mezlonga-tempe, ankaŭ ne zoologia bonstato, donata de la ŝtata ento…

La medola aspekto de “Rajto de pigro”18 kuŝas sur jeno: rezigni vivi, pro timo al sufero; ne voli homi, pro teruro al peno kaj al lukto; rifuzi liberi, por certigi al si la ĉiutagan nutron kiel sklavo aŭ novsklavo. Ĉio ĉi devenas el unu el la plej aĉaj ideologiaj produktoj kreitaj de la homa menso, la epikura filozofio, eĉ pli detrua kaj senhumaniga ol la hedonismo. La epikurismo estas la filozofia fundamento de la novaj sociaj movadoj, ĉar oficiala kredo de ĉiuj dominad-sistemoj en la fazo, kie ili jam atingis potencon tiel kolosan, ke ili submetas al reĝimo de ĝenerala putrado la sociojn, kiuj ilin trasuferas kaj la individuojn, kiuj ilin elportas.

Kun apenaŭaj esceptoj, la anoj de la sociaj movadoj estas konstruantoj de paradizoj. Ilia aliĝo al la zorgigaj malvaloroj feliĉo kaj ĝuo mezuras la ataraksian febron, kiu dominas ilin. Ili avidas paradizon jaman, nunan, por dediĉi sian vivon al nirvano, por vivi, sen koni ajnan malbonon, kiel perfektaj kaj eternaj ĝuantoj. Se konsideri, ke tio ne eblas, ili do oferas siajn vivojn al celo, kiu estigas ĉe ili ekstran porcion da malfeliĉo, sindetruo, stultiĝo, ekzista pasiveco kaj psika malekvilibro. Serĉante la paradizon ili ofte trovas la inferon.

Libroj proksimaj al la komencaj sociaj movadoj kaj ellaboritaj kun pretendoj al teoria scienceco pluras. Unu el ili estas “Tratado de saber vivir para uso de las jóvenes generaciones” (Traktato pri la scipovo ĝui la vivon por la uzo de la junaj generacioj), de Raoul Vaneigem, miksaĵo el nazia-niĉea ideologio kaj burĝa hedonismo, teksto banala kaj antaŭdirebla, kiu mise eltenis la pason de la tempo, pro kio ĝi estas preskaŭ forgesita. Alia verko hipoteze profunda estas “La sociedad del espectáculo”, (La spektaklo-socio), de Guy Debord, libro sensubstanca kaj vakua en la ĉefa aspekto kaj tial tre laŭdata de la transnacia universitata mondo. Aliflanke, ĉi socion, kiu nin ruinigas, ne estas ĝuste nomi spektaklo-socio, ĉar ĝin karakterizas amas-endoktrinigo kaj -dresado. Tiu eraro faras Debord’on pridubinda kiel profunda pensulo kaj revoluciulo. Eĉ en la perturbita mondo de la novaj movadoj, frivoleco kaj supraĵeco devus havi ian limon.

La aŭtoro Theodore Roszak furoris ĉe tiaj movadoj, ĉefe ĉe la plej esoteraj. Jen lia ĉefa verko: “El nacimiento de una contracultura: reflexiones sobre la sociedad tecnocrática y su oposición juvenil” (La naskiĝo de kontraŭkulturo: pripensoj pri la teknokratia socio kaj ties juna opozicio). Li kredis sin instiganto de la plej grandioza revolucio el la historio de la homaro, sed fakte li nur kontribuis al io ege pli modesta, la disvolvo de la konsumsocio kaj la rekreo de kapitalismo. Lia junulismo nun ridigas. Pri ĉio cetera, la vorto plej taŭga por kvalifiki liajn verkojn estas “nenio”. Similan kvalifikon meritas la tiam furora kaj nun tute forgesita “The Greening of America”, de Ch. Reich, obstina hedonisto kaj memamisto, laŭ kiu justas nur kio efikas “plaĉe sur la memon”. Ĉi libro unuigas kaj miksas la du bazajn malvalorojn de la novaj sociaj movadoj.

Pli ol hontindas “Lo que más me gusta es rascarme los sobacos” (Mia plej ŝatata okupo estas grati al mi la akselojn), de Ch. Bukowski, adorata de la senklera novmovada kasto. En ĝi evidentiĝas la graveco de la burĝa barbareco ene de tiaj movadoj kaj de la kontraŭkulturo. Tial ĝi nepras por kompreni la signifon de la 60aj kaj 70aj jaroj, kiam el la starigita potenco oni realigis kapitalisman ekstermo-sturmon kontraŭ la civilizon uzante la novajn sociajn movadojn kiel ramon.

Jam forgesitaj tekstoj banalaj kaj simplaĉaj estas ĉio alportita de la novaj sociaj movadoj. Ties manko de komprenkapabla kreivo paralelas al ties bone pruvita praktika neefikeco (ili fakas pri malvenkoj kaj profesias pri fiaskoj) kaj al ties enorma kapablo por ruinigi la homan kvaliton de siaj aliĝantoj.

Originalas la verko “El segundo sexo” (La dua sekso), de Simone de Beauvoir, pamfleto preferata ĉe la aktuala feminismo virin-murda kaj institucia. Publikigita en 1949, ĝi estas verkita laŭ la diktado de la necesaĵoj ekonomiaj, financaj kaj militistaj por la generalo De Gaulle, tiama aŭtokrato de Francio, kiu bezonis entiri la virinojn al la manufaktura produktado por teni sian landon kun la rango propra al la grandaj koloniaj potencoj. Por tion atingi, tiu aŭtorino ellaboris tekston, krom demagogia kaj ne fundamentita, enorme simplan, sed tre ŝarĝitan per mizogineco. Tion ŝi faris kun la sola celo altiri la virinojn al la servuteco de la salajrata laboro. Tiel la franca ŝtato povus kolekti pli da impostoj, kaj ĝia kolonia armeo povus disponi pli da homoj kaj armiloj por pli bone submeti i.a. la popolojn hindoĉinajn, arĝelian kaj madagaskaran.

Fakte, tiu libro, militarisma, kapitalisma kaj koloniisma, estis kaj estas plu la intelekta gvidilo de tiu speco de feminismo, kiu metis sin je la servo de la ŝtata ento kaj la militista aparato. La Franco’a Hispanio tuj faris ĝin sia, ĉar la Ina Sekcio de Falango19 tradukis kaj eldonis ĝin, kio pruvas, ke tia feminismo estas ideologio de la ekstrema dekstro. Ĝia formulo simplas: kapitalismo emancipas la virinojn, do tiuj devas adori ĝin. Ene de ĝi la feminismo iĝis politika religio aŭ deviga kredo, kiun la Ŝtato (nun transformiĝinta al feminisma Ŝtato) trudas.

Simone de Beauvoir kaŝas kaj neas ion nedubeblan, t.e. ke patriarka reĝimo estas funkcio nepra por la ekzisto de la Ŝtato kaj, sekve, ankaŭ de la kapitalisma sistemo. Fakte tiu vero observeblas analizante la historion kaj la nunon. Se alie diri, dum ekzistos Ŝtato, ekzistos sistemo aŭ patriarka aŭ novpatriarka, sed tute ne emancipitaj virinoj. Kaj dum ekzistos kapitalismo, kiu, esence, dependas de la Ŝtato, ekzistos sistemo patriarka aŭ novpatriarka laŭ diversaj variantoj. Tiu aŭtorino falsas la tuton prezentante la kapitalismon kiel “virin-emancipan” sistemon kaj la Ŝtaton kiel bonfaran instancon, kiu, pere de adekvata leĝaro, devas doni “la liberon” al la virinoj, ŝajne nekapablaj tion atingi per si mem20.

Per la mensogo, ke eblas liberigi la virinojn sen fari revolucion, oni turnas tiujn al ĉipaj laboristoj kaj degenerigitaj estaĵoj posedataj de la Ŝtato. Ĉion ĉi nomas “konkeroj” kaj “progresoj” certa tipo de feminismo, kiun, pro ties servoj, subvencias per grandaj monkvantoj la koncernaj registaroj, dekstraj en la nuna Hispanio. Same, en la paseo, estis subvenciata la falangisma Virina Sekcio, esence rigardebla kiel antaŭanto kaj modelo de la aktuala Ŝtat-feminismo.

Unu el la trajtoj de la ideologio kaj la baza programo de la sociaj movadoj, ĉefe en la nuna fazo, en kiu ili fariĝis politikaj religioj, estas iliaj ortodokseco kaj dogmemo, kio kondukas la kreivan pensadon al ĝenerala paralizo. Tial, ke la principoj prezentatas kiel netuŝeblaj “veroj” kaj la grupojn konsistigas bandoj da fanatikuloj pretaj ilin trudi per timigo, senkreditigo kaj violento, ne plu eblas progresi pri la pensado kaj oni povas nur ripeti plu kaj plu kaj plu la oficialajn dogmojn. La politikaj religioj, krom ke ili havas aliajn nocaĵojn, kontraŭstaras la liberan pensadon, la veron el sperto, la aŭtonomion de la individua konscienco kaj la esprimliberon. Tio elmontras la gradon de dekadenco kaj la kolapson atingitajn de la nuna socio, pri kio kulpas i.a. la novaj sociaj movadoj.

