BAKUNIN

ELEKTO  DE  TEKSTOJ  (1867 - 1873)

Bakunin, SAT-Broŝurservo, 1983, 58 p.

En ĉi tiuj paĝoj estas pritraktitaj tre diversaj temoj: libereco individua kaj socia, ĝiaj rilatoj kun ŝtato, patrio kaj naciismo, sindikata burokratismo, balotado, “popola ŝtato”, leĝoj, heredrajto, familio, kultoj, asocioj, komunumoj. Pluraj el tiuj temoj ne nur konservis intereson, sed eĉ akiris en la nuna tempo pli freŝan kaj akutan aktualecon. Ĉiuj estas observataj el la vidpunkto de memstara, ege klara inteligento… Riĉa mino da ideoj meditindaj, studindaj, diskutindaj…