Mi ne plendas pri la malsato, la soifo aŭ la morto,
mi plendas pri tio,
ke oni murdis mian liberecon.
Jaume Grau - 1944
Kortuŝaj rakontoj de Jaume Grau Casas, prestiĝa kataluna esperantisto, pri travivitaj ĉiutagaĵoj dum ties pli ol 5-jara internigo en francaj koncentrejoj.
Jen la enkonduko de la tradukisto, Miguel Fernández:
Apenaŭ mi finis la esperantigon de la tekstoj de Jaume Grau Casas, mi sentis min plena de vibroj, kontenta
pro la efektivigo de tiu granda kaj grava tasko, sed orfa je lia ĉeesto. Dek unu monatojn mi spirite akompanis
lin tag-post-tage, kun la escepto de kelkaj nelongaj periodoj, en kiuj alisfera esperantumado provizore disigis
min de li, de lia kalvario kaj de lia universo da esperoj.
Kiel esprimi la entuziasmon de mi spertitan, kiam mi sciiĝis pri la ekzisto de la originalo? En 2014, okaze de
la 73a kongreso de HEF (Hispana Esperanto-Federacio), mia amiko Xavi Alcalde informis min pri la afero: taglibro,
leteroj, rakontoj, notoj, verkitaj ‒ plejparte hispanlingve ‒ de la ĉefa responsulo de Kataluna Antologio dum
lia ekzilo en diversaj francaj koncentrejoj post la venko de la faŝisma puĉo kontraŭ la Duan Hispanan Respublikon. Grau
pasigis entute pli ol 5 jarojn kaj duonon (de 1939 ĝis 1944) en tiaj malliberejoj. Poste li loĝis 2 jarojn kaj duonon
ĉe esperantisto en Tuluzo. Fine li revenis Hispanien en 1948, 9 jarojn post ol li transiris la landlimon. Unu jaron
poste, li devis transloĝiĝi de sia tiom longe sopirata Barcelono en Valencion, kie sekvajare li forpasis. En 1950. En
la jaro, kiam mi naskiĝis kiel filo de paro da hispanoj same venkitaj de faŝismo en tiu sama milito, kiu forportis
tiom da mirindaj homoj kaj ekstermis tiom da grandiozaj idealoj.
Dek jarojn poste, en 1960, triopo da geesperantistoj el Tuluzo vizitis la familion de Grau Casas en Valencio kaj
lasis al ĝi valizeton, keston kaj kelkajn skatolojn, konfiditajn al ili de la kataluna verkisto. La valizeto plenis
de paperfolioj kun skribaĵoj liaplumaj. Parto el ili konstituas la teksbazon de ĉi verko. En 2014, tiu parto, francigita
kaj komentita de la franca kuracistino kaj esploristino Marie-Hélène Meléndez, aperis libroforme, sub la
nomo Ulysse dans la boue [Uliso en la ŝlimo]. Dank’ al ĝi, franclingvaj legantoj povis kundividi la
peripetiojn de ĉi homeca homo, de ĉi eminenta esperantisto, de ĉi brava intelektulo, verkitajn surloke kaj
en eŭropa kunteksto tiel aparta, ke ili kunaj konstituas valoran ateston, krom persona, historian. Por
Grau, verkado konsistigis lian ĉiutagan manaon, la motoron de lia vivo, de terure malfacila vivo aliflanke
sieĝata de kormalsano. Plej pura kaj nuda vero do ŝprucas el la 575 paĝoj, kiuj konsistigas tiun libron, eksterordinaran
dokumenton pri neforgesenda dolora parto de la hispana kaj de la eŭropa historioj. Neforgesenda ĉefe por la junaj
generacioj, kiuj devas scii, de kie ni devenas kaj kial ĉio nuna okazas en la maniero, kiel ĝi okazas. Neforgesenda
ĝuste ĉi-momente, kiam Eŭropo hontinde fie fermas la pordon al kompatinduloj, kiuj fuĝas el milito kaj morto. Kiam
la fortoj de la reakcio, ve!, triumfas en- kaj ekster-lande. Kiam ie tie ripetiĝas la ascendo al la politika potenco
fare de idoj de mallumo balote elektitaj proteste kontraŭ la starigitan sistemon. Kiel absurda kaj danĝera formo de protesto!
Kiam Xavi proponis al mi surpreni la esperantigon de la originalaj tekstoj, verkitaj, ĉefe, en la
hispana, sed, etparte, ankaŭ en la franca kaj en la kataluna, mi sentis min honorata. Plej volonte
kaj fervore mi akceptis la proponon. Poste mi turnis min al mia kamarado kaj amiko Pedro Sanz, sindona
kaj senlaca batalanto por la bono de nia afero, de SAT kaj de SATeH, sur diversaj areoj, sed, ĉefe, sur
la tereno de la eldono de ame prizorgataj ‒ kaj alte taksataj ‒ E-libroj. Kaj Pedro entuziasme engaĝis
sin en la kompostadon kaj publikigon de ĉi verko.