La argumentaro far ĉiuj politikaj religioj, aparte far la feminismo stimulata de la feminisma Ŝtato, baziĝas sur multaj formoj, sub kiuj prezentatas la mensogo, mensa manipulado kaj trudado. Ilia epistemologio konsistas en kaŝo de donitaĵoj kaj fundamentaj faktoj, malica alporto de duonaj veroj, konstruo de abstraktaj argumentaroj sen reala bazo, kiuj mantre ripetiĝas fojon post fojo, dum malpermesatas, ke ili estu ktritike ekzamenataj. En ekspluatado de la kredemo kaj sentimentaleco de la publiko, starigo de demagogiaj postuloj, ekscitado de la solidar-sentoj pere de senlima uzo de viktimiĝemo. En persekutado ne nur de kiuj rifuzas realigi la konvenajn elmontrojn de fido, sed ankaŭ de kiuj manifestiĝas skeptikaj aŭ neŭtralaj. En incito al detruo (fojfoje nur en fakta detruo) de libroj kaj broŝuroj objektive traktantaj la aferon. En konstanta uzo de timigo, prohibo, ekskludo, malhonorado kaj minacoj. En rifuzo pri publika debatado, ĉar en tiu oni povus diskuti sentrude kaj libere pri la koncernaj aferoj. En postulado al la ŝtata subprema aparato, ke ĝi violente agu kontraŭ iliaj kontraŭstarantoj. Entute, la celo de la devotuloj de la politikaj religioj estas ne konvinki, sed submeti, puni kaj terurigi. Tio pruvas, ke la politikaj religioj estas nova formo de totalismo.

LA FUNDAMENTA ERARO

Nur la rifuzo pri la ideo, la projekto, la programo kaj la praktiko de la revolucio21 klarigas la katastrofon kaj la tragedion, kiujn signifis la novaj sociaj movadoj. Kiam oni findecidis vivi en la interno de la kapitalisma sistemo kaj serĉi rimedojn en ties sino, la posta hekatombo, diversmaniere manifestita, venis per si mem.

Se la solvoj eblas “ĉi tie kaj nun”, pere de konsiderinda nombro da surstrataj agadoj, t.e. pere de maniema aktivismo kun enhavo socialdemokrata kaj sterila, oni rigardas bona la sistemon de truditaj kredoj, politika totalismo, moralaj misfunkcioj kaj individu-degenerigo propraj al la nuna ordo.

Kun tio ligiĝas la fakto, ke nur la ideo –ĝi estas ankaŭ idealo–, internigita, prijuĝita kaj pripensita, pri revolucio, kun la de ĝi enhavataj enormaj komplekseco kaj malfacileco, povas streĉi la naturajn, fizikajn kaj spiritajn, kapablojn de la persono, dum reformismo, kia ajn ĝi estas, apenaŭ starigante postulojn, estante “facila” kaj “amuza”, malmobilizas, disfrakasas kaj humiligas. Ĉio facila detruas la individuon, des pli la revo pri io facila.

Same, la homoj, kiuj deziras nur ĉi tiujn aŭ aliajn reformojn, manifestas sin individuoj fiigitaj, kontentiĝantaj je minimuma retuŝo de io per si mem monstra kaj terura, la nuna soci-ordo. Tial ili iĝis siaj propraj ekzekutistoj.

La nocio revolucio mobilizas la intelekton, plibonigas la virton unuopan kaj opan, rafinas la sentemon, fortikigas la volon, disvastigas la kunvivemon. Kaj tion ĝi faras, ĉar, estante mempostulo tiel epika kaj mirinda, strebanta al preskaŭ neebla realiĝo, ĝi spronas ĉiujn kapablojn de la homo kaj ĉiujn kutime neuzatajn potencialaĵojn de la kolektivoj kaj de la civila socio. Se la nobleco de niaj celoj mezuras la memkonstruitan splendon de niaj vivoj, la nocio revolucio estas la antaŭkondiĉo de multo el la plej grandioza kaj sublima, kion ni povas proponi al ni kaj la aliaj.

Tial la homoj, kiuj debatas, ĉu la revolucio praktike realigeblas aŭ ne, misformulas la aferon. La decida faktoro estas, ke la revolucio nemalhaveblas kiel grandioza celo, kiu nin levas, impulsas kaj plibonigas. Ĝuste tio kaj la aserto, ke la revolucio ne estas neebla (ja ĝi tre malfacilas, sed ne estas neebla) ŝlosilas ĉi-prie.

Tion neniam komprenos la sociaj movadoj, saturitaj de pragmatismo, mediokreco, vulgareco kaj sento pri burĝa praktikeco, kaj obsedataj de “atingoj” nesufiĉaj kaj strasaj, fakte ĥimeraj reformoj neniam atingitaj aŭ atingotaj, krom se ili utilas al la sistemo de dominado. Atendi de tiu alion, krom bagateloj aŭ la plej mavaj kruelaĵoj, egalas nerealisman sintenon. La revolucio tre malfacilas, sed eblas, dum la reformoj irantaj trans preskaŭa nenio kaj pura nenio nuntempe ne eblas. Tiel la pragmatismo de tiaj movadoj iĝas stulta kredo je celoj neatingeblaj, krom mediokraj kaj reakciaj. Ĉi tion iu nomis fantazia reformismo, nun pli nerealisma ol iam ajn antaŭe, ĉar la eŭropaj socioj fariĝis rigidaj kaj netransformeblaj, kaptitaj en granda multobla senelira krizo.

Efektive, kion do atingis la socialaj movadoj post pli ol duonjarcento da stratbatado per siaj tedaj unu-argumentaroj, funebra luda spirito kaj monomania aktivismo? La respondo jenas: malmulton kaj plej ete gravan, trean malmulton, egan malmulton rigardindan pozitiva. Ion ja atingis kelkaj el ili: fariĝi politikaj religioj, t.e. instrumentoj de la starigita ordo, de la Ŝtato, por superregi kaj premegi, samkiel por enkonduki novajn formojn de totalismo kaj timigo, de oficialaj fidoj, aktualigitaj ortodoksecoj kaj renovigitaj inkviziciaj aparatoj por persekuti kaj linĉi disidentojn kaj revoluciul(in)ojn.

Aparte detrua estis la hipia movado, ia eksplodo de la plej mava amas-epikurismo Usone planita de la kapitalismaj ĉefinstancoj kaj realigita de la amaskomunikilaj potencoj. Kiam socio estas posedita de tre fortaj ekonomiaj-politikaj tiranioj, la epikura kredo iĝas ideologio de la potenculoj, kies celo estas domini la plebon, el kio sekvas granda antaŭenpaŝo survoje al planita detruo de la socio kaj de la persono.

La mania serĉo de la persona feliĉo (fakte, de io eĉ pli malbona, la ataraksio) propra al epikurismo; la obstino stimuli malvalorojn plenajn de psika mortigeco, kiaj estas “harmonio” kaj “interna paco”, la falsado de la nocio amo, kiu iĝas nova formo de malhumana memamo; la hororo antaŭ sufero, sindevontigo kaj peno; la egocentrismo praktikata ĝis aŭtismo; la emo al paraziteco, al persona brutiĝo kaj al sindetruaj kutimoj; la disdegno al la pensado, al la vero, al la morala bono kaj al la transforma agado; la psika fiksiĝo al ekzisto-tuŝa paniko; kaj la vivrifuzo praktikataj de ĉi movado faras ĝin tre adekvata por detrui la popolon kaj la individuon pliigante tiel la potencon de la elitoj22.

La kerno de la epikura idearo, “suferi nek korpan doloron nek animan perturbon”, subfosas la volon vivi, puŝas la homon al la plej malbona el la senscioj, turnas la individuon al poltrono, stimulas onin al patologia egoismo kaj eliminas la sublimajn celojn, kiuj donas sencon kaj noblecon al la ekzistado. Se oni akceptas, ke la sperto estas la fundamento de la vero, la timindaj sekvoj, kiujn la hipia ideo okazigis, malkovras ties veran naturon.

Baza donitaĵo trovebla en ĉiuj faritaj studoj pri la hipioj estas ties voremo en la senco “granda konsum-kapablo”. Ŝajne kaj parole ili estis kontraŭkonsumistoj, sed fakte ‘glutis’ enorman kvanton da muziko, drogoj, festoj, vestoj, trinkaĵoj, benzino, ornamaĵoj, kursoj, manlibroj, ktp. Fakte ili konsistigis skolon destinitan al kreo de bonaj konsumistoj, des pli, ke la homoj aliĝintaj al ĉi movado restis en ĝi nelonge, kelke da jaroj, post kiuj ili revenis al siaj originaj spacoj kaj portis al ili la hipian pensmanieron, tiel pigran kaj memdetruan kiel konsume voreman kaj nesatigeblan. Krome, kaj antaŭ ĉio, ili konsumis sian propran ekzistadon: farante ĝin tiel sensignifa kaj vegeta, ili turnis ĝin al ia pure disipita ne-vivo.

La konsumemo kaj deziro de mongajnoj de ĉi movado naskis la tiel nomatan “hipia kapitalismo”, kiu faris multmiliona ruzan minoritaton da anoj, koste de la kredemo kaj stulteco de la granda amaso da adeptoj. Konsiderindan parton de la unuaj konsitigis la “milionhavaj rok-steluloj”. Temis pri ruzegaj homoj: ili faris “la revolucion” kaj, samtempe, riĉiĝis… Tio originis kion Anderson nomis “diferenco inter retoriko kaj faktoj”. Tiuj homoj kondutis kiel veraj hipokrituloj, kiuj diris kion ili ne faris kaj faris kion ili ne diris. Por kaŝi komercajn operaciojn kreiĝis la eŭfemisme nomataj “alternativaj entreprenoj”, sub la preteksto, ke ĉi tiuj eskapos el la “mekanismoj de la merkato”…

Alia el la misfunkcioj de la hipia movado estis la ruinigo de la erota libereco. Kvankam hipioj multe parolis pri sekso kaj aliĝis al la t.n. “seksa revolucio” de la 60aj jaroj, fakte ili grande impulsis la revenon de novaj formoj de subpremo kaj eĉ la persekuton de erotiko, ĉefe de la aliseksema, kiun oni nun malsakraligas. La banaligo kaj simpligo de l’o seksa, la mavega homa kvalito memkultivata de la anoj de la hipia movado, la kolapso de la kunvivado, kaŭze de la ekstrema memamo de la averaĝa hipio, kaj la ĉi-movade reganta etoso el kronika deprimo kaj manko de vitalo sekvigis dekadencon de la erotiko, senerotigon de la kolektiva vivo. Nuntempe ĉi fenomeno atingis sian plejon.

Ĉi-koncerne, tre pozitivis la reago far la punka movado23, precipe per drasta depostulado de la erotiko de la virino, la ĉefa celo de ĉio ĉi. Sed, bedaŭrinde, la punka repliko ne havis la energion, daŭron kaj kvaliton necesajn por paralizi la hipian fenomenon, des malpli por renversi ĝin, kaj nun la funebraj origine hipiaj ideoj triumfadas gvidataj de diversaj tendencoj kaj movadoj, ĉefe la novpatriarkeca feminismo. Ties celo facile montreblas: fari el la virino roboton enzorgan pri nur unu afero: labori kaj labori por ke la mastraro pliigu siajn enspezojn. Pri amo kaj erotiko, nur forgeso24. La virino ŝatata de la hispanaj Ministerio pri Seksa Egalo kaj Privirinaj Katedroj egalas servutinon de kapitalismo avidan, soifan je potenco kaj mono. Tial tiuj institucioj persekutas kaj malsakraligas la alisekseman erotikon.

La novaj sociaj movadoj, aparte la hipia, kontribuis al la kreo de io nomata “mi-generacio”, amaso da individuoj hipnotizitaj de siaj mizeraj egooj. La tiuepoka malsaneca kresko de ilia memamo, en ties plej misfunkciaj variantoj, malhelpis la movadanojn disvolviĝi ekvilibre kaj maturiĝi. Sine de tiaj movadoj, la konstanta kolizio de egooj ruinigis la fratecon kaj do malebligis kolektivan vivon sanan, aŭ almenaŭ tolereblan, ĉar ĉiu serĉis al si la tutan potencon kaj la tutan influ-povon, krom aliaj eĉ pli tuŝeblaj aferoj. La hipertrofiaj memoj propraj al tiaj etosoj estas, finfine, la plej feblaj, misfartemaj kaj senstrukturaj el ĉiuj memoj. La egoisma, narcisisma kaj nesocietema membro de tiaj movadoj estas samtempe, kaj antaŭ ĉio, individuo febla kaj mense perturbita tre bone preparita por suferi ĉiuspecajn trompojn, manipulojn kaj ekspluatojn, kiel observeblas nun en la realo.

La memamo, t.e. la fakto vivi por realigi precipe la individuan intereson, estas la kvintesenco de la burĝa personeco, ĉar la mastra profito estas la mona formo de la individua intereso. La har-stariga eksplodo de memamo, kiun prezentis la ascendo de la sociaj movadoj, fine signifis enorman antaŭeniron de la burĝa mondkoncepto ĉe la popolaj klasoj en la okcidentaj landoj. Tre baldaŭ tio eksteriĝis. Konsiderindas, ke la sociaj movadoj ekdekadenciĝas kune kun la ekonomia krizo de 1973, kaj ke fine de la 70aj jaroj pluvivas nur trea malmulto el la hipia afero kaj la kontraŭkulturo25, kvankam ja bonfartas la sociaj movadoj turnitaj de la Ŝtatoj kaj de la grandaj entreprenoj en politikajn religiojn.

Sekve, la generacio manipulata de tiaj movadoj en sia juna fazo, adoltiĝinte kaj reveninte el tiuspeca aktivado, fariĝas ekstreme avida je facila mono, je ege profitdonaj negocoj, je kiel eble plej lukraj laboroj, je tre bone pagataj oficoj ĉe la registaraj kaj ŝtataj aparatoj. Alivorte: kapitalismo reinventas sin pere de la sociaj movadoj, aktualigas sin, plipotencigas sin. Jen la unua kaj ĉefa ŝlosilo por klarigi tion, kio estis la 60aj kaj 70aj jaroj de la pasinta jarcento.

La kontraŭkulturo, alia el la novaj amasmovadoj de la 60aj jaroj, manifestiĝis kiel akrega formo de kultura kontraŭstaro, de grandskalaj torporigo kaj psika diserigo, de anstataŭigo de la grandaj eternaj pozitivaj formuladoj de la okcidentaj scio kaj kulturo per bagateloj, idiotaĵoj, superstiĉoj kaj sensencaĵoj, nuraj psikaj strasoj por individuoj mediokraj kaj brutigitaj. La kontraŭkulturo inaŭguris novan obskuran epokon, la nun de ni suferatan, sen scioj, sen filozofio, sen literaturo, sen historio, sen poezio, sen arto, sen etiko, preskaŭ sen io ajn el la aferoj, kiuj faras niajn vivojn humanaj kaj superaj, ĉar tiu movado ĉion reduktis al simplaj parodioj malavare subvenciataj de la ŝtataj potencoj kun evidenta celo: detrui la komunajn individuojn por superregi kaj superekspluati ilin pli multe kaj pli bone.

El la kontraŭkulturo ŝprucis la individuo malplihumanigita kaj sensubstancigita de la nuntempaj socioj, ia karikaturo de persono konstruita deekstere de si, de persono kiu kontentiĝas per strasaj orientalismoj, paternalisma retoriko de la NROj kaj indiĝenismoj de ĉiovendejo, de persono kiu konfuzas meditadon kun prozaj rilaksad-ekzercoj, kiu fanfaronas pri malklero kaj senklero, kiu tute dependas de eksternaj produktoj, ekzemple drogoj laŭleĝaj kaj neleĝaj, per kio tiu homo manifestas sian draman mankon de interna vivo, de persono kiu ne scias paroli, ne scias ami, ne scias devontigi sin, ne scias stari, ne scias fari, ne scias senti, ne scias vivi kaj ne scias esti.

Tion oni komprenas konante la ĉefan devizon de la kontraŭkulturo: “nia vivstilo: LSD, longaj haroj, strangaj vestoj, mariĥuano, rok-muziko, sekso, estas la revolucio”. Ia “revolucio” altgrade rakita kaj mizera, krom ke ĝi kopias la fantaziojn pri la bona vivo de la plej parazita kaj ekspluatema burĝaro.

Alia el la bazaj sloganoj de la novaj sociaj movadoj jenis: pensu kaj agu “orientita al ĉio ĉiutaga”. Tio donis al ili vulgarecon, mediokrecon kaj kontraŭheroan pensmanieron, kiuj degeneris al profunda deprimo fine manifestiĝinta kiel psika patologio ĉe granda parto de la adeptoj, ĉefe ĉe virinoj. Ĉio estis tiel proza, tiel sena je vivoforto kaj energio, tiel malplena de vera vivĝojo, tiel enzorga pri negravaĵoj, egoismoj kaj ĉiutagecaj bagateloj, ke tiaj movadoj fine iĝis spacoj por ĉio funebra, senfortigita kaj mortanta.

En tiu senco, kaj en kelkaj pliaj, la kritiko de la punka movado al la hipioj pravigeblas26. La fakto estas, ke ĉiutageca vulgareco egalvaloras kiel socialdemokratio, dum deziro de revolucio respondas al superabundo, energio, forto kaj pasiiĝo. Transiri de unu afero al la alia egalas ascendi de morto en vivo al aŭtenta vivo, perceptata el la vibranta totaleco de la esto. Tielas la nocio integra revolucio.

La ekologiisma movado, laŭnombre potenca antaŭ kelkaj jaroj, statas nun duonlikvidita. Post multaj jaroj da dekadenco, ĝi apogis la eolajn sistemojn de energi-produktado, kaj tio evidentigis ĝin medi-mortiga movado, kaj ĝi preskaŭ estingiĝis laŭe al procezo simila al tiu nun spertata de la Ŝtat-feminismo pro ties apogo al la hispana Leĝo kontraŭ la Masklisma Violento27. Ĝia strategio, “ekologie reguligi kapitalismon”, estis kaj estas kompleta fiasko”. Kiel eblis antaŭvidi, okazis la malo, nome kapitalismo reguligis ekologiismon kaj faris ĝin sia instrumento. Pacismo, krom ke ĝi vokis al Gandhi kvazaŭ guruo, kaŝante al la publiko, ke en pluraj okazoj li apogis militistajn agadojn, donas apenaŭajn vivsignojn, krom por fojfoje realigi sektecajn intervenojn surbaze de divido kaj kontraŭstaro, ĝenerale antipodajn al la nocio kaj projekto pri integra revolucio. En Usono, kadre de la lukto kontraŭ la milito en Vietnamio, pacismo kontribuis al tio, ke la kontraŭmilitarisma aktivado ne leviĝis al integra revolucia agado, kaj tio konstituis enorman helpon por la dominad-sistemo.