Kiom da horoj ni pasigis plenumante niajn taskojn! Kiel enorman kontentecon ni ricevis, kiam ni konstatis, ke
la amata Tagoj kaj ruinoj jam pretas por vidi la lumon libroforme! Temas ne pri unu el la pluraj, sed
pri la plej grand-envergura el ĉiuj libroj ĝis nun publikigitaj de Libroservo de SATeH.
Jam de la momento, kiam en Esperantujo oni eksciis, ke ni laboras super ĉi projekto, ni ricevis mesaĝojn
entuziasmajn kaj kuraĝigajn. Kelkaj amikoj montris al ni sian senpaciencon vidi ĝin realigita, la grandan
intereson, kun kiu en kelkaj E-rondoj oni atendis ĝian aperon.
Tamen ni preferis voji senhaste sed senhalte, flegante ĉiun fazon de ĉi entrepreno, kiu montriĝis giganta
antaŭ ni. La tekstoj ricevitaj prezentis problemojn. Temis pri transskriboj de originaloj ne ĉiam klaraj, ĉar
skribitaj de Grau per aĉaj krajonoj, plumoj, inko… En bedaŭrindaj kondiĉoj… Sur la marĝenoj de ĵurnaloj, inter
la linioj de gazet-artikoloj, sur la reverso de kovertoj, sur recikligitaj paperoj ie tie ronĝitaj de ratoj
ĉe frazeroj esencaj por la kompreno de la ĝusta senco de tutaj propozicioj… Antaŭ tio, tradukisto devas multe
analizi, konjekti, pesi eblojn… antaŭ ol alpreni finan decidon pri la plej probabla signifo de multaj frazoj.
Aliflanke, la enhavo prezentas veran defion al esperantiganto. En ĝi, Grau parolas pri ĉio ĉiela kaj
tera, dia kaj homa. Pri plej diversaj malsanoj, malsanuloj, kuraciloj, specifaĵoj… Pri nutraĵoj kaj
trinkaĵoj… Pri artikoloj el sciencaj revuoj, pri ĥemiaj eksperimentoj de li mem realigitaj ne kiel
flavbeka amatoro, sed kiel progresinta spertulo… Pri klasika mitologio, pri historio kaj geografio… Pri
opero… Pri sociologio kaj etnologio… Pri lingvistiko… Kaj, kompreneble, pri literaturo, ĉefe pri
poezio, nome pri sia maroto. Altfluge, intelektule, varie.
Sed la plej gravan ŝtonon de falpuŝiĝo en Tagoj kaj ruinoj konsistigas lia eksterordinara
ŝato ludi per vortoj. Ja ludi per vortoj kaj en la hispana kaj en la kataluna. Ludi per vortoj
surbaze de ne nur ieaj tieaj esprimoj, sed eĉ de tutaj rakontoj, kie liaj spritaj sencokombinoj
faras nepraj ne pokajn klarigojn per piednotoj.
Se paroli plue pri notoj, menciindas, ke mi esperantigis la plejmulton el la altvaloraj
klarigoj, esploroj kaj aldonoj far Marie-Hélène Meléndez, sperte, kompetente kaj science
de ŝi ellaboritaj, aperantaj en ŝia Ulysse dans la boue. Ni responsuloj pri ĉi esperanta
eldono kaptas la okazon por plej profunde danki ŝin pro ŝia afabla permeso tion fari.
Tion spite, tiuj notoj ne sufiĉis por nia projekto. Verko adresita al internacia legantaro devas havi
internacie identigeblajn kulturajn trajtojn. Ja inter la kulturoj hispana kaj franca ekzistas granda
kvanto da kundividataj elementoj, konotaciaj valoroj, formuladoj… Pli ol ni hispanoj kaj francoj
imagas unuavide. Sed, certe, universala publiko plejparte ne komprenas ilin ĝismedole. Ilin do ĉi-okaze
mi devis note klarigi. Kaj kion diri pri la abundo da specife hispanaj kaj katalunaj kultureroj kaj
historiaj elementoj en la originalo? Ili ĉiuj substancigas gravajn partojn de la mondo sopirata de
Grau kaj reproduktita de lia plumo en Tagoj kaj ruinoj. Ilin do mi eksplikis surbaze de jen
piednotoj, jen apendicaj notoj en la sekcio Aneksaĵoj.
Krome, ekzistas en PIV, en la zamenhofa Proverbaro, en la verkoj de niaj grandaj majstroj… esperantaj
esprimoj tute paralelaj aŭ respondaj al hispanaj idiomaĵoj surpaperigitaj de Grau. Ili, tamen, nekonatas, fremdas
kaj ne tuj asimileblas de granda parto de la esperantistaro. Ilin do mi, same, glosis ĉiufoje, kiam estis
oportune kaj konvene uzi ilin. Kaj glosis ankaŭ neologismojn, kiujn mi nepre devis enkonduki. Kaj referencis
la esperantan version de poemoj, esprimoj, verkoj… cititaj en la libro.