La institucia kontraŭrasismo degeneris al laŭdado de renovigitaj formoj de rasa ekskluzivemo, de kontraŭblankula rasismo kaj apologio de nova raso, la nigra, rigardata kiel supera, krom ke ĝi defendas la starpunktojn de la kapitalisma sistemo pri enmigrado kaj en Usono distrumpetas la negrajn militarismon kaj faŝismon28, kies plej grava kaj konata reprezentanto estas Obama. Ĉio ĉi devenas el la fakto, ke en Usono, en la 60aj kaj 70aj jaroj, ŝprucis aktualigo de rasismo ĉirkaŭ kerno nomata Negra Potenco, kiu ligis novan politikan ordon al difinitaj rasaj trajtoj. Probable, konforme al la studoj pri la usona armeo elmetitaj de James Carrol, tiuspeca rasismo, prezentata kiel “kontraŭrasismo”, estis kreita de la specialaj servoj de Pentagono kadre de operaco simila al tiu realigita de CIA por trudi konsumon de drogoj, i.a. LSD kaj heroino, kio nun estas tute kontentige pruvita.

Unu el la difinaj trajtoj de la novaj sociaj movadoj, la kulto al la enmerkatigitaj orientalismoj kaj al miraklo-faraj guruoj, konsistigas manieron stimuli la senklerigon kaj memhaton ĉe la eŭropaj hom-amasoj kaj ilin endoktrinigi pri ideoj kaj praktikoj fatalaj por la libero de la persono kaj por la politika-ideologia sano de la socio. La movado kontraŭ la tutmondigo, tiel potenca dum kelkaj jaroj kiel subite estingiĝinta nelonge poste, rivelis sin kaptilo far la socialdemokrataj partioj por disvastigi en la socio la kulton al la Ŝtato, krom ke ĝi evidentiĝis kiel erara, senklera kaj ŝtat-adora interpreto de la nuna ekonomio29, dementita de la aktuala ekonomia krizo kaj de ties sekvoj. La apologio de la ŝtat-kapitalismo, la sistemo nun plue ekzistanta en preskaŭ ĉiuj landoj, fare de tiu movado, metas ĝin en embarasan situacion. Pri la t.n. malkreskismo kaj la eta movado starigita ĉirkaŭ ĝi, mia libro “¿Revolución integral o decrecimiento? Controversia con Serge Latouche” (Ĉu integra revolucio aŭ malkreskismo?) metas la aferojn sur sian ĝustan lokon.

La tempo de la movadoj sektoraj, nihilismaj, sindetruaj kaj senhumanigitaj, novaj aŭ malnovaj, iaj aŭ alispecaj, jam pasis.

La ideo pri revolucio, en la formo de integra socia revolucio, estas la ĉefviktimo de la novaj sociaj movadoj. Tie kuŝas la plej granda precipa servo alportita de ĉi lastaj al la kapitalismo (kiun ili tiel disdegnas parole, hipokrite, dum ili fakte servas al ĝi) kaj al la ŝtata ento.

Nuntempe la novaj sociaj movadoj konsistigas unu el la ĉefaj fortoj de la batalanta kontraŭrevolucio kaj sekve unu el la plej gravaj apog-punktoj de la kapitalisma sistemo en la eŭropaj landoj kaj en Usono.

ALIAJ KONSIDEROJ

Kvankam nun bankrotaj, la novaj sociaj movadoj postlasis spuron de detruo. La ideologio de la kontraŭkulturo turnis ilin al geto, al kohorto da memkontentaj marĝenuloj fremdaj al la popolo, kiun ili disdegnas, kaj al la realo, kiun ili timas kaj hatas, ĉar ili vivas absorbitaj de siaj banalaj kaj funebraj fantazioj. Ili ekstravagancas eĉ pri siaj vestoj30 por manifesti sian disdegnon al la komuna individuo, kiun ili rigardas malsupera. Por ili ĉiutage estas karnavalo.

Fariĝinte facila predo por manipulantoj, ili estas pretaj mobiliziĝi por ĉiuj perversaj aferoj iniciatitaj de la estroj de la partioj socialdemokrataj kaj maldekstraj. Sur la supro de la starigita potenco oni donas la ordonojn, kaj la novaj movadoj ilin plenumas.

Ĉi lastaj, samtempe, blokas efike ne nur la antaŭeniron de la projekto kaj la programo pri integra revolucio, sed ankaŭ ajnan opan penon por movi la sektorojn pensemajn kaj pripensemajn de la socio ale al la grandaj celoj de la vero, la libero, la bono kaj la virto. Tiaj movadoj minacas la individuon por ke tiu ne pensu, ne sciu kaj ne komprenu, por ke tiu estu sencerbulo kapabla porti slogan-afiŝojn kaj kriegi devizojn, do ili kontribuas al konstruo de mensog- kaj reklam-socio, kia estas la nuna. Rifuzante preskaŭ ajnan ekzisto-tuŝan pripenson, ili kreis ordon, en kiu la humaneco forvaporiĝas.

La averaĝan anon de tiaj movadoj fascinas degeneri, sin damaĝi, sin detrui. Li(ŝi) postkuras ĉion malpuran, fian, trivialan, krud-manieran, humiligan, damaĝan, malindan, falsan, sensencan. Vibras de entuziasmo sentante sin manipulata, trompata kaj disdegnata. Estas tiel plena de malamo kaj fanatikeco kaj tiel manka de inteligento, ke li(ŝi) perdis eĉ la kapablon alfronti la vivon. Estas tiel kredema kaj senkritika, ke li(ŝi) internigas ajnon ŝajne kontraŭan al la reganta kapitalisma sistemo sen konscii, ke ĉio ĉi estas nura procedo kaj nuraj enhavoj celantaj liajn(ŝiajn) internan ruinigon kaj kontrolitan disbatadon, planitajn en la altaj sferoj de la publika potenco. Kredas sin aganto super la historio kaj tamen estas nur aĵigita estulo, kiun aliaj, la tre potencaj, laŭvole manipulas.

Per siaj paroladaĉoj favoraj al malgentilo, sordido, kontraŭheroeco, turpo, et-animeco, nenifarado, uzado de alkoholaĵoj kaj aliaj drogoj, burĝa plezur-amo, malhonoro, disdegno al aliulo, persona feliĉo, ĉiakosta serĉado de la privata intereso, plej fi-anima poltroneco kaj mania pigro, ili estas konsistigaj partoj de la institucia projekto por la planita detruo de la konkrete homa esenco. Tiaj movadoj promesas la paradizon al siaj kredemaj adeptoj, sed entombigas ilin en la infero de la neesto.

La novaj sociaj movadoj rolis kiel pasejoj por certa mezklasa junularo. Membroj de ĉi lasta integriĝas al ili kelkajn jarojn kaj poste ilin forlasas, kvankam jam balastitaj per la miskutimoj, la trivitaj ideoj kaj la multo da misfunkcioj, kiujn tie ili lernas kaj internigas.

Tial, ke nun ni bezonas revolucion, krom ekstera, politika kaj ekonomia, internan, epistemologian kaj spiritan, aksiologian kaj etikan, la kritiko pri la sociaj movadoj devas plui, des pli nuntempe, kiam ĉi lastaj troviĝas en fazo de konfuzo, retiriĝo kaj ruiniĝo, ĝis oni atingos, ke en ilia sino antaŭeniru proponoj por firmigo de la sema nocio pri integra revolucio.

Kiel elmetite, la lasta fazo de la novaj sociaj movadoj konsistis en ilia transformiĝo al politikaj religioj subvenciataj de la Ŝtato (krom de grandaj kapitalismaj entreprenoj) kaj agantaj sub ties ordonoj, el kio sekvas ilia jam definitiva konvertiĝo al la nova ortodokseco, al fortoj defendantaj la efektivan staton de la aferoj, kaj fojfoje al novaj ekstremdekstraj grupoj, kiuj konkuras kun la klasika faŝismo kaj samtempe komplementas ĝin.

En Hispanio, jam antaŭ pluraj jaroj, la ekologiisma movado instituciiĝis ĉe la kreo de la Ministerio pri la Medio. La feminisma movado, ĉe la starigo de la Ministerio pri Seksa Egaleco. La kontraŭrasisma movado, ĉe la vastigo de la Ministerio pri Laboro, kiu fariĝis Ministerio pri Laboro kaj Enmigrado, krom ĉe la alarma fenomeno de la NROj, trompemaj eĉ laŭnome. La “kontraŭimperiismo”, kiu rigardas la politikan islamon kiel “progreseman” forton, ĉe formulado far i.a. la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la politiko nomata Alianco de Civilizacioj, de kie ŝprucis mirinda fenomeno, la apologio de la islamo-faŝismo far la unuiĝinta bloko el la sociaj movadoj, la dekstro kaj la maldekstro, ĝuste kiam la popolaj klasoj en Egiptio, Tunizio, Maroko, Turkio kaj aliaj landoj frontas surstrate la ekstremdekstrajn islamismajn registarojn. La gejaj kaj lesbaninaj organizoj sekvis la saman vojon, kiam ilin deklaris asocioj “publike utilaj” la dekstra registaro kaj ilin subvenciis la ŝtata ento per siaj diversaj institucioj, ĉefe per la madrida magistrato, same regata nun de la dekstro, t.e de la Popola Partio, sociologia heredinto de la Franco’ismo.

Ĉiuj movadoj, tiuj degenerintaj al politikaj religioj kaj tiuj restantaj kiel organizitaj ankoraŭ relative aŭtonomaj tendencoj, devotas al la bonstato-dona Ŝtato, nome al la Ŝtato. Konsiderante, ke la kulto al la ŝtata artefakto estas la afero plej medola el la faŝisma ideologio, kiel elmetas la ĉefa kreinto de ĝia teoria korpo, B. Mussolini, tio ja zorgigas onin. Parto de tiaj movadoj, speciale la Ŝtat-feminismo, kiun nun apogas la ŝtata ento, fariĝinta feminisma eke de tio, ke ĝi promulgis multajn leĝojn konformajn al la programo tiumovada, alprenadas direkton maltrankviligan en la senco ĉiufoje pli dekstra. Tion tiuspeca feminismo esprimas per persistaj laŭdoj al la subpremaj organizoj, al la prizon-sistemo, al la kapitalisma-salajra reĝimo kaj al la armeo, entute, al siaj monprovizantoj, la ŝtata ento kaj la mastraro.

Do la sociaj movadoj jam plenumis la kompletan ciklon de sia ekzistado. Ili ekis kiel esperigaj fortoj, kiuj ŝajne proponis elementojn renovigajn kaj plibonigajn, poste ili difektiĝis tre rapide kaj ĝisfunde kaj nun ili estas la novaj esprimoj de la reakcio, diversmaniere ligitaj al la ŝtata aparato kaj al la grandaj entreprenoj, en kelkaj okazoj kun ĉiufoje pli da ekstremdekstraj elementoj kaj adheroj.

Temas pri la nova reakcio, la desupre kreita dudekunuajarcenta reakcio.

Esence, la sociaj movadoj starigitaj en la 60aj kaj 70aj jaroj de la pasinta jarcento estis grava parto de la granda atako iniciatita de la elitoj de la publikaj potencoj kontraŭ la valoroj de la civilizo kaj la popolaj klasoj, kun la celo levi la ŝtatan enton kapitalismo al tre supera stadio de potenco, koncentrado kaj dominado. Por tion atingi plej esencis disbati ĉiun el la membroj apartenantaj al la t.n. komunaj homoj. Tial tiu operaco konstituis potencan movadon por la malnobligo, detruo kaj senhumanigo de la persono. Per tio oni atingis la ekstreman degeneron de la socia korpo, nome la situacion, kie nun ni troviĝas. Onidire, ĉio ĉi estis la “lulilo de la nova burĝa socio”, kio altgrade ekzaktas, se oni aldonas, ke tiu burĝa socio prezentas la ekstremajn dekadencon kaj disrompiĝon.

Hodiaŭ, en 2013, ni povas aserti sen la timo erari, ke la sociaj movadoj fiaskis pri ĉio pozitiva, kion ili havis, kaj triumfis pri la multo negativa trovebla en ili. Ĉu en unu, ĉu en la alia senco, temas pri elĉerpitaj fortoj, diskreditigitaj forĵetaĵoj el la paseo, nuraj politikaj fosilioj. Ĉi tio malfermas plej pasiigan periodon de kreado de l’o nova. Ĉio ene de ĝi realigota markos la konkretan naturon de la 21a jarcento.

PRINCIPOJ DE LA INTEGRA REVOLUCIO

La revolucio holisme konceptita estas, antaŭ ĉio, revolucio, ne adicio de reformoj. Ĝiaj adeptoj tute ne kontentiĝas per iaj aŭ aliaj partaj celoj, sed laboras por la tuta transformado de la socia ordo, de la individuo kaj de la sistemo de valoroj. Okupiĝas pri la tuto, koncentriĝas al la tuto kaj pensas pri la tuto asertante, ke la parto estas malsupera al la tuto, ke simpla ŝanĝo en la parto permesas la kontinuecon de la sistemo de dominado kiel tuto, kaj ke la interna revolucio, kiu kreas novan individuon, estas decida komponanto de la revolucia procezo, kiu aspiras realigi la finian totalon de la homeco.

Neante la eblon de la revolucio kaj de la homo, la burĝa kaj socialdemokrata reformismo de la sociaj movadoj firmigas ĉion ekzistantan hipoteze “reformitan”. Kontraste, la nocio integra revolucio celas tion frakasi por krei novan socion kaj novan homon.

La revolucio pri la tuto kontraŭstaras unu-argumentarojn kaj aktivismon, kaj faras sia koncepton kompleksan, dialektikan kaj spertan, kiu apogas sin sur la eterna antinomio pri scio kaj nescio, sur la taskoj korekti, reformuli, lerni kaj antaŭeniri, sur la celo eduki la personon por regeneri la socion, staran en senĉesa batalado kontraŭ sia propra interna malbono.

La integra revolucio uzas la procedojn kutimajn ĉe ĉiuj movadoj, kiuj laŭlonge de la historio intencis krei ion vere novan kaj transformantan, disvastigi siajn ideojn surbaze de la totalo de la socia kaj persona sperto. Ĝi ne reduktiĝas al depostulaj bataloj kaj al la partaj problemoj, t.e. al la celoj de la sociaj movadoj. Sen tute rezigni tiujn taskojn, agadojn kaj batalojn, ĝi asignas al ili nur akcesoran kaj subordigitan funkcion.

La partianoj de la integra revolucio kredas je la fundamenta potenco de la ideoj kaj la idealoj, ĉar la konsidero, ke la homo estas besto kun deziroj, staras sub la fakto, ke la homo estas pensanta estaĵo kaj entuziasma realo kapabla ekstaziĝi antaŭ la aspiroj al bono kaj al virto. Ideoj signifas scion pli ol modere certan, atingitan laŭe al la principoj de la ekzista gnozeologio31, kaj idealoj egalas la pasian impulson, kiu emerĝas el pripensado, per kio oni sukcesas mobilizi la totalon de la individuo, estaĵo efektive pensema kaj analizema, sed ankaŭ, multe pli grave, estaĵo sentiva, epika, kapabla ĝui amon, eroton emociojn kaj estetikon32.

La nocio integra revolucio, krom ke ĝi ne mutilas la individuon laŭe al la burĝa idearo pri socia divido de la laboro, kiun la novaj sociaj movadoj faris sia, konceptas la homon en ties tutaj interna kaj ekstera diverseco, propra komplekseco kaj ekzista riĉo, sen nei la esencan unuecon de l’o homa kaj la fratecon inter la egaluloj. Tial la integra revolucio rifuzas ĉiajn ismojn, ĉefe la ekonomiismon kaj la politikismon kaj samtempe akceptas la gravecon relativan de la ekonomio kaj la politiko en ties ĝusta signifo33.

La aganto en ĉi revolucio estas la homo regenerita kaj memkonstruita, sola kaj organizita. Tial ĝia strategio estas “venki per virto”.

La rimedoj de la integra revolucio jenas:

  1.  projekto, argumentaro kaj programo, grandparte farendaj;
  2.  diskonigo de ĝiaj ideoj kaj idealoj, por kio endas unue disvolvi ilin;
  3.  memkonstruiĝo de la individuo;
  4.  formulado de strategio tia, ke ĝi transformeme konsideru la realon de la nuna momento;
  5.  jam eblaj partaj agadoj kaj organizoj;
  6.  aliĝo de la virino al la lukto por la revolucio, necesa kaj nemalhavebla kadro por ŝia emancipiĝo.

La projekto pri integra revolucio instigas ĉiujn iĝi kreivaj, serĉi novajn procedojn, forskui de si la rutinon kaj malpuraĵon el la paseo, formuli kaj enkonduki ideojn por la nuna tempo, se konsideri ke tiuj uzitaj antaŭ duonjarcento jam rancas kaj malaktualas. Pensi novon por krei novon estas konsistiga parto de la projekto pri integra revolucio, fronte al la konservativaj fortoj de la sociaj movadoj, kiuj plu tenas sin kroĉitaj al retorikaĵoj kaj rutinoj el la paseo.

Oni esperu ĉion de la memtransformo de la konscio. De la forto de la memorganizo. De la krea impulso de la memkonstruita individuo. Ne de la institucioj, ne de la Ŝtato, ne de la subvencioj, ne de la leĝaro (ĉiam perversa), ne de ĉio diferenca disde la popolo por si mem.

La eŭropaj socioj, jam de longe mortaj kaj putrantaj, submetatas nun al la severa premo de ĝenerala krizo propranature nesolvebla ene de la nuna politika sistemo. Eŭropo eniĝis en novan fazon de sia historio, en kies kadro ĝi spertas ĝeneralan dekadencon, perdon de sia netolerebla loko en la mondo, akumuladon de kolosaj kontraŭdiroj. Por efiki sur tian situacion, esence tre esperigan en la senco interesa al ni, necesas projekto de revolucio, kiu flanklasu la reakcian kaj mutilantan reformismon de la paseo kaj planu firme kaj klare antaŭenpuŝi procezon de totala socia revolucio.

Estus interese, ke la multaj homoj honestaj, moral-amaj kaj servemaj, kiuj ankoraŭ aktivas en la sociaj movadoj, postulu de tiuj, ke ili rompu kun la ŝtataj institucioj, ke ili konkeru la liberon rifuzante subvenciojn, ke ili ŝanĝu siajn programojn, ke ili tranĉu ajnan rilaton kun la Fondaĵoj de la grandaj entreprenoj, ke ili metu finon al la reduktismo, la aktivismo, la unu-argumentaroj, la burĝa reformismo, la dependeco sub la socialdemokratio, la memdetruaj ideoj kaj la disdegno al la homo, ke ili donu al la persono la merititan centrecon, ke ili instigu la virinojn loki sin sur la unua linio de la pensado-agado, ke ili aliĝu al la projekto de integra revolucio kaj reformulu de sur ĝi siajn sektorajn kaj partajn luktojn aŭ aktivecojn.

Las veraj ideoj kaj la grandaj idealoj transformos la mondon kaj transformos nin kiel homoj. Kiuj kredas, ke nur la egoismaj kaj materialaj interesoj, sed ne la grandaj idealoj34, povas nun savi nin, tiuj estas parto de la problemo kaj parto de la politika sistemo. Nun bezonatas sinofero, sindonemo, pasio, frida taksado de la objektivaj kondiĉoj, frateco, batalemo, forgeso pri la egoo, kuraĝo, metoda studado de la realo, toleremo kaj kor-inklino al la egaluloj, emo al memkritiko, servemo kaj preteco al peno. Ĉiuj ĉi valoroj estas ne nur utilaj kiel rimedoj, sed ankaŭ mem celoj: per ili ni nin rekonstruas kaj plenumas kiel homoj.