Nu, ĉiuj ĉi notoj de mi aldonitaj aperas kun jena indiko: (Noto de la E-eldono), por diferencigi
ilin disde tiuj de Meléndez, kiuj portas neniun indikon pri aŭtoreco. Sur la tereno de la biografiaj notoj
en ĉi libro, menciindas la kontribuo de Xavi Alcalde kiel haviganto de plej diversaj kaj interesaj
donitaĵoj. Krome, troveblas eĉ du notoj de Grau mem kun jena indiko: (Noto de la aŭtoro).
Rilate al la tekstoj originale verkitaj de Jaume Grau en la kataluna lingvo, mi disponis la sindonan helpon
de rondo el beletramaj membroj de KEA (Kataluna Esperanto-Asocio). Aparte dankindas unu el tiuj rondanoj, mia
amiko Alfons Tur, pluraj el kies proponoj pri elkatalunigo en Esperanton montriĝis trafaj kaj adoptindaj.
Analoge, por la ne multaj partoj konceptitaj de Grau en la franca lingvo, samkiel por la abundaj kaj
altvaloraj dokumentoj, esploroj kaj aldonoj far Marie-Hélène Meléndez, mi kalkulis je la helpo de
Maria Dolors Godoy kaj Eduardo Berdor. Efektive, kunordigate de Xavi Alcalde, ĉi paro da geamikoj
realigis tradukojn de tiuj tekstoj en la hispanan, kiuj servis al mi kiel forta bazo por mia
esperantigo de ili. Plej elkoran dankon, karaj geamikoj.
Ankoraŭfoje Meléndez dankindas. Ĉi-okaze, pri la grafika areo de ĉi libro. Ŝi malavare permesis al
ni reprodukti bildojn kaj fotojn aperintajn en ŝia Ulysse dans la boue. Parton de tiu grafika materialo
liveris al ŝi institucioj kiel Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals, diversaj unuopuloj kaj la
familio Grau, kies membro Jordi Grau, nepo de Jaume, aperas kiel kunlaboranto en Ulysse dans la boue kaj
ofte animis nin labori plue super ĉi amata esperanta versio de la skribaĵoj de la avo. Al ĉiuj ĉi
homoj ni volas esprimi nian plej ardan kaj sinceran dankon.
Havi enmane Tagoj kaj ruinoj, foliumi ĝin, tuŝi ĝiajn paĝojn, flari ilin… estigas ĉe mi senton
de pleneco. Min levas en la sepan ĉielon la fakto, ke ĉi-libre mi eĥis la imponan ateston de mia
admirata Jaume Grau per mia propra esperanta voĉo. Kiel alta honoro! Kiel granda responso! Kaj kiel
eksterordinara ŝanco fari omaĝon al li per mia partopreno kiel tradukanto kaj komentanto en ĉi
projekto tiel ega kiel pasiiga. Al li kaj al ĉio, kion li reprezentas! Al la progresema Hispanio
forlasita de la frataj burĝaj demokratioj en la faŭko de faŝismo. Al la Hispanio torturita kaj
murdita, enprizonigita aŭ ekzilita pro la delikto defendi laŭleĝan reĝimon elektitan de la
popolo. Al la krime paf-ekzekutita Hispanio, multegaj el kies restaĵoj ‒ kia honto! ‒ ankoraŭ
nun kuŝas en nekonataj fosaĵoj kaj vojflankoj. Al mia patro, kiu, malgraŭ ke li suferis koncentrejon
kaj la ekstermon de lia revo pri libero, egalo kaj frateco, ĉiam estis por mi la enkorpiĝo de
viv-amo, pasio, bonhomeco kaj espero. Al ĉiuj viktimoj de tiu milito kaj de la sekvaj
teruraj 40 jaroj da naci-katolikisma diktaturo.
Kun la sama emocio, mi priomaĝas ĉi-kuntekste la homojn, kiuj oferis sian vivon en la tasko
pruvi, ke la utopio eblas. La laboristojn, kiuj, reage kontraŭ la puĉon en 1936, por la unua
fojo en la mondhistorio sukcesis transigi al la praktiko la liberecanan teorion en pluraj
hispanaj vilaĝoj.
Al ĉiuj jam menciitaj idoj de la lumo, inkluzive de la ne aluditaj membroj de la Internaciaj
Brigadoj, mi dediĉas ĉi-okaze la finajn versojn de mia poemo Konĉerto por la Unua de Majo, el
la poemlibro El miaj sonoraj soloj:
Apenaŭ mi skribos la lastan vorton de ĉi enkonduko, mia beletramo sendube portos min al nova mirinda frenezaĵo, al nova proza aŭ versa aventuro,
Sanon kaj poezion!