La novaj (fakte nun jam tre tre oldaj) sociaj movadoj degeneris, perdis sian pozitivan havaĵon (aliflanke neniam konsiderindan), fiaskis, ne plu taŭgas kiel instrumentoj por pozitiva transformado. Nia futuro nomiĝas integra revolucio. Nun (en la venontaj jardekoj) ni povas apliki esencan turnon al la historio de la homaro levante ĉi tiun al stadio supera kaj mirinda.

Tradukita de Miguel Fernández

NOTOJ:

  1. malvaloroj: se paroli pri la termino “valoro” en la 6a (filozofia) NPIVa senco, nome “tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava”, la valoroj, krom ke ili organiziĝas hierarkie, karakteriziĝas per tio, ke ili prezenteblas kiel kontraŭaj paroj, tiel ke al ĉiu valoro respondas malvaloro, nome la kvalito kontraŭa al tiu difinanta tiun valoron. (Noto el la tradukinto).

  2. La plej proksimaj antauaĵoj, samkiel la esencaj esprimoj de la depostulaj movadoj (ne revoluciaj kaj fojfoje eĉ kontraŭrevoluciaj) de la 60aj jaroj estas studitaj en “La nova eŭropa maldekstro (1956-1976)”, Massimo Teodori, 3 volumoj. Jen jam klasika pria libro: “Les origines du gauchisme”, Richard Gombin, kiu kompilas tekstojn de pluraj el la plej renomaj ideologoj de la “radikalismo” en tiuj jaroj.

  3. Resumo de la okazintaĵoj, kiu permesas objektive taksi la konsiston de la “franca majo”, okazaĵo kun nerevolucia naturo kaj neelstara signifo, troveblas en “Mai 68 au jour le jour”, Michel Gomez. Ankaŭ en “Francia: Mayo de 68: ‘No es más que el comienzo’ ” (Francio: Majo de 1968: ‘Nenio plia ol la komenco…’), pluraj aŭtoroj (la ĉefa aŭtoro estas la “Movado 22a de Marto”, tiutempa pariza anarkiisma grupo kun misfortuna historio, estrita de Daniel Cohn-Bendit, hodiaŭ politikisto de la dekstro socialdemokrata kaj ekologiisma). Pri la kontraŭkulturo en Usono, la plej bona empiria studo estas plue “The movement and the sixties”, T. H. Anderson. En mia libro “La democracia y el triunfo del Estado. Esbozo de una revolución democrática, axiológica y civilizadora” (La demokratio kaj la triumfo de la Ŝtato. Skizo de revolucio demokratia, aksiologia kaj civilizanta), iom traktatas la novaj movadoj. Koncerne al “majo de 1968” kaj al la cetero de la ikonoj de tiuj jaroj, oni parolis pri “dresita renverso” kaj pri “enmerkatigo de nekonformismo”. La unuan movadon oni kritikis ankaŭ kiel “frivolan revolucion”, “desupran revolucion” kaj “parodion”. Iel aŭ alie, certas, ke hodiaŭ preskaŭ ĉiuj ĝiaj estroj kaj estrinoj estas instituciaj politikistoj aŭ riĉaj entreprenistoj… Versio nostalgia, kaj tial pli priplorinda, estas “1968. El año que conmocionó al mundo” (1968. La jaro, kiu skuis la mondon), M. Kurlansky, 2005.

  4. la Transiro: periodo inter la morto de la diktatoro Franco (1975) kaj la aprobo de la konstitucio de 1978. (Noto el la tradukinto).

  5. Por pliaj informoj pri ĉi afero konsulteblas verko esenca en la historio de la Hispana Komunisma Partio, “Después de Franco, ¿qué?” (Kio post Franco?), 1965, aŭtorita de la tiama pleja estro de tiu partio, Santiago Carrillo. En ĝi, li proponas anstataŭigi la faŝisman diktaturon per parlamentisma diktaturo, la nune ekzistanta, por prezervi la fundamentajn interesojn de la starigitaj potencoj: politika, militista, instrua kaj ekonomia.

  6. Jen libro, kiu altgrade, kvankam nesufiĉe, evidentigas la esence reakcian karakteron de la sesdekajaraj sociaj movadoj, kiuj en ĝi rigardatas kiel log-trompo por starigi la konsumsocion: “La conquista de lo cool. El negocio de la cultura y la contracultura y el nacimiento del consumismo moderno” (La konkero de la cool-afero. La negoco de la kulturo kaj la kontraŭkulturo kaj la naskiĝo de la moderna konsumismo), A. Decay. En mia blogo troveblas pria recenzo. Kredo propra al la 60aj jaroj, la “liberigo de la impulsoj”, krom ke ĝi estas formulo por turni personon en konsumanton, enkondukas gravan faktoron de mutilo de la individuo, ĉar ĝi reduktas la psikan vivon al la aspekto privola heteronoma [submetita al ekstera aŭ fremda potenco malhelpanta la disvolvon de la volo] kaj al la aspekto emocia programita, dum ĝi flanklasas la ceteron el la kapabloj kaj funkcioj, kiaj estas la pripensema, sentema, afekcia, etika, altruisma, sinrega, sindona kaj pluraj pliaj, ili ĉiuj decidaj por la holisma [tuteca] realigo de l’o homa.

  7. mediokra: de meza, prefere nesufiĉa taŭgeco. (Neologisma glosaro).(Noto el la tradukinto).

  8. malkreskismo: politika, ekonomia kaj socia starpunkto favora al kontrolata regula malpliigo de la ekonomia produktado, kun la celo starigi novan ekvilibran rilaton inter la homo kaj la naturo kaj inter la homoj. (Noto el la tradukinto).

  9. holismo (el la greka vorto ὅλος holos ‘tuta’): laŭ la latina termino holismus transprenita al multaj naciaj lingvoj, estas esperantlingva neologismo ne menciata en la unua eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, sed tamen ja en multaj retaj paĝoj kaj sennombraj paperaj publikaĵoj, pri filozofia vidpunkto, laŭ kiu la elementoj de sistemo –de ‘tuto’– per la strukturoj de iliaj interrilatoj estas komplete difineblaj. Konkrete ekzemple temus pri la kompreno, de la identeco de personoj komplete difineblas el la interrilatoj, kiujn ili havas al aliaj homoj, el la sociaj pozicio kaj statuso, kaj el la ŝtata kaj socia formo en kiu ili vivas. La holismo estas la kontraŭa pozicio al la reduktismo”. (Laŭvorte prenita el Vikipedio). (Noto el la tradukinto).

  10. reduktismo povas signifi aŭ (a) aliron al la kompreno de la naturo de komplikaj aferoj per la metodo redukti ilin al la interagoj de iliaj partoj, aŭ al pli simplaj kaj pli bazaj procesoj, aŭ (b) filozofian pozicion ke komplika sistemo estas nenio krom la sumo de siaj partoj, kaj ke kompreno pri ĝi povas esti reduktita al kompreno pri la individuaj partoj de ĝi. Tio povas temi pri objektoj, fenomenoj, eksplikoj, teorioj kaj signifoj”. (Laŭvorte el Vikipedio). (Noto el la tradukinto).

  11. viktimiĝemo: inklino al tio sin rigardi aŭ ŝajnigi viktimo. (Noto el la tradukinto).

  12. Imitante similan proverbon, oni povus diri, ke amuziĝas kaj festas ne kiu volas, sed kiu povas. Jes ja. Detruante la personon, nuligante la emocian vivon kaj trabalaante la kunvivadon, la universo de tiaj sociaj movadoj kaj la kontraŭkulturo eliminas la fundamenton mem de ajna speco de festo kaj amuzo kontentigaj, flamigaj, aŭtentaj. Tial iliaj batalantoj, kvankam obsedataj de la ideo “pasigi agrablan tempon”, nur en malmultaj okazoj tion atingas. Ĉi-kaŭze, kadre de siaj senpoveco kaj despero, tre ofte ili sin turnas al alkoholaĵoj kaj drogoj. Ĉi aferon nun prilumas jena esploro pri la amuzo en nia plej proksima paseo: “Reflexiones sobre la fiesta popular de la sociedad rural tradicional” (Pripensoj pri la popola festo en la tradicia rura socio), ene de mia libro “Naturaleza, ruralidad y civilización” (Naturo, rurismo kaj civilizo). Rekuperi ĉion festan kaj ludan estas unu el la celoj de la integra revolucio, ĉar neniu socio povas aŭ devas tion malhavi. La nuntempa nenio-estulo, parte konstruita de kaj ene de la novaj sociaj movadoj, ne scipovas amuziĝi, samkiel ne scipovas labori. Entute, ne scipovas vivi.

  13. En “Breve tratado de ética” (Kurta traktato pri etiko), per siaj kutimaj eleganteco kaj filozofia kompetenteco, la hispana filozofo kaj eseisto Heleno Saña malmuntas la tezon de Herbert Marcuse, unu el la ideologoj de tiaj movadoj kaj de la kontraŭkulturo, pri tio, ke la vivo devas esti ludo kaj nur ludo, per kio li retroportas nin al la infanĝardeno, faras nin dumvivaj nematuruloj kaj porĉiamaj infanoj nekapablaj por io ajn, i.a. por batali por la libero. La fakto, ke tiaj movadoj prenis serioze tiajn formuladojn evidentigas ilian naturon sindetruan kaj senhumanigan, fuĝeman el la realo ale al degenerinta ekzistado serĉe de la ataraksio kaj la nirvano, t.e. de la nevivo kaj la morto.

  14. Jen libro pri la sociaj movadoj en la 60aj kaj 70aj jaroj, kiu ne malmulte emfazas tion, ke en ili ĉiuj la feliĉo aperas kiel ĉefa celo: “La cultura del underground” (La underground-kulturo), du volumoj, Mario Maffi. Rifuzo, samtempe filozofia, ekzisto-tuŝa kaj politika, de la ideo ĝuisma kaj feliĉisma en la nuntempaj socioj troveblas en mia laboro “Crítica de la noción de felicidad y repudio del hedonismo. Elogio del esfuerzo” (Kritiko pri la nocio feliĉo kaj rifuzo pri hedonismo. Laŭdo pri la peno), ene de la libro “Seis estudios”. (Ses studoj).

  15. La devizo de la “franca majo” “Sub la pavimeroj kuŝas la plaĝo”, rigardata kiel la plejo el la “radikala” inĝenieco, esprimas la ideon –samtempe har-stariga, tute falsa kaj perfekte burĝa–, ke la fina celo de la ekzistado estas la ĝuo, kaj ke la “revolucia batalado” (komforte reduktita al ĵetado de pavimeroj al la polico, kio prezentas la plejon de la aktivula flav-bekeco) finfine estas la maniero atingi 365-tagan feriadon ĉiujare, pagatan de oni ne scias kiu (ĉu eble de la laboristoj el la Tria Mondo?).

  16. plenumi sin: senti sin kontenta sukcesinte plenumi kion oni aspiris. (Noto el la tradukinto).

  17. La pensmaniero de la novaj movadoj, supozata laika, kontraŭreligia kaj eĉ ateisma, finfine samas kiel tiu de la Eklezio, kiu nun prezentas milde epikuran kaj decide feliĉisman (eŭdemonisman) vidpunkton pri la katolika dogmo, kiel elmetite en “Una moral de felicidad” (Moralo pri feliĉo), verko el la dominikano Rafael Larrañeta. Pri ĉi afero, kiel pri multaj aliaj, klerikaluloj kaj kontraŭklerikaluloj sin identigas reciproke kaj kunigas.

  18. La krudeco kaj vandaleco de la Lafargue’a verko emanas el lia admiro al la franca revolucio, tiu granda momento de la ŝtatisma kontraŭrevolucio en Eŭropo. Tial li enkondukas en la titolon la vorton “rajto” imite de tiu demagogia hipokrita proklamo, favora al la plej aĉa el la servutecoj, nomata “Declaración de derechos del hombre y el ciudadano” (Deklaracio pri la rajtoj de la homo kaj de la civitano), de 1789. Ja la plej bonan respondon al ĉio ĉi donas Simone Weil en sia “Preludio a una declaración de los deberes hacia el ser humano” (Preludo al deklaracio pri la devoj al la homo). Efektive, la regenerado de la persono, kiun intencas realigi la revolucio, efektiviĝas pere de sistemo de memtruditaj devoj al la socio, al la naturo, al la egaluloj kaj al si mem. La devoj nin konstruas kaj la rajtoj nin detruas. Preskaŭ la tuta marksismo egalas blindan, mallertan kaj servilan imiton de la burĝaj progresemo kaj radikalismo, kiel ĉi afero evidentigas.

  19. Temas pri la ina sekcio de la hispana faŝisma partio Hispana Falango, transformita al la unusola laŭleĝa partio “FET de la JONS” en la Franko’a epoko. (Noto el la tradukinto).

  20. Netolerenda subprodukto de la novaj sociaj movadoj estas la t.n. “Manifiesto SCUM” (SCUM-manifesto), la sen-egala verko el la novnazia feminismo. SCUM signifas “Movado por la Ekstermo de la Viroj”, nomo kopiita el la naci-socialismaj pamfletoj por la ekstermo de revoluciuloj, disidentoj kaj judoj, Tiuj pamfletoj avertis, ankaŭ kaj antaŭ ĉio, pri la ekstermo de virinoj rifuzantaj tiun viricidan kaj virinicidan projekton. La SCUM-manifesto spertis pli ol kuriozajn genezon kaj, ĉefe, diskonigon, pri kiu, probable, la specialaj servoj de la jankia Ŝtato, precipe de la armeo kaj Pentagono, ludis decidan rolon. La aktuala hispana Leĝo pri Masklisma Violento aplikas la principojn de tiu manifesto. Avertendas, ke tian novnazian pamfleton laŭdas la homoj, kiuj:
        1) eksplicite ĝin apogas;
        2) ne denuncas ĝin same eksplicite;
        3) defendas, komprenas aŭ pardonas la hispanan Leĝon pri Masklisma Violento;
        4) asertas, ke, ĝenerale, virinoj estas viktimoj de, ĝenerale, viroj.
    La feminismo en la 60aj kaj 70aj jaroj de la pasinta jarcento estis, en certa mezuro, akceptebla laŭ sia formulado, kvankam tre simpla kaj rudimenta, sed, ekde la 90aj jaroj, la ŝtataj aparatoj kaj la entrepren-fondaĵoj helpis la faŝisman alon de la movado, la nun fine venkintan, per grandaj monsumoj kaj amaskomunikila apogo. Tre gravas reveni al la antaŭa situacio.

  21. Unu el la estroj de “majo 1968”, Daniel Cohn-Bendit, “gvidanto” kreita de la amaskomunikiloj por manipuli la organizojn, kiuj honeste kondutis ĉe la tiamaj eventoj, preskaŭ 20 jarojn poste publikigis libron kun ŝoka titolo: “La revolución y nosotros, que la quisimos tanto” (La revolucio kaj ni, kiuj tiom amis ĝin). Sed kiam kaj kie Cohn-Bendit favoris al la revolucio sen tion fari kun vakua trompa retoriko? Lia politika projekto konsistis en tio rekonstrui la regantan sistemon, t.e. loki sin ĉe la flanko de la ordo starigita kontraŭ la revolucio. Poste li aliĝis al jena stranga ideo: “la longa marŝo trae de la institucioj”, kiu turnis la ĉefojn de la “franca majo”, la kontraŭkulturo, la hipia movado, la ekologiismo, la feminismo, la pacismo k.a. al konsistiga parto de la potenco de la Ŝtatoj kaj al elementoj bone konektitaj kun la plej afekta varianto de la mastra klaso. Jun-aĝe ili demagogie babilis kontraŭ la Ŝtato; matur-aĝe ili estas la Ŝtato. Nun ili pli zorgas pri tio bone digesti la multajn kaj abundajn oficialajn manĝojn, kiujn ili faras, ol por ajna alia afero. Se Cohn-Bendit havus etikan volon, memrespekton kaj honorsenton, li farus ion drastan por peti pardonon pro sia libro “El gran bazar” (La granda bazaro). Sed, kompreneble, post ol oni faris el la devizoj “ĝuu la vivon” kaj “vivu por la nuna momento. Serĉu la feliĉon ĉiutage” la sloganojn organizajn de la propra vivo, kion do eblas esperi de tiaj uloj? Jam forpasis multaj jaroj kaj ili ĉiuj jam oldas: iliaj vivoj vakuaj, frivolaj, sterilaj, avidaj kaj servilaj denuncas ilin.

  22. Iom interesa teksto estas la broŝuro “Sobre la miseria de la vida hippie” (Pri la mizero de la hipia vivo), de Ken Knabb. Entute, paroli pri ĉi movado egalas paroli pri politik-cela emerĝigo, far la starigita potenco, de la plej obskura parto de la homa kondiĉo por realigi la buĉ-oferon de tuta generacio. Ja tio jam okazis. La fakto, ke la nuna reĝimo povas fari tiuspecajn operacojn en minimuma tempo (la terura amaskomunikila potenco de Usono koncentris ĉirkaŭ 100.000 hipiojn en San-Francisko en la “flor-somero”, 1967, kiam la movado apenaŭ ekzistis), manifestas ilian totalisman naturon. Tio alarmas kaj timigas onin. Konsiderinde kompleta studo pruvanta, ke la hipiojn kreis konkreta potenco, la amaskomunikila, kiel instrumento de la potencoj politika, ekonomia kaj militista, disvolvatas en la antaŭe citita libro “The movement and the sixties”, de T.H. Anderson.

  23. punka movado: muzika-socia movado aperinta en Anglio fine de la pasintjarcentaj sepdekaj jaroj, kiu ŝprucis kiel junula protesto, kaj kies sekvantoj, la t.n. punkoj, adoptas nekonvenciajn vestojn kaj kondutojn. (Noto el la tradukinto).

  24. Kiel antaŭe dirite en ĉi laboro, Herbert Marcuse estis unu el la ideologoj pri la kontraŭkulturo kaj la novaj sociaj movadoj, kio certas ne sen aldoni ne malgravan nuancon. En sia libro “Eros y civilización” (Eroso kaj civilizo), li disvolvas intrigon, kiu bildigas erotikon kiel viktimon de kapitalismo, kaj kiu havas kondiserindan kvanton da vero. Sed ĉi flanko, la pozitiva, de la Marcuse’a pensado estis ne nur ne alte taksata, sed eĉ ignorata de la novaj sociaj movadoj, kiuj nun fordonas sin al novprudeco tia, ke ĝi estigus ridon, se la afero ne tiel gravus.

  25. Jen libro, kiu malgraŭvole pruvas la mediokrecon kaj mizeron de la sociaj movadoj: “Las comunas. Alternativa a la familia” (La komunumoj. Alternativo al la familio), de Josep María Carandell, 1972. Pompe kaj teatrece prezentatas en ĝi la komunumo kiel la nova formulo emancipa, absolute perfekta, totala kaj eterna. Sed nur kelkajn jarojn post ol oni publikigis studon kun la nombro da komunumoj en Usono kaj en ĉiuj landoj, tiu nombro fortege reduktiĝis, kaj la malmultaj el ili ankoraŭ staraj egalis strukturojn, ĝenerale degenerintajn, sen emancipa potenco kaj prestiĝo. En tio konsistis preskaŭ ĉiuj tiuspecaj kreaĵoj tiutempaj, t.e. en sensaciaj neniaĵoj, kiuj, en la praktiko, baldaŭ manifestiĝis kiel ĝuste nur neniaĵoj. Rimarkindas, ke tiu libro, hipoteze plej renversema, estis laŭleĝe publikigita en Hispanio en la epoko de la Franco’a diktaturo. Same okazis pri la ĉefa teoria gvidlibro de la novaj sociaj movadoj, nome “El final de la utopía”, de H. Marcuse, en 1968.

  26. Ĉi-pria indika teksto estas “Punk: arte, ideología y revolución” (Punk-movado: arto, ideologio kaj revolucio), Frente Cultural. La punka movado misfortunis rilate al tekstoj kaj verkoj, ĉar malmultaj el ili proponas objektivan analizon de tio, kio ĝi estis. La citita libro provas tion fari. Kvankam nenegeblas la multaj negativaj aspektoj de ĉi movado, ties enormaj mankoj kaj ties fina degenero, ĝi estis abortinta ŝanco.

  27. La denunco de ĉi escepta leĝo, propra al la Fraco’isma epoko kaj plej sen-egala esprimo de la faŝismiĝo de parto de la feminismo, fariĝas en la libro “Feminicidio o auto-construcción de la mujer” (Virin-murdado aŭ memkonstruiĝo de la virino), kunaŭtorita de mi kune kun María del Prado Esteban. Ja bezonatas alia feminismo, popola kaj kontraŭfaŝisma, kaj necesas, ke la homoj ne sentantaj sin feministoj, kvankam favoraj al la integra emancipiĝo de la virinoj de la preteratentataj klasoj, mobiliziĝu kontraŭ tiu leĝo kaj ties apogantoj.

  28. Por la kontraŭblankulaj rasistoj kredantaj, ke nur la rasaj karakterizoj de la homoj determinas ties politikajn kaj ekonomiajn kondutojn, kaj laŭdantaj la nigran etnon kiel novan superan rason, povas esti netolerebla la libro “Obama es peor que Bush” (Obama pli malbonas ol Bush), de Michael Moore, 2013. Ĉio en ĝi elmetita instigas onin pensi, ke en Usono maturiĝadas negra faŝismo, de kiu B. Obama estas konsistiga parto, kaj kiu fariĝos multe pli grava en la futuro. Batali kontraŭ la negra faŝismo, kio ne novas, ĉar ties ĝermoj troviĝas en la “radikalaj” negraj movadoj de la 60aj kaj 70aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj kontraŭstari ĉiajn formojn de rasismo, ĉiajn kaj ne nur kelkajn, jen unu el la plej gravaj laboroj farendaj en la 21a jarcento. Nuntempe la ascenda formo de rasismo estas la kontraŭblankula kaj tial ĝi devas esti atakata, antaŭ ol ĝi fariĝos amasfenomeno, kiel la novaj sociaj movadoj, turniĝintaj en politikajn religiojn, intencas. Krome, la kontraŭblankula rasisma fluo havas bazon demografian kaj bazon ekonomian: la dekadencon de la blankulaj regnoj kaj la ascendon de la tutmondaj neblankulaj potencoj.

  29. Tion mi elmetas en mia libro “El giro estatolátrico. Repudio experiencial del Estado de bienestar” (La ŝtat-adora turniĝo. Eksperimenta rifuzo pri la bonstato-dona Ŝtato).

  30. Ĝenerale, la novaj sociaj movadoj kaj, aparte, la kontraŭkulturo ne povas esti interpretataj sen la nocioj ekstravaganca kaj ekstravaganco, kiuj surogatas pri ĉio efektive noviganta kaj revolucia. La grupoj, kiuj plej penis por doni al la ekstravaganco la statuson respektinda, estis la artaj avangardoj, ĉefe dadaismo kaj surrealismo, per siaj Manifestoj, puraj blagoj por mutilitaj aŭ mutilotaj individuoj. La fakto, ke tia babilaro oldiĝinta kaj senila prezentatas plue kiel “noveca”, pruvas la larmigan kulturan mizeron de la nuna tempo. La Manifestoj de la artaj avangardoj konstituis degenerintajn formojn de la klasikaj traktatoj pri estetiko, realigitajn de homoj kaj kolektivoj jam nekapablaj pensi kaj krei, sed tre taŭgaj por malnobligi kaj detrui. Per malmultaj paĝoj kun supraĵaj kaj infanecaj argumentoj, tiaj manifestantoj pretendas sin bonaj por solvi ĉiujn estetikajn problemojn kadre de la centraj infra-nocioj pri la aspektoj facila, frivola, amuza, mediokra, sprita, supraĵa, efemera kaj… komerca, krom ege subvenciita de la ŝtataj institucioj. El tio ŝprucis la t.n. “ekstravag-arto” aŭ ekstravaganca arto. Bonan kaj tre severan replikon al tio prezentas la rete alirebla libro de Avelina Lésper “El arte contemporáneo es una farsa” (La nuntempa arto estas farso). Ne malpli severas Suzi Gablik en sia “¿Ha muerto el arte moderno?” (Ĉu forpasis la moderna arto?). En mia blogo troveblas pluraj elplumaĵoj pri ĉi temo, ĉefe “Ekstravagarte” (Ekstravag-arto). Endas do denove preni la priestetikan analizon el la loko, kie li estis forlasita komence de la 20a jarcento, antaŭ ol elkoviĝis la dekadenca-deprima burĝa avangardismo, kiu detruis la arton kaj malsakraligis la belon por igi pli solida la starigitan ordon. Ĉi-prie, mi sugestas tre atentan legon de la kantia verko “Observaciones sobre el sentimiento de lo bello y lo sublime” (Rimarkoj pri la sentoj pri l’o bela kaj l’o sublima). Endas estetikigi la vivon, revolucii la belon kaj sublimon tiel, ke l’o homa staru sur la plej supra nivelo de streĉiĝo, forto, nobleco, vibrado, pasio, sentemo kaj emocio.

  31. gnozeologio: teorio pri kognado. (Noto el la tradukinto).

  32. La ideojn kaj idealojn oni unue kreas kaj formulas kaj oni poste alportas al la socia korpo. Tion traktas mia teksto “De la intervención política” (Pri la politika partopreno). La tasko porti ideojn kaj idealojn al la socio grandparte fariĝas pere de diskutado kaj lukto rilataj al formuladoj kaj prezentoj, al projektoj kaj programoj. Temas pri decida praktiko, kiu en difinitaj momentoj povas okazigi gravajn konfliktojn kaj multe da streĉiĝoj. Ne eblas tion fari alie.

  33. La sociaj movadoj hipokrite kaj hontige parlamentismas, kaj kelkaj el ili direktas sin al la faŝismo. Ilia antaŭkalkulita ambigueco pri ĉi afero, t.e. pri la politika programo, malhelpas al ili la plej decidan sur la politika tereno, difini sin kontraŭaj al la parlamentismo kaj al la politikpartia sistemo, por ke ili povu pledi por reĝimo de libero por la popolo memregata per asembleoj. En la unua ĉapitro de mia libro “Seis estudios” (Ses studoj), titolita “El parlamentarismo como sistema de dominación” (La parlamentismo kiel sistemo de dominado), mi traktas tiun decidan aferon. La devizoj “enprofundiĝon en la demokration” kaj “antaŭeniron ale al partopren-invita demokratio”, propraj al la sociaj movadoj, evidentigis sin kiel manierojn de plibeligo de la parlamentisma reĝimo kaj kiel sakstraton.

  34. La nuna krizo refutas la tute eraran, kaj krome monstran, ideon, ke la revolucioj ŝprucas el la nesatigitaj deziroj, el materiala malriĉo, el la streboj de la digesta tubo. Fronte al tiaj sensencaĵoj, la faktoj pruvadas, ke, en Hispanio, malgraŭ ties ses milionoj da senlaboruloj, rapide malriĉiĝantaj laboristaj klasoj kaj esence funebraj ekonomiaj perspektivoj por la futuro, regas socia paco sufoka kaj bedaŭrinda, ĉar preskaŭ perfekta kaj kompleta, se escepti la korporaciajn mobiliziĝojn, medole konservemajn pri la ekzistanta situacio. Ĉu la teoriuloj de la stomak-partio lernos el tiaj faktoj? Ja ili estas la ĉefaj kaŭzantoj de la nuna dolora stato de la aferoj, de la popola paralizo. En tempoj de prospero, ili diris, ke la revolucio “ne eblas”, pro la alta konsumnivelo, kaj nun, en tagoj de malabundo, ili same asertas, ke la revolucio “ne eblas”, ĉar prioritatas mobiliziĝi por defendi la atingitajn “konkerojn” (laŭvorte) kontraŭ reduktoj al ili aplikataj de la potenculoj. Por tiaj uloj neniam estas la momento por prepari kaj organizi la revolucion. Neniam. Tio pruvas, ke la nunaj sociaj movadoj estas plej rigore kontraŭrevoluciaj.


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantajn en niaj medioj